Iun tagon mi diris al mia edzino: "Ni devus havigi al ni porkon!" -
"Ĉu ni devus?", ŝi diris. - "Jes," mi diris, "ĉar porko estas tiom utila besto, kaj ĝi povas kontentiĝi per ĉiuspecaj defalaĵoj." - "Do ni aĉetu al ni unu," ŝi diris. Kaj ni faris.
La porko ricevis la nomon Anders Jyde, kaj tiurilate ĉio estis bona.
Anders Jyde havis hirtajn haregojn kaj dorson similan al duonluno. Ĝi estis enmetata en sian porkejon kaj tuj pripenseme rigardis la truon, tra kiu ĝi devos meti la kapon por havigi al si nutraĵon. Kaj kiam ĝi fine enigis la kapon, tiam montriĝis, ke ĝi tre facile povas traigi la tutan korpon. - Koncerne al la mangaĵo, ĝi nur priflaris ĝin, sulkigis la nazon kaj diris:"Oeff!" post kio ĝi enboris sin en la pajlamason, kiu estis enmetita por ĝi, kaj endormiĝis.
"Supozeble ĝi manĝos, kiam ĝi malsatiĝos," mi diris, kaj nun ni foriris, lasante al Anders Jyde prizorgi sian privatan komforton.
La postan tagon ni denove vizitls ĝin, kaj ĝi vere tre volonte aperis el la pajlamaso por saluti nin. Sed la nutraĵon ĝi ne volas manĝi.
"Estas stranga besto," mi diris.
"Jes," diris mia edzino, "kaj ŝajnas al mi, ke ĝi aspektas, kvazaŭ ĝi estus englutinta barelon."
"Kiel do? mi demandis.
"Ho jes, - oni tre klare vidas ĉiujn la barelringojn tra la haŭto," ŝi diris - "Hm!" respondis mi, "ĉu eble ne estas la ripoj?"
La sekvantan tagon Anders Jyde ankaŭ ne volis manĝi. Kaj nur kiam mi
pikis ĝin per bastono, ĝi aperia el la pajlamaso kaj ĉirkaŭrigardis pli pripenseme ol iam antaŭe.
"Hm!" mi diris al mia edzino."Mi kredas, ke estas malbona ideo, kiun
vi ekhavis."
"Kiu ideo?" ŝi demandis.
"Tiu, ke ni aĉetu al ni porkon," respondis kaj acidmiene strabis al Anders Jyde.
"Sed estis ja via ideo! ŝi kriis. - "Mia ideo!" respondis mi. "Ĉu vi ne mem diris, ke porko estas tiom utila besto, kiu kontentiĝas per ĉiuspecaj defalaĵoj?"
"Tamen povas esti viaj propraj vortoj" ŝi diris kaj foriris. Mi faris same. Sed antaŭ ol foriri, mi minace montris al Anders Jyde mian pugnitan manon
dirante:"Anders Jyde! Vi estas porko!" Ĉu ĝi komprenis mian opinion, mi ne scias.
La sekvantan matenon estis neeble eligi Anders Jyde el la pajlo. Ĝi gruntis por montri, ke ĝi estas tre malkontenta. - Ĉu ĝi eble emus trinki iom da novmelkita lakto?" mi diris. "Ni ja povas provi," diris mia edzino. - Jes,
novmelkitan lakton Anders Jyde volonte trinkis, kaj ĝi eĉ faris signojn, kvazaŭ ĝi emus spiraligi la voston. Mia edzino kaj mi staris alrigardante kun plektitaj manoj, tute emociitaj. Ni alrigardis unu la alian kapjesante, kaj mia edzino diris: "Jes, Anders Jyde certe iom post iom prosperos. Estis tamen ne tre stulta ideo de mi, kiam mi diris, ke ni devus aĉeti al ni porkon."
"Sed estis ja mi, kiu ekhavis la ideon," mi kriis. Tiel vi ja mem diris hieraŭ " - "Jes, sed nun mi vere kredas, ke mi eraris hieraŭ," ŝi diris ridante. Kaj mi silentis, ĉar oni ĉiam silentas, se oni estas prudenta.
Ekde tiu tago Anders Jyde komencis provizi sin el la nutraĵoj kaj iom post iom montris, ke ĝi estas ŝercame kaj ĝaja bubo, kiu vere povas fari vostajn spiralojn. Mia edzino kaj mi ĉiun tagon ĝojis pro ĝi kaj fieris, ĉar ni ekhavis tiun bonan ideon: aceti al ni porkon.
Sed venis mateno, kiun mi neniam forgesos. Kiam mi venis en la porkstalon, Anders Jyde estis sen postsignoj malaperinta.
"Ŝtelita!" kriis mia edzino en plej granda malespero.
"Sensencaĵo!" diris mi. "Ĉu vi kredas, ke Anders Jyde lasas sin forŝteli sen eligi eĉ unu solan gruton? Ni ja ne aŭdis ĝin krii!"
"Sed kien vi do kredas, ke ĝi malaperis?" ŝi diris rigardante min.
"Mi kredas, ke ĝi estas foririnta tra la manĝotruo, grimpinta trans la torfostakon kaj sub la pajlamason en la grenejo."
Ĉu vi do kredas, ke ĝi povas grimpi kvazaŭ simio?"
"Pri Anders Jyde mi kredas, ke ĝi estas kapabla fari ion ajn," mi respondis ĉagrenita. "Mi vere ne komprenas por kio ni havigis al ni tiun beston. Ne, tian stultan ideon mi neniam povus ekhavi!"!
Mi nun eliris en la grenejon, kuŝigis min sur la ventron kaj komencis kriegi tra la truo, kiu laŭŝajne kondukas profunden sub la pajlon. "Anders Jyde, Anders Jyde!" mi kriegis.
"Oef, oef!" sonis el sub la pajlo.
"Tute trafe, ĝi estas tie!" mi diris al mia edzino. "Estas malagrabla afero kaj ĉagreniga afero kaj malbenita ideo de tia stulta porko! Se ni nun devos malplenigi la tutan grenejon pro ĝi, tio estos tre peniga laboro!"
Mi bone povas tien enrampi!" diris knabeto alveninta.
"Do enrampu!" mi diris, kaj la knabo rapide enboris sin en la pajlon kaj
malaperis. - Post momento lia voĉo malpli forta elsonis al ni: "Jes, jen li estas, mi ekkaptis lian voston!"
"Do tiru plenforte!" mi kriis, "la vosto certe ne rompiĝos!"
"Oui, oui, oui-i-i!" kriis Andere Jyde.
"Ĉu vi kapablas ĝin eltiri'?" demandis mi. "Je-es-! Ne!-ne, mi ne kapablas, ĉar nun ankaŭ mi sidas kaptita!" sonis la respondo.
Nun fine estis plena konfuzo. Kaj Anders Jyde kaj la knabo sidis senmovaj sub la pajlo.
"Alvoku: Stoffer kaj Kristian kaj kiun ajn troveblan!" mi kriis al mia edzino. Ŝi forkuris kaj revenis kun knabaro. - "Enrampu sub la pajlon, Stoffer", mi diris, "kaj liberigu Petron!"
Stoffer enrampis, sed ne povis eltiri Petron. Ankoraŭ unu knabo devis enrampi kaj ankoraŭ unu, do nun entute estis kvar tie interne krom Anders Jyde.
Mi forte ekkaptis la piedojn de la lasta knabo. Li tenis la piedojn de sia antaŭulo kaj tiel plu, kaj Petro tenis la voston de Anders Jyde. Do mi tiris
plenforte, kaj unu-du-tri knabojn mi eltiris, la plej antaŭan kun la lignoŝuoj de Petro en la manoj. Sed Petro mem kuŝis interne kaj tenis la voston de Anders Jyde.
"Nun ni kraĉu en la manojn kaj klopodu denove," mi diris, kaj la knaboj
denove enrampis. "Ĉu vi nun ĉiuj faris firman kapton?" mi kriis. - "Jes!" ili ĥore respondis. Do mi ektiris al mi denove; Anders Jyde kriis plengorĝe, sed
tio ne helpis lin. Elvenis la knaboj, kaj elvenis la porko. La knaboj ricevis
po unu pan-tavolon kun graso, kaj Anders Jyde estis metata en sian porkejon. Kompreneble mi ne forgesis ŝtopi la manĝotruon.
Pasintan tagon mi ricevis por tagmanĝo belegan fritkolbason. "Estas bonega
kolbaso, mi diris. - "Jes," diris mia edzino. "Pro ĝi vi povas danki Anders Jyde; ĉar tamen estas mia merito, ke ni aĉetis al ni porkon."
Mi tuj volis respondi, ke estis mi, kiu ekhavis la ideon pri la porko. Sed
mi momente havis grandan pecon da kolbaso en la buŝo, kaj manĝante oni ne devas paroli, por ke la manĝo ne iru erare en la gorĝon. Tial mi silentis, ĝis finmanĝinta. Tiam mia edzino rigardis min dirante: "Nu, kion vi do diras?"
"Mi diras", respondis mi, "ke vi scias fari bonegan kolbason, kaj certe estas konsilinde, ke ni baldaŭ havigos al ni porkon - prefere tian, kiu estas parenca al Anders Jyde!"