Tie longe, longe for, kie montoj bluiĝas kontraŭ la ĉielo, kie suproj kaj pintoj ekbriletas kaj ardas en strangaj violkoloroj, la grandega aglino havis sian neston sur sovaĝa, kruta rokoflanko. Arbornamitaj valoj, en kiuj muĝas riveretoj, sin sulkas tiesupren kiel ĉiam pli mallarĝaj, fine malaperantaj fendetoj.
Kiam la aglo per fortegaj flugiloj. en krepusko de nova tago, traveturis la aeron, vidante je kaptaĵo, plialte ol iu homokulo povus vidi, ĝi rimarkis klare la plej malgrandan muson, movantan sur la kampo. La amuzema kaprido, kiu ludis kaj dancis, montrante la artaĵon balanci sur plektbarila stango, neatendite estas devigita fari alie pli duban ekskurson aeren. Kaj la leporo, ankoraŭ sidanta froti la okulojn, subite vidis la teron de tiel alte, ke preĝejaj turoj de sep paroĥoj sin intermiksis antaŭ liaj okuloj.
En aliaj ĉastagoj la aglo flugis centojn da mejloj super la ŝtonan vastaĵon, sub si sovaĝaj rokoj, ombronigraj abismoj kaj muskogrizaj ebenaĵoj.
Kaj malproksime bluiĝis montaro post montaro tiel longe okcidente kiel ĝis la sovaĝa glacimaro.
La montserioj estas limbariloj por regnoj post regnoj, kie la aglo dumjare enmetis la idaron kiel absolutaj reĝoj kaj reĝinoj, kaj gardu vin, ho, senrajtulo, kiu kuraĝas penetri en ilian ĉasregionon.
Ankaŭ ĝi mem, la maljuna aglino, iatempe devis batali kontraŭ forpelitaj princoj el sia propra parencaro.
Jen aerbatalo estas okazinta, tiel ke la plumoj malleviĝis kiel neĝo, ĉiam pli sangaj, ĝis subite unu el la batalantoj, simile al senviva bulo, falis teren.
Kaj agla sango estis sur la limoŝtonoj.
Tagon de centmejla ĉasado frumatena super la ŝtonebenaĵo ĝi reiris hejmen kun novnaskita boacido en la ungegoj.
Malleviĝante al sia nesto, ĝi rapide kaj fortege batis per la flugiloj, kaj malmuzika, timigega krio multoble resonis en la intermonta profundaĵo.
La fortikaj branĉoj, kiuj formis la malsupraĵon de la nesto, kun longaj viloj de kotplena kaj sanga musko pendis sur la ŝtupoj la rokon malsupren.
Rabita, detruita estas ĝia hejmo, kaj la ido, ĉiutage ekzercinte la flugilojn kaj provinte la ungegojn kaj la bekon ĉe kaptaĵo ĉiam pli granda, estas for.
La aglino sin levis ĉiam pli alte, ĝis la eĥo de ĝiaj krioj ne plu sonis en la monta soleco.
Ĝi ronde flugis spionante.
Subite kriado kaj siblegado aŭdiĝis super la kapoj de du ĉasistoj elirantaj el vojeto en l' arbaro tre malsupre.
La unu portis dorse en salika korbo kaptitan aglidon.
Kaj dum la du viroj paŝis mejlon post mejlo, la longan vojon al unu el la plej proksimaj domaroj en la valo, veturis altaere la aglino gardeme observante.
Tra disŝiritaj, bluaj malfermaĵoj en la nuboj observis ĝiaj ruzaj okuloj,
kiel grandaj kaj malgrandaj dum la alveno sin kolektis ĉirkaŭ la salika korbo.
La tutan tagon ĝi ŝvebis tiesupre.
Kiam la krepusko ekvenis, ĝi malleviĝis ĝis la fumo de la domo. Kaj en la mallumo, vespere, la domanoj aŭdis strangan, malbelsonan krion super la tegmento.
Tre frue - tuj kiam la unua sunradio eklumetis denove ĝi altsupre ŝvebis, akre observante la vilaĝan domon.
Ĝi rimarkis, kiel filoj de la vilaĝano senŝeligis kaj tranĉis branĉojn ekster la pordo, dum alvido de l' infanoj.
Plimalfrue en la mateno sur la korton oni portis kaĝon, tra kies kradaj interspacoj oni klare povis sekvi, kiel la ido flugetis kaj hakis dum sencesa laborado por sin liberigi.
La kaĝo staris forlasite, neniu homo plu aperis.
Ĝi staris tie, dum la suno pli kaj pli sin altigis en la varma antaŭtagmezo.
La aglo rondveturis tiesupre post la nuboj, rimarkante ĉiun movon de la ido, kiel ĝi altigis sian kurban bekon kaj siblis, dum la ungegoj ekprenis malespere ĉirkaŭ la stangetoj.
La tagmeza tempo pasis.
Vivanta ekzistaĵo ankoraŭ ne sin aperigis ĉe la kaĝo.
Flava kato dormeme foriris for la varma muro, scivole ĝin preterirante en granda, respektplena arkado, timeme kurbigante sian dorson.
Kaj la aglino ripozis sur siaj flugiloj ĉiam same trankvile, kaŝita tiesupre inter nuboj.
Ĝia delikata sento trovis la mallaŭton sur la korto tre suspekta, kaj ĝi restis observante.
Ĝi havis sian sperton kaj tre saĝan divenon pri danĝero. Multe da kaptiloj estas al ĝi starigitaj, kaj per multaj frandaj bestoj oni ĝin tentis, dum la ĉasisto mem embuske kuŝis. Kaj multe da kugloj traigis ĝian flugilan plumon en la ĉiuj jaroj, en kiuj ĝi flugis super la valo, simile al sanga impostisto, mem elektante sian tempon por albati.
La ombroj de domoj, arboj kaj bariloj pli kaj pli longiĝis.
La kaĝo estis starinta sur la senhoma korto la tutan, longan, varman tagon, tentinte kaj loginte, dum la filoj de la vilagano alterne staris pretaj kun pafilo.
Sencese la aglido hakis per la beko, premis kapon, kolon kaj la unu flugilon jen el la unu jen el la alia interstanga spaco.
Sed nun, kiam venis la vespero, la infanoj komencis kuri de la pordo al la kaĝo kaj returnen, kaj post iom da tempo ili ĉiuj ludis gaje sur la korto.
Unu kaj alia el la maturuloj elvenis kaj rekomencis sian ordinaran laboron sur la korto.
En la trankvila vespero la juna filedzino estis kuŝiginta sian maminfanon sur la herbaron, dum ŝi gargaris tolaĵon ĉe la puto.
Sur la tegmento de l' garbejo saltetis paro da pigoj en plej granda rapideco. Ili havis neston en la poplo ĉe la ĉefa domo. Sur la korto flugis kelke da paseroj prenetantaj grenerojn inter la defalaĵo.
Subite fulmrapida ombro mallumigis la aeron.
En la mallaŭton sonis stranga bruo, muĝado de grandegaj flugiloj.
Kiam la virino rapidege vidis posten, granda aglo sin levis de l' herbaro.
Ŝi starigis sin glaciiĝinta de teruro, en la mano ankoraŭ tenante la malsekan tolaĵon.
La rabobirdo tenis ŝian infanon inter la ungegoj.
Longan sekundon sekvis ŝia rigida rigardo, kiel ĝi altigis sin, kaj la aero bluiĝis inter la infano kaj la tero.
La sovaĝa, freneza timo ŝin inspiris.
Ŝi kuregis al la kaĝo, eltiris la aglidon kaj kun krioj kaj ĝemegoj ŝi per ambaŭ manoj tenis ĝin aeren, senĝenita de tio, ke ĝi sange hakis ŝian kapon kaj vizaĝon.
La aglino momente ŝvebis. Palpebrumante je ĉiu fojo, en kiu ĝi movis la flugilojn por sin teni ŝvebe, la virinon vidis la infanon pendi en sia vindaĵo kiel serpento inter ĝiaj ungegoj.
Ŝajnis al ŝi, ke ĝi malleviĝis,
Senspire ŝi vidis, kiel la rabobirdo malrapide surterigis sin.
Ŝi elmanigis la aglidon kaj ŝanceliris konfuzege al sia infano.
La du mizerigitaj patrininstinktoj reciproke estis komprenintaj unu la alian.
Sed kiam la aglino forlasis la kaptaĵon kaj sin relevis, tiam eklumetis pafo de la domo.
Kaj senviva, kun etenditaj flugiloj ekfalis herben la potenca aglino, dum la liberigita aglido per mallongaj flugilbatoj celis super la kronojn de l' arbaro.