Thomas Kingo.
Aldrig er jeg uden våde
Ĉiam pekoj min doloras.

Melodio de L. M. Lindeman.

Aldrig er jeg uden våde!
El: 1681.
Esp.: Ĉiam pekoj min doloras.

Aldrig er jeg uden våde,
aldrig dog foruden nåde,
altid har jeg suk og ve,
altid kan jeg Jesus se.

Altid trykker mine synder,
altid Jesus hjælp tilskynder,
altid er jeg udi tvang,
altid er jeg fuld af sang.

Nu i sorrig, nu i glæde,
nu i fald og nu i sæde,
ofte fuld af stor uro,
altid fuld af Jesu tro.

Så er sorg til glæde lænket,
så er drikken mig iskænket,
besk og sød i livets skål,
sådant er mit levneds mål.

Men, o Jesus, jeg vil græde,
hjælp du til, at troens glæde
over synd og sorrig må
altid overvægten få!

Ĉiam pekoj min doloras.
Dane: Aldrig er jeg uden våde
Tradukis: Hans Amund Rosbach.

Ĉiam pekoj min doloras,
ĉiam graco min honoras,
ĉiam ploras mia kor',
ĉiam benas la Sinjor'.

Ĉiam miaj pekoj premas,
ĉiam Kristo nur helpemas,
ĉiam regas min perfort' ,
ĉiam sonas kanta vort'.

Jen funebro, jen feliĉo,
timo jen, kaj forto, riĉo;
ofte regas maltrankvil',
ĉiam regas Dia Fil'.

Zorgon akompanas ĝojo
ĉiam sur la vivovojo
jen acida, dolĉa jen,
jen doloro, jen la ben'.

Ho, Jesu', ĉiela reĝo,
tio estas mia preĝo:
ke superu ĉiam fid'
nur al Vi, la Di-ŝafid'.

El: Cent Himnoj, de H.A.Rosbach, 1966.

Thomas Kingo
(1634 - 1703).
fariĝis pastro en sia naskiĝurbo Slangerup, poste (pro sia himnaro "Kantĥoro spirita" I-II) episkopo en Odense. Eminentulo kaj grava poeto, sed iom, konfliktema, kio kaŭzis al li multajn ĉagrenojn kaj metis postsignojn en liaj himnoj.
Biografio, rete - klaku ĉi-tie:
Thomas Kingo.

H.E.Jensen verkis la tekston maldekstre kaj faris la desegnaĵon.


En niaj hejmpaĝoj estas aliaj verkoj de Thomas Kingo. Vidu la enhavon, klaku:
"Tradukitaj verkoj..."

Aŭdu la melodion! Klaku:
"Melodio."