Heredo Dana
Novelo

Thomas P. Krag
La blanka sinjorino ĉe la maro.
Tradukis: H. Th. Thomsen

Ne nur aŭtune aŭdigas strangaj sonoj ĉe la maro.
Eĉ en la somera nokto, bela kaj trankvila, kun purpura lumo norde, oni opinias aŭdi kanton aŭ instrumentajn tonojn, kiam oni kuŝas sur soleca insuleto en la maro. Penseble estas tio kunludado de la sennombraj ondoj, kiuj ludas ĉe la bordoj; ĉar se oni iras tien por aŭskulti pliprecize, la tonoj derompiĝas, kaj aŭdeblaj estas nur la ondobatoj kontraŭ rokoj. Kaj tial la bordanoj pri tio havas siajn apartajn imagojn, inspiritajn de la somera nokto kaj la milda mallaŭto ĉirkaŭe.

Kaj la poemo naskiĝanta el ĉi-tio ne havas sovaĝecon kiel nokto en aŭtuno, sed estas hela kaj belega kiel sonĝo ĉe la blua maro somermezan nokton. Ĉar ne nur la brilblanka rivereto kun la arĝentegriza saliko kliniĝanta super ĝin, havas iliajn delikatajn ilustraĵojn, ilajn odorantajn legendojn. Kiam la purpuro de l' vespera suno aŭ blankbrilaĵo de l' somera nokto malsupren glitas en la maron, tiam oni ofte kredas vidi la plej strangajn vidaĵojn, dum la ondetoj iras borden, malheligitaj de la nokta nebulo.

Kaj ofte oni surpriziĝas ekaŭdante pri junaj virinoj ĉe la malriĉaj ŝtonoj de la bordo. Sed ili ĉiam venas al la maro por funebri ion perditan, neniam rericeveblan.

Tiel venis unu tagon al la maro filino, de grafo loĝanta longe for. Ŝi perdis sian amikon, lin posedinte nur en unu tago - nur en unu tago, tiam li malsaniĝis kaj mortis. La maron ŝi antaŭe ne vidis, kaj ŝi miris ĝin vidante naĝi en tagmeza orbrilo. "Vi estas hela kiel tiu tago, en kiu mi posedis mian amikon," ŝi diris, "ho, re­donu tiun tagon al mi, se vi ĝin prenis?" Tamen la maro ne respondis, ĝi nur murmuris siajn ordinarajn vortojn, komprenatajn de nur malmultaj. Sed la juna knabino levigis sian blankan, silkan trenaĵon, sidiĝis, aŭskultiskaj rigardis, dirante: "Mi ne komprenas vin, tamen mi restados ĉe vi, ĉar tiel same senfina, kiel vi estas, tiel same senfina estas mia funebro kaj sopiro. Ŝi konstruigis sian dometon ĉe la mara bordo, kaj ŝi trovis kuracilon tie je rigardo de la sencesa starigo kaj rompigo de l' ondoj. Kaj apud la maro ŝi loĝis en la multaj jaroj, ĝis ŝia junecovarma korpo kliniĝis, ĝis la granda mola hararo griziĝis, kaj la okulo perdis sian brilon. Kaj ŝi ridis je la blanka, silka robo kaj kudris linan. Krom tio ŝi akiris bastonon, per pero de kiu ŝi promenis. Tre volonte ŝi rigardas la malleviĝantan su­non, kaj dum la tagoj kaj la jaroj malaperas, ĉiam pli­bone ŝi komprenas la sunon malleviĝantan. Iam, antaŭ tre longe, ŝajnis plibone al ŝi la suno, kiam ĝi brilis en la mateno kaj ĉio reviviĝis; sed nun la blanka lumo doloras la okulojn, kaj ŝi amas vidi la sunon, kiam ĝi malleviĝas, kaj la tagon, kiam ĝi mortas.

Iam tien venis kelkaj fiŝkaptistoj, ekvidis maljunan, blankvestitan sinjorinon, sidantan apud la bordo; sed alproksimiĝinte, ili trovis ŝin malviva. Kaj ili enterigis ŝin, kvankam neniu ludis fluton aŭ buŝharmonikon. Nur la ondoj kantas plende super la soleca knabino, dormanta ĉe la mara rando.

Sed estas tiu plendo, kiun oni aŭdas super la pro­funda maro en mallaŭtajn somernoktojn, kaj tiam de­vas plori ĉiuj knabinoj, kaj deŝiri la maloftan, purpuran floron, kreskantan en la rokaj fendoj, tiu, kies blankaj antaŭfolioj estas kiel veluro, kaj kiu odoras kiel mento; ĉar la floro estas tiu de la blanka sinjorino.

Notoj

Thomas P. Krag, frato de Vilhelm Krag (1871-1933), naskiĝis en urbeto Kragerø, la 28an de julio en la jaro 1868a. Jam en la lernejaj tagoj li publikis rakonton. Liaj romanoj estas tre melankoliaj kaj poeziplenaj. Redaktoro de la bonega revuo Kringsjaa. (= Ĉirkaŭvido).
El Prozo el Danaj-Norvegaj Aŭtoroj - de H.Th.Thomsen.
Esperanto-Forlaget, Kristiania, 1908.
H. Th. Thomsen, dano, tipografisto, tradukanto, E-isto de 1905. Dum multaj jaroj la ĉefa gvidanto de la E-vivo en Oslo. Fondis la unuan E-klubon en Oslo la 8-an de februaro 1906. Pro ekestinta disputo inter la anoj de la gazeta komitato je propra risko redaktis kaj eldonis la unuan n-ron (1-a de januaro 1909) de „N E-Gazeto“ Norsk E-blad. Kunfondinto de Norvega Esperantista Ligo 1911. Disponigis por la E-klubo propran ĉambron en sia hejmo. Aranĝis grandan E-ekspozicion en 1909. Verkis artikolojn, poemojn, lernolibrojn, unu el ili aperis en 10.000 ekzempleroj.