"Opvaavni": Fo' ajle di små blomster. El: 1869.
Esp.: Oni ĝojas kiam la suno brilas.
Fo' ajle di små blomster dæ' dov æ' te' i år,
å fovle, de æ' ette te' å se'e,
så fin å frisk å faver som bø'eskovi står,
dæ' te hår je' ajler før set le'e,
o hvo' je ve'er ø'et hen, je ser så sære tej,
de løvter så fo'u'erle' here'e i mit sej.
Je' mærker i år,
i Danmark æ' de vår, -
de løvter så fo'u'erle here'e i mit sej,
naturen æ' fo'a're, e'er je' ha' vårren blej.
Om mo'eni da flø'er di fovle u' me' saj,
som om di fo' nattero vil' takke,
å går je' ner ve' bækki en avtenstun' igaj,
da æ' de', som bøllerne ku' snakke,
så hvisker de' så sælsom' i ellekrattets løv,
hver lille blomst hun nikker mildt o se'er te mej "tøv".
Je mærker i år,
i Danmark æ' de' vår, -
hver lille blomst hun nikker mildt å se'er te mej "tøv",
naturen æ fo'a're, e'er ie' ha' vårren døv.
Å folkets lyv æ' heller knap, som de' plejer von,
de' sky'er blomst i mannen simpel hytte,
å vil I bare vente inå et lille ko'n,
så bliver bo'i là'ets bedste støtte.
Di gamle folkeviser, dæ' ha' lydt ve' kamp å lej,
de' æ' som fovletoner, je' ka' høre på mi' vej.
Je mærker i år,
i Danmark æ' de' vår, -
de' æ' som fovletoner, je' ka' høre på mi' vej,
de hele æ' fo'a're e'er å a' de' æ' mej.
Vekiĝo: Oni ĝojas kiam la suno brilas. Dane: Fo' ajle di små blomster. Tradukis: Otto Jonasen, 1982.
Floretoj abundege kaj vigla kantbirdar'
ĉi-jare admirigas min unike.
Helverda, freŝa, bela sin montras fagarbar' ,
neniam antaŭ nun tiel mirige.
Kaj kien ajn rigardas mi, jen signo de magi'!
Leviĝas la animo al ravega harmoni'.
Mi sentas, ke tuj
printempas en Danuj',
leviĝas la animo al ravega harmoni'.
Ŝanĝiĝis la naturo nun - aŭ blinda estis mi.
Dankante pro la noktaj ripozo kaj kviet'
matene kantas birdoj dum flugrondo.
Se mi krepuske iras apud la riveret' ,
jen kvazaŭ babiladas ĉiu ondo.
El alnobosko flustras tre mistere la foli',
floreto ĉiu al mi diras: "Nur atendu pli."
Mi sentas, ke tuj
printempas en Danuj',
floreto ĉiu al mi diras: "Nur atendu pli."
Ŝanĝiĝis la naturo nun - aŭ surda estis mi.
Kaj ankaŭ sin novigas la vivo de l' popol'
eĉ en kabanoj estas ĝi floranta.
Atentu nur momenton, kaj vidu, kia rol'
la junularon estas atendanta.
Popola kant' de lukta kaj de luda poezi'
al mi dumvoje sonas kvazaŭ birda melodi'.
Mi sentas, ke tuj
printempas en Danuj',
al mi dumvoje sonas kvazaŭ birda melodi'.
Tutmondo aliiĝis aŭ - ĉu eblas, ke nur mi?
| |