Jens Baggesen.
Ak, ingensteds er roserne så røde.
La rozoj floris al ni ja nenie...kaj:
La harpokanto.

Melodio: Th. Laub.

Ak, ingensteds er roserne så røde.
El: 1797.
Esperanto: La rozoj floris al ni ja nenie.

Ak, ingensteds er roserne så røde;
ak! ingensteds er tornene så små;
og ingensteds er dunene så bløde
som de, vor barndoms uskyld hvilte på.

O, elskte plet, hvor første gang mit øre
henrykkedes af vårens harpers klang;
hvor himles harmoni jeg tro'de høre
i skovens lyd og i min moders sang.

Forgæves hæver langt bag hjemmets hegne
sig højere mod himlen jordens bryst;
o, hvad var himlen selv, hvis ingen vegne
vort hjerte der fandt spor af svunden lyst?


(Alia nomo de la kanto: "Al mia Patrujo").
La rozoj floris al ni ja nenie.
Dane: Ak, ingensteds er roserne så røde.
Tradukis H. E. Jensen.

La rozoj floris al ni ja nenie
kun dornoj tiom etaj sen dolor',
kaj portis nin kusenoj simpatie
nenie kiel ĉe l'patrina kor'.

Amata loko, kie la orelo
printemp-jubilon aŭdis kun inklin',
kaj donis harmonion de l' ĉielo
arbar-muzik' kaj kanto de l'patrin'.

Nur vane levas fore sin en belo
pli alten al ĉielo monta sfer';
ho, kio estus al ni eĉ ĉielo
sen gusto de l'pasinta temp' sur ter'?


El: Dana Antologio, 1961.
La harpokanto (El: "La labirinto").
Tradukis: H. E. Jensen.

1.
"Vi kie troviĝas, trezor'?
sublima ĝojeg' de l' ĉielo?
Ho, al mia kor'!
jen en mia brust' via celo!"
Dim - dim dlum
dum dum dumm -

2.
"Jen mi!" - En gajega alven'
min vokis diino de l'rido.
Mi ridis, - ĉagren'!
ne filin' de l'ĉiel' - nur perfido!
Dim - dim dlum
dum dum dumm -

3.
"Ho, venul - Min prenu en bru'"
alia saltetis kaj ŝercis.
Mi saltis - sen ĝu' -
ion tute alian mi serĉis!
Dim - dim dlum -
dum dum dumm -

La harpokanto (El: "La labirinto").
Tradukis: H. E. Jensen.

4.
"Min kisu!" - la tria diin'
kantlogis en dolĉa inklino.
Mi kantis, - la sin'
restis daŭre ja sen amikino!
Dim - dim dlum -
dum dum dumm -

5.
Silentis! - Jen perlo en glor'
en ridet' kiel ploro anĝela!
- Mi trovis en plor'
la ĝojon de l'regno ĉiela.
Dim - dim dlum -
dum dum dumm -

El: Dana Antologio, 1961.

Jens Baggesen (1764 - 1826), estis konsiderata heredinto de Wessel, kiu salutis lin per rimletero post la apero de liaj "Komikaj rakontoj". Ankaŭ "Kroniko de Kallundborg" estis en la stilo de Wessel, sed cetere Baggesen estis el tute alia naturo, pli eleganta, sentema, facilmova - sed ofte ne tre enhavriĉa. Grandan parton de sia vivo li pasigis en eksterlando, kaj en "La labirinto" li donas viglan priskribon de voja॑o al Svisujo. Liaj poemoj estis tre belaj, kaj li estis brila prozisto.

En sia junaĝo li estis tre malriĉa, sed iom post iom liaj verkoj faris lin ŝatata en la plej altaj rondoj; tamen li - pro tro da maltrankvilo en la animo - ne estis feliĉa. "La labirinto" bone karakterizas lin. El ĝi ni prezentas ĉapitron (= La Harpokanto).


La desegnaĵon kaj la biografion skribis H.E.Jensen.
Biografio, rete (!) - klaku ĉi-tie:
Jens Baggesen.