Birgitte Cathrine Boye. 3 himnoj.
Paska tago.
Li restariĝis! Ĝoju nun!
El tomb' J esuo iris kun
triumfo kaj honoro.
Ĉielon nun malfermis Li;
la homojn ne kondamnos Di'
pro l' venko de l' Sinjoro.
Vidu!
Fidu!
Venko Lia
estas mia,
el infero
savis min la reĝ' de l' Vero.
(Melodio: "Wie schön leuchtet", de Ph. Nicolai.)
|
Pentekosto.
Ho, fajro el la Dia am',
saĝeco, kiu venis
sur la disĉiplojn kiel flam',
Vi, kiu ilin benis:
Nun vi kunvenis laŭ la Vort',
plenumu do per Via fort'
promesojn la Bibliajn;
Savanto ĉe la Dia man',
nun sendu al la Di-infan'
Spiriton Sanktan Vian.
(Melodio de Michael Weisse.)
|
|
Ge-edziĝa himno.
Laŭ Via vort' kreiĝis am',
Vi Evon donis al Adam',
ke ili unu estu!
Rigardu do al tiuj du
serĉantaj benon de Jesu',
ĉe ili ĉiam restu.
ke li
kaj ŝi
ĉiam provu,
ame povu
en kuniro
esti unu - in' kaj viro.
Ĉe la altar' kun amkonfes'
genuis ili, diris "jes"
en amo kaj fidelo.
Do gardu Vi per forta man',
ke tiu par' en akompan'
atingu al la celo.
La leĝ',
ho Reĝ',
ilin gvidu.
Ili vidu
Vian vojon
kaj atingu Vian ĝojon.
|
Ĉiuj tradukoj de H. A. Rosbach.
El la libro: Cent Himnoj de H. A. Rosbach, 1966.
Biografio, rete - klaku ĉi-tie: Birgitte Cathrine Boye, (1742 - 1824).
Vidu ankaŭ aliajn informojn pri la poeto, rete - klaku ĉi-tie: Boye.
|
|