Laurids Lauridsen
Amikino mia ĉarma

Amikino mia ĉarma
Vin timigas vintr' malvarma?
Ho! ne timu ĝin.
Kredu, venos tempo bela,
Ree brilos suno bela,
Varmigante min.

Venu do al mia koro,
Mia vivo, mia floro,
Bela plej radi'!
Mi varmigos vin per flamo.
De profunda mia amo
­Venu do al mi... !

Notoj
El: Programo: Aarsmødet i Aarhus 1913.
La aŭtoro: Laurids Lauridsen: 1882 - 1946.
Mi ne havas informojn kaj pri la dana teksto, pri la tradukinto, kaj pri la muziko!
Ĉu vi ? - Se jes, dankon pro informoj...