H. Th. Thomsen: El la libro: Prozo el Danaj-Norvegaj Aŭtoroj 1908
|
|
Harald Kidde "Antaŭ Paradizo."
I
"Sankta Petro, enlasu min." "Haltu, animo, kion vi faris?"
"Ho, kredu al mi, Sankta Petro, nenion malbonan mi faris?"
"Mi ne demandis pri tio, kion vi ne faris, mi demandas: kion vi faris?"
"Sankta Petro! ... "
II
"Malfermu, Sankta Petro!" "Kion vi volas?"
"En la paradizon."
"Ĉu estas la krucumito, al kiu vi volas?"
"Jes, en lian paradizon!"
"Kie estas via kruco? Montru al mi la truojn de viaj najloj?"
"Sankta Petro! ... "
"Foriru! Via loko ne estas tie-ĉi."
P. Chr. Asbjørnsen "Al ĉiu ŝajnas siajn proprajn idojn plej belaj."
Pafisto iam iris en arbaro, jen li renkontis skolopon.
"Kara, bela, ne pafu miajn idojn," petis la skolopo.
"Kiaj estas viaj idoj?" demandis la pafisto.
"La plej belaj idoj irantaj en la arbaro estas miaj," respondis la skolopo.
"Nu, mi ne volas pafi ilin," diris la pafisto.
Sed revenante, li portis per la mane tutan faskon da skolopidoj, kiujn li estis pafinta.
"Ve, kial tamen vi pafis miajn idojn," diris la skolopo.
"Ĉu tiuj-ĉi estas viaj?" demandis la pafisto, - "mi ja pafis la plej malbelajn, kiujn mi trovis."
"0, jes," diris la skolopo, "sed ĉu vi ne scias, ke ĉiu trovas siajn proprajn idojn plej belaj?"
| |
P. Chr. Asbjørnsen "Satano en la nukso."
Iam estis knabo, kiu vojirante rompis nuksojn; jen li trovis unu vermboritan, kaj en la sama momento li renkontis Satanon.
"Ĉu estas vere," diris la knabo, "kion oni diras, ke Satano sin povas tiom malgrandigi, kiom li mem volas, kaj trairi truon de kudrilo?"
"Jes," respondis Satano.
"Montru tion al mi, kaj enrampu ĉi-tiun nukson," diris la knabo, kaj tion faris Satano.
Kiam li estis enrampinta tra la vermotruo, la knabo ŝtopis ĝin per lignaĵeto. "Nun mi vin havas tie-ĉi," li diris, enpoŝigante la nukson.
Irinte iom da distanco, li venis al forĝejo; li eniris ĝin kaj petis al la forĝisto dispecigi tiun nukson por li.
"Jes, tio estas tre facile farota," respondis la forĝisto, prenante la plej malgrandan martelon, metis la nukson sur amboson kaj ekbatis. Sed ĝi ne difektiĝis. Li prenis martelon iom pli grandan, sed ne ankaŭ ĝi estas sufiĉe peza; li prenis ankoraŭ pli grandan, tamen kun sama rezultato. Nun la forĝisto koleris kaj prenis la martelegon. "Mi do vin dispecigu," li diris. ekbatante tiel forte, kiel li povis; jen la nukso frakasiĝis, tiel ke la duono de la tegmento deflugis la forĝejon, kaj kun krakego, kvazaŭ la dometo estus falonta.
"Mi opinias, ke Satano estis en la nukso," ekdiris la forĝisto.
"Li tiel estis," diris la knabo.
Hans Kaarsberg " Fragmento."
- - -
Dum mi faras halton sur la supra rando de l' monteto kaj ĝojegas je la grandega produktemo de l' junia posttagmezo, je ĝia lumo, laŭtoj kaj promesoj pri prospero kaj progreso por riĉaj kaj malriĉaj, - la gaja vento portas maron da odoro de l' florplena pomĝardeno vilaĝana kontraŭ mian vizaĝon. Certece kiel ĉashundo mi distingas la sufiĉegon da pomofloroj kaj siringoj. Kaj jen, tie, rekte antaŭ mi, kuŝas la malnova ĝardeno, blanka pro mezsomertaga prujno, post peza, viola florpleneco de l' siringa barilo: belaĵo pli granda ol iu ajn Aladingroto, dolĉegaĵo raviga pro tio, ke ĝi daŭras tiel mallonge, lasante tian karan memoron, tian profundan sopiron.
Tie, ĉi la malnova ĝardendigo, mia edzino atendas min. Mi ŝin vidas tiemalsupre sur la bruna ĉevalo de la stepoj de Pejpuso ... Mi mortu hodiaŭ, malriĉa kiel la nigra aglo de la saldezerto! Riĉa kiel dio, mi estis somermezan vesperon, kiam mia blanka virĉevalo galope portis min malsupren la deklivojn de l' montetoj, la mallarĝan vojeton, kie nur la ondanta, grizverda sekalo min ĝenis, malsupren kontraŭ la vespera vento, ĝis digo ŝtona, kie ŝi min atendis, trankvila kaj feliĉa, sur la bruna ĉevalo de la stepoj.
- - -
| |
H. Th. Thomsen "Antaŭparolo"
Tiujn-ĉi provetojn el literaturo de la dana-norvega lingvo mi tradukis esperanten precipe por montri al miaj samlingvanoj, kun kia facileco kaj precizeco nia ĉarma lingvo Esperanto sin povas fleksi laŭ nacia lingvo kaj respeguli tekstojn el tia.
Tamen dum la laborado naskiĝis ĉe mi la penso, ke tiu-ĉi tradukaĵo eble ankaŭ al alilingvanoj povus servi donante enrigardeton en literaturojn parte tro malmulte konatajn.
Kaj kvankam juna ano de tiu lingvo, kiu nun tiel perfekte estas traktata de lingvistoj kaj verkistoj el preskaŭ ĉiuj lingvoj sur la tero, kaj kiu jam akiris mirigan internaciecon, mi prenis sur min taskon, por kies rezultato certe mi bezonas peti malseveran juĝon.
Se mi tamen per tiu-ĉi libreto povus eĉ iome fortigi la fervoron kaj la laboremon de personoj ĝis nun pli aŭ malpli malvarmaj kontraŭ nia afero, kaj tiamaniere proksimigi la finan venkon de tiu grandioza ideo, tiel grava por estonta progresadon de l' homaro, mi estus miaparte kontenta je la rezultato de miaj penoj. Kaj ĝis la tago, en kiu Esperanto estos aprobita de la plej gravaj ŝtatoj en kaj ekster Eŭropo, ni gardu kaj konservu ĝin pura, originala, tia, kia ĝin la majstro donacis al ni.
Kristiania, en aŭgusto 1908.
Tradukinto. (H. Th. Thomsen)
El la libro: Prozo el Danaj-Norvegaj aŭtoroj
Tradukita de H. Th. Thomsen.
Eldonis: Esperanto-Forlaget, Kristiania. 1908.
Informoj, biografioj:
H. Th. Thomsen, dano, tipografisto, tradukanto, E-isto de 1905. Dum multaj jaroj la ĉefa gvidanto de la E-vivo en Oslo. Fondis la unuan E-klubon en Oslo la 8-an de februaro 1906. Pro ekestinta disputo inter la anoj de la gazeta komitato je propra risko redaktis kaj eldonigis la unuan n-ron (1-a de januaro 1909) de „N E-Gazeto“ Norsk E-blad. Kunfondinto de Norvega Esperantista Ligo 1911. Disponigis por la E-klubo propran ĉambron en sia hejmo. Aranĝis grandan E-ekspozicion en 1909. Verkis artikolojn, poemojn lernolibrojn, unu el ili aperis en 10.000 e-roj.
Harald Kidde,, (naskiĝis en Vejle en 1878. Mortis en 1918), dana verkisto, en la lasta jaro konigis sian nomon per kolekto da rakontetoj titolita Luftkasteller (aerkasteloj), el kiu "Antaŭ paradizo" estas eltirita.
P. Chr. Asbjørnsen, (1812-1885) la plej ŝatata kolektisto de popolaj fabloj kaj fabeloj en Norvegujo.
Hans Kaarsberg, dana verkisto, naskiĝis la 26-an de januaro en la jaro 1854 en vilaĝo je kelkaj mejloj de Kopenhago (= Græse, ĉe Frederikssund). Mortis 1929. Li tre amis vojaĝi kaj estis pasia ĉasisto. Pri siaj traviviaĵoj sur la rusaj stepoj, en la sveda glaciregiono kaj sur hejmaj ĉirkaŭaĵoj li rakontas kun korvarmo kaj komprenplena vido je la vivo sub la ofte strangaj rilatoj.
| |