Oni iom idiotas El: La mondo ekster la konfitaĵujo de vitro ...malgrandeta provo:
Kiel pli aĝa oni iĝas sisteme eksa
el diversaj unuiĝoj
kaj ne aliĝas al novaj
antaŭ longe oni ĉesis elekte meti kaj kolekti
kalkulas konserve malnovajn amikojn
el kiuj pluraj mortis
sed ankoraŭ ekzistas kelkaj
sufiĉaj por sento ke oni tro senzorgas ilin
nun gravas enprofundiĝi
gardi la estantan
utili pli multe por siaj ŝatataj
neniujn novajn konantiĝojn oni petas
afable kaj firme
tamen oni ade
sin ligas fojon post fojo
dum nesingardaj momentoj
ankoraŭfoje oni - Dio-min-helpu -
akiras bonajn amikojn en Barbados
en alia parto de la mondo
kvazaŭ propra parto ne sufiĉus
devas denun sopiri al ili
|
devas iom tro neglekti ilin
kvazaŭ la animo ne jam plenas
venontfoje oni pli singarde vojaĝos.
Azio, Acoroj kaj Aŭstralio
estu por gefiloj kaj -nepoj
unu vivo ja sufiĉu
kaj samtempe oni scias
ke re kaj ree oni cedos
por tiu ĉi emo ricevi
por nune sperti
por sin malfermi
por aliĝi
al novaj vizaĝoj
al birdoj kaj lacertoj
al novaj poemoj kaj genepoj
al novaj bildoj kaj melodioj
por ne mencii la malnovajn
oni iom idiotas
sed tio probable estas parto
de la proceso.
El: Dana Fervojisto, marto 1997/3.
|
|
Ke Benny Andersen estas tamen juna,
pruvas alia eta ero el lia ĉarma libro:
Unu mamo en mano
pli bonas ol dek en la cerbo.
Put-urb-orientulo
Konsidero
Pri la konsisto de l' universo.
Senskuebla alaŭdo en la centro.
El ĝi disiras radioj de sonado,
flagraj spokoj en la rado.
Kuŝe sur la tero vidas mi
la grandan radon de l' ĉielo sin turni
ĉirkaŭ eta vivanta birdo.
El: Dana Fervojisto, oktobro 1996/10.
|
Benny Andersen, * 1929,
eble la plej populara dana poeto hodiaŭ. Li verkis/komponis multegon da kantoj, kaj ofte sub la nomo "La kanzonoj de Svante". La plej populara estas verŝajne la "Feliĉa tago de Svante".
Biografio, rete - klaku ĉi-tie: "Benny Andersen".
Tradukoj: Mogens Groth.
En la hejmpaĝo estas aliaj verkoj de Benny Andersen.
Klaku:
"Svantes lykkelige dag."
"Svantes lykkelige dag."
"Boneco."
"Aŭtuno"
|