Maljunulo iomete ebria venis posttagmezon en la policejon postulante paroli kun la policestro. Oni lin kondukis al la deĵoranta konfidato, sed aŭdante, ke ĉi tiu ne estas la policestro, li klarigis devi paroli kun la estro mem, neniu alia povus kontentigi lin.
Kiam tiu-ĉi postulo estas plenumita, kvarpiede li petis al la policestro rigardi pikvundon ricevitan en loko poste, kien li mem ne povas vidi, kaj kiu kaŭzis grandan ĝenon al li, kiam li sidis.
Rigardante oni efektive trovis, ke la viro en la dirita loko havis profundan, tute freŝan vundon, de kie sango fluis.
Post la ekzameno starigis sin la viro dirante: »Nu, skribu tion en la librojn, ĝuste almezurita de ĉiuj flankoj tiel, kiel la leĝo postulas, kaj ke tio estas farita de mia propra kamarado."
Al la demando, ĉu li interbatis kun sia kamarado, li respondis:
"Mi, ĉu mi interbatis kun mia kamarado, mi? Ne, mi ne en ia tago, kian mi povas memori, interbatis kun iu, kaj malpleje kun li."
"Ĉu vi alimaniere ofendis lin?"
"Mi ofendis lin, mi? Mi ne malbonan vorton diris al iu homo, mi? Eĉ pajlon mi ne metis en la vojo antaŭ iu, kaj malpleje antaŭ li."
"Kial do li pikis vin?"
"Kial li pikis min? Tion mi ja povus rakonti, se mi volus."
"Do rakontu!"
"Ĉu vi nepre devas scii tion?"
"Kompreneble."
"Ho jes, tio devas eble esti skribita en la libroj, tio ankaŭ, mi povas kredi. Tial mi diru al vi, ke li pikis min pro tio, ke mia edzino piedbatis lian porkidon."
"Estas kurioze!"
"Kurioze? Estas via vorto, ne mia; ĉar la pikon mi ricevis, kaj tio ne estis kurioza!"
"Rakontu de komenco al fino kiel tio okazis."
"De komenco al fino? Tion mi ja ankaŭ povas fari:
Eble daŭros longe, sed 'mi havas la tempon antaŭ mi', kiel diris la knabo, reguligante la horloĝon de sia patro. Se vi havas orelojn por tio, mi ja povas doni buŝon'. Aŭskultu do! Mia kamarado loĝanta en la teretaĝo - mi loĝas en la subtegmento - posedas porkidon, kiu, por tiel diri kaj kun via permeso, estas porkaĉo; ĉar ĝi neniam estas tie, kie ĝi devas esti. Nokton, kiun mi kaj mia edzino kaj ĉiuj miaj infanoj plej bone dormis, sub la lito leviĝis krio kaj bruado, tiel ke ni ĉiuj eksaltis el la dormo kredante, ke brulo kaj mortigo okazis en la domo; sed estis nur la porkido kaj la kato, kiuj interbatis sub la lito. Alian fojon, kiam mia edzino envenis en la ĉambron, la porkido estis enigante sian nazegon en tirkeston de l' komodo kaj manĝis bonmiene funton da kandeloj, kiu kuŝis tie. Certe la porkido rapidege elpordiĝis, sed la funton da kandeloj ĝi kunportis, ĉar ĝi estis ĵus manĝinte tiun, kiam mia edzino alvenis. Tiajn petolaĵojn ĝi jam ofte faris. Ni diris al la viro en la teretaĝo, ke li gardu sian porkidon, ĉar tiu, kiu volas manĝi lardon, devas havi la porkidan gardon'. Sed daŭris sammaniere. Nu, antaŭ kelke da tempo, dum mi hakadis lignon, la porkido venis almetante la nazegon sub mian hakilon. Mi puŝis al ĝi per ligna peco por forigi ĝin, sed la porkido eksaltis flanken inter la kruroj de mia edzino, tiel ke ŝi preskaŭ renversiĝis. Mia edzino koleriĝis kaj piedbatis la porkidon tiel, ke ĝi dancis la ŝtuparojn malsupren kaj tio en granda rapideco. Ĝi treege sin kontuzis, mi pensas, ĉar blekegante ĝi forkuregis el la korto. Ho, kiel ĝi blekegis! Se eĉ la azilanoj kriis kune, mi vetas, ke la porkido estus aŭdata tra la kunkrio de la tuta infanaro. Kaj kiel ĝi kuris! Dum mia vivo multajn bestojn mi vidis kuri, en kampoj kaj arbaro, en ĝojo kaj malĝojo, sed tian kreitaĵon por kuri, kia estas tiu-ĉi porkidaĉo, mi neniam vidis; kaj mi vete volas riski ĉion ajn por la porkido, eĉ kontraŭ la plej bona vetkura ĉevalo. Nu, la porkido kuregis kaj blekegis, kaj ĝi blekegis kaj kuregis la tutan straton malsupren; kion ĝi plej bone faris, mi ne scias; sed ĝi bone faris ambaŭ aferojn, kiel mi klarigis; tio estas certa. Kiam mi ne plu aŭdis ĝin, mia edzino diris: "Mi opinias, ke diablo rajdas la porkidon". "Mi kredas, ke Satano ensaltis ĝin", mi diris. "Vi devas iri por reendomigi ĝin, Amando", ŝi diris al mi; ĉar mia nomo estas Amando; "alie", ŝi diris, "la viro en la teretaĝo koleriĝos, kiam li vidas, ke ĝi estas for". "Mi tion faru", diris mi. Sed alveninte la plej suban ŝtupon en la ŝtuparo, mi vidis aperi en la pordo la viron de la teretaĝo. "Tion mi komprenis", ekdiris li, "ke estas vi, kiu ree regalas la porkidon; sed mi lernu unufoje al vi, ke vi lasos la porkidon en paco". Kaj kun tio li min pikis, kiel estas videbla, per tranĉilo, kiun li portis en la mano, kaj li tion faris kun sufiĉe bona volo, ĉar mia unu kruro estas tute rigida, kaj mi komencas esti malseka en la unu boto. El plena koro li donis. Sed ĉu tio estas permesita laŭ norvega leĝo?"
"Tute ne, li ricevos sian punon."
"Punon. Ĉu li ricevos punon pro tio? Ho, tio ne estas puninda. Li estas treege bona kaj honesta viro, mi diru al vi; sed iom ekkolerema, tio li estas, mi ne volas tion nei. Kaj li pikis min en tia ekkolero, sed mi supozas, ke li nenion malbonan intencis je tio, kaj la eta vundo en la haŭto tute ne estas priparolinda. Mia unu kruro iom rigidiĝis, tion mi ne volas kaŝi, sed maljuna korpo kiel mia ne bezonas multe, antaŭ ol ĝi rigidiĝas. Sangoplena mi ja ankaŭ estas, pro tio ne estas domaĝo, ke mi perdas iom da sango."
"Sed li devas esti singarda je tio, kion li faras. Kia estas lia nomo?"
"Lia nomo? Ho, tion mi ne diras."
"Kie li loĝas?"
"Loĝas? Tion mi ankaŭ ne diras."
"Sed kiel ni do povos trovi lin?
"Ne ankaŭ estas mia opinio, ke vi trovu lin."
"Kion vi do volas tie-ĉi?"
"Tie-ĉi? Ho, nenion pluan mi volas, mi. Mi promenis en la strato kaj eniris trinki glason da brando. Tie oni diris, ke mi devus raporti en la policejo, ĉar estas kutimo, ke oni raportas ion tian tiuloke, oni diris. Krom tio mi pensis, ke plejbone estus iri tien-ĉi por demandi, ĉu eble estas permesite laŭ norvega leĝo per tranĉilo piki homon, kiu nenion malbonan faris?"
"Kompreneble ne. Sendemande vi tion devus scii."
"Ja, mi povus kredi tion ankaŭ. Sed mi pensis, ke plejbone estus, pro alia fojo, havi vorton de la polico. Ne estu kolera pro la demando, sed dankon pro bonaj informoj. Adiaŭ, mi iraĉos hejmen por retrovi la porkidon, ĉar antaŭ tio la viro en la teretaĝo ne estos mildigota, mi kredas. Nu, adiaŭ!"
Kaj li foriris. Ĉu li retrovis la porkidon, ĉu ne, estas nenie raportite.