Heredo Dana
Poezio

Fr. Paludan-Müller
Sonetoj de Alma
Tradukis: H. E. Jensen (HEJ)


(1) Al mi vi kaŭzis strangan penskombinon.
Vi min demandis: kiel fartus mi,
se novajn pensojn nun ekhavus vi
kaj trovus al vi novan fianĉinon,
se via kor' ne ŝatus pli da vinon
de l' amo - refreŝiga estas ĝi!
kaj antaŭ la edeno starus mi
kaj vidus de l' feliĉo nun la finon. - - -

Aĥ, se dolore venus la deklaro,
se, kiel sago kun siblanta sono
en mia brusto trafus min la sort',
mi certe fartus kiel violono:
rompita donas ĝi - post la riparo -
pli belan tonon - kun malpli da fort'.



(2) Mallonga estas norda la somer';
sed ĉiam pri somero ni parolas.
Venontsomere ni vojaĝi volas,
kaj realiĝos planoj kaj esper'. -

Venontsomere! En la homa sfer'
de l'kordoj de l'espero ĝi petolas,
eĉ se la vintro nin de l'sun izolas,
kaj sub la neĝo kuŝas jam la ter'.

Nur je la fino de l'somer' ne ĝemas.
Sed ne folioj kirlas sur la tero,
antaŭ ol en esper' la koro tremas.

Plendante pri la vintro vi malpravas.
Se pasinteco restas en l'espero,
la penso ĉiam ja someron havas!


Notoj
(1) El: La Semajno, n-ro 5, 4-an de februaro 1939.
(2) El: Maaneds-Meddelelser/Silkeborg Esp-Forening, n-ro 8, jan.1944., n-ro 5, 4-an de februaro 1939.
La desegnaĵo estas ankaŭ de H.E.Jensen.
(Pardonu, - estas ege malklara desegnaĵo - sed tamen...ĉu ?)