Kanon' de l'Milito.
Tradukis: H.P.Frodelund.
Kanon' de l' milito kun mort' kaj malam'
De lando ĝis lando aŭdiĝis,
Dum vagis el urbo patrin' kaj infan',
Sur lango do voko naskiĝis -
La vok' rompanta larmojn de l' plorant':
La tuta mondo nia patroland'!
Ni estas infanoj de l' hejmoj sen rang',
Kaj niaj fenestroj briletas.
Devenis el sama kreinto la sang',
Do kio malamon disĵetas?
Alvoku fratojn sur la fremda strand':
La tuta mondo nia patroland'!
Ja ve al la karba kaj ŝtala magnat',
Volanta la pacon akrigi,
Kaj ve al la limoj kaj al la lingvaĉ',
Povantaj naciojn disigi.
Eĉ se pli granda estus lingvokvant'
La tuta mondo nia patroland'!
Kaj eĉ se pro tio ĉagrenas magnat',
Kaj bruas pro ĝi generaloj - -
La simplaj kabanoj pleniĝas per pac',
Por paco proletaj bataloj.
La manon donu ni al la migrant,
La tuta mondo nia patroland'!
Junuloj, post spert pri kruela milit'
De frataj nacioj sangantaj,
Obstinu ni kontraŭ malnova spirit'.
Ekvoku sopiron kantantaj,
La vento estu ĝia disportant',
La tuta mondo nia patroland'!
|
Dum tondraj kanonoj. . .
Tradukis: Chr. Graversen.
Dum tondraj kanonoj per krima man'
malamon kaj morton dissemis,
kaj junaj patrinoj kun maminfan'
ĉasate ĝismorte timtremis,
estiĝis krio ĉe l' abismo-rand':
La tuta mondo nia patroland'!
De l' sama kreinto kaj patro ni
ja ĉiuj ricevis la vivon;
fratecan viveblon donacis li,
sed ne por milito motivon.
Elkriu, fratoj, ĝis plej fora strand':
La tuta mondo nia patroland'!
Ve, ve al granduloj de ŝtal' kaj mon'
rompantaj al homoj la pacon!
kaj ve al lingvaĉoj kaj lim-kordon'
tro malvastigantaj la spacon!
Elkriu super ĉiu lingvo-vand':
La tuta mondo nia patroland'!
Grandula kaj mortgenerala klan'
pro tio kolere ŝaŭmbolas;
sed ĉiu simplulo kun kala man'
nur paĉon kaj ordon parolas,
la manon donas li al mond-migrant':
La tuta mondo nia patroland'!
Junuloj el tempo de sang-teror',
de interbuĉado fratara,
frakasu l' altaron de malhonor'
spitante al moro barbara;
la vivon formu vi laŭ tiu kant':
La tuta mondo nia patroland'!
|
Fragmento de Harald Bergstedt: Hans og Else: La erikeja sonorilo.
Tradukis: Kr. Langgaard.
La ruĝa sun' surteras nun
malantaŭ la montetaro.
La erikeja tero bluiĝas,
kaj venas vesper-nebularo.
Libera vespero! Finis labor'!
Martelo, hakilo for!
Milda venteto de trankvilec'
iras de kor' al kor',
Libera vespero! Ho, sonoril',
sonu, alportu al ĉio
sciigon, ke en vespera pac'
regu la harmonio!
Al la malriĉaj homoj, kiuj
trotas laŭ longaj vojetoj
sonu via paciga sonoro
inter la grizaj montetoj!
Sonu trans la dezert-regionojn
la via metala kanto!
Sonu al la hejmenirantoj
kaj al la soleca rajdanto!
Al la kristano kaj al la pagan',
sonu al ĉiu homet',
ke nun estas for la malpac', la batal',
ke venos nun ripozet'!
|
Fragmento de Harald Bergstedt: Hans og Else: La misionisto Niels Gram.
Tradukis: Kr. Langgaard.
En la mond' ne ekzistas migrant' kiel li,
la misionist-maljunul'.
Neniam lin kaptis la plej eta dub'
en la dika terviva nebul'.
Supre ĉielo - malsupre infer',
ĉirkaŭ li ombroj de l' ter'.
Li kiel sun' en vilaĝo kaj urb'
predikas en gaja esper'.
La voj' al ĉielo, ŝajnas al li,
estas tute simplega afer',
la homoj egalaj en ĉiu loket'
sur la tuta - la luta ter',
La homoj similas ja al paserar'
sidanta sur doma tegment'.
Ili venas kaj flugas denove ja.
Forpasas la viv' kiel vent'.
Rido kaj moko - egalaj al li -
Kiel kulojn li pelas nur for
ĉiun kontraŭon. Konas ja li
la homojn ĝis enon de l' kor'.
Al li estas vojo tra pluvo kaj kot',
rideto tra larma malĝoj'.
Li scias: Estonte li trovos ja
ĉielon ĉe fino de l' voj'.
Sanktuloj akceptos lin en la kastel'.
Tion scias maljuna Niels Gram.
Ili portos lin dum la anĝela muzik'
en la sinon de Abraham.
|
|
Solen er saa rød, Mor. Panjo, tag' foriras. Tradukis: H.P.Frodelund.
Panjo, tag' foriras.
Ĉiel' ruĝiĝas nun;
Bonan Nokton diras
Kaj mortas jen la sun'.
Vulpo iras en malhel',
Ĉu ŝlosis vi, patrin '?
Jen venu al la litpanel'
Kaj kantu dormen min.
Panjo, ĉu ne limo
Ekzistas de l' ĉiel',?
Jen en malproksimo
Briletas klara stel'.
Eble knabo tie nun
Rigardas tien ĉi.
Ĉu nun li enlitigas sin
Kaj dormas kiel mi?
Panjo, nin ĉirkaŭas
Mallumo tute nun.
Jen katet' miaŭas.
En flava bril' de l' lun'.
Mevoj havas en malhel'
Ne hejmon kiel mi.
Jen kantas steloj de l' ĉie!',
Kaj nun ekdormas mi.
|
Melodio de Oluf Ring
Solen er saa rød, Mor = Panjo, tag' foriras.
|
Adelheide von Fürstenfelsen.
Tradukis: E. Windeballe.
Pri Nik Poŝtisto neniu scias,
ke li romanojn prifantazias.
Neniu kredas, neniu vidas,
ĉar post kurteno li kaŝe sidas.
Malfrue nokte, ĝis lamp' malhelas,
maljuna Nik, la poŝtist' fabelas,
surtable nobelromano ŝvelas
pri "Adelheide von Fürstenfelsen".
Kun letersako jen Nik sin trenas,
en pluv' kaj blov' ĉiutage venas
al malafabla farmist' grumblanta,
al butikisto plej aroganta.
Sed vivas vivon ja Nik dumire
kun princoj, grafoj tre kavalire
amindumantaj
kaj duelantaj
pro "Adelheide von Fürstenfelsen".
Malhelajn digojn jen Nik laŭpaŝas,
pro la knabina petol' sin kaŝas.
Li time iras la propran vojon,
lin tuŝis in eĉ ne unu fojon.
La kor' de Nik, ĝis la kor' fidela
donita estas al in' nobela:
Li amas kore
kaj plenadore
nur "Adelheide von Fürstenfelsen".
Litkuŝas Nik kun pieda vundo.
Lavakvo iĝas glaci' ĝis fundo.
Genuoj tremas, stomako blekas.
La nigra pano sur tablo sekas.
Sed inkon havas ja Nik ĉelite
kaj skribas urĝe kaj plej ekscite ...
Ĉar sin vidigas
kaj ekintrigas
la grafonklino en "Fürstenfelsen".
Kaj dancas princoj kaj kardinaloj
- ho, febra vido - kun orpokaloj.
Kanonoj tondras ... ĝis lasta spiro
- - -
Kun ĉerk' por Nik jam alvenas viro.
Subtena kas' pagas la aferon,
lignistoj metis lin en la teron
sen intereso.
Do, jen la ĉeso
de l' gajaj tagoj en "Fürstenfelsen".
La simpla, eta havaĵo lia
vendata estis per vend' aŭkcia.
Jen seĝo, lito, kaj jen - ho, koro
de Nik kuntirus sin pro angoro!
Sur tablon biermalsekan Kjeldsen,
la prokurist', metis nun libregon -
Dum bru' kaj rid' li komencas legon
el ...
. . . "Adelheide von Fürstenfelsen".
|
Jen kanto al klara ĉielo
Tradukis: H. E. Jensen.
Jen kanto al klara ĉielo,
al ŝtormo kaj aviadil'!
Jen kanto al fora kastelo
kaj eta kaban' en humil'!
Jen kanto al urbaj domegoj
kun lum' de milnombra hejmar'!
Jen kanto al stelbrilaj gregoj
kun svarmoj da viv' sen avar'!
Jen kanto al ĉiuj nacioj! -
ho, kiam tutmondfamili'?
al rasoj kaj al religioj
en kvazaŭ paserkoloni'!
Jen kant' al la suno de l'mondo
kun birdvoĉa hor' en esper'
por sano, prosper' kaj fekundo,
kun pac' kaj fratec' sur la ter'!
Harald Bergstedt, 1877 - 1965.
Biografio, rete - klaku ĉi-tie: "Harald Bergstedt".
|
La tradukoj estas el:
H.P.Frodelund: DLEA Kantaro, n-roj 5 + 92, 1947,
Chr.Graversen: Dansk Esperanto-Blad, marto 1944, n-ro 4,
Kr. Langgaard: Esperanto-Poemoj, 1937,
E. Windeballe: Dansk Esperanto-Blad, aug-sept. 1953,
H.E.Jensen: DLEA Kantaro, n-ro 68, 1947.
|
La dana teksto al "Panjo, Tag' foriras" rete - klaku ĉi-tie: "Solen er saa rød, Mor". ... kaj al "Dum tondraj kanonoj...:klaku: "Da krigens kanoner..."
Notu: La du tradukoj: Kanon de l'Milito kaj Dum tondraj kanonoj... estas de la sama, dana poemo: Da krigens kanoner ....
Estas kanteblaj per la norvega melodio al Mens Nordhavet bruser mod fjeldbygt strand de 1842, komponis L.M.Ibsen.
|
|