Rigardu, ĉe la Dia seĝ... Dane: Den store hvide Flok vi see (el 1765.)
Tradukis: Hans Amund Rosbach.
Rigardu, ĉe la Dia seĝ'
jen aro blanka kiel neĝ',
kiel monta glaci'
kun palma foli'
ĉe trono de la Reĝ'.
Ĝi estas la heroa ar',
martiroj staras tie, ĉar
en sanga flu'
de Kristo Jesu'
puriĝis pek' kaj erar'.
Eterna estas nun l'ador'
de ĝoja kanto de la ĥor'.
Martir', anĝel',
en la ĉiel'
nun dankas al Sinjor'.
Ĉi tie: moko kaj dolor',
sed nun en la ĉiela glor'
kun brila kron'
ĉe Dia tron';
kun purpur', gemoj, or'.
Ja fluis ofte sur la ter'
la larma fluo dum sufer.
Forviŝis ĝin
en sia sin'
Jesuo, Reĝo de l' Ver'.
Nun tiu aro, mil post mil,
ĝojegas en eterna bril'
de l' grande. fest'
ĉe la Majest'
de l' vivo, Dia Fil'.
Do ĝoju, aro en ĉiel',
ĝojegu nun pro la fidel'
ĝis la vesper'
de l' viv' sur ter'
en iro al la cel'.
Rezignis vi je l' monda bru',
nun frukton donas Krist' Jesu'
de l' via sem'
dum plor' kaj ĝem'
en anĝelara ĝu'!
Per kanto kaj per palmfoli'
ĉielan laŭdon portu vi:
Eterna glor'
al Vi, Sinjor',
al la ŝafid' kaj Di'!
El: Preparoj al Diservo de H. A. Rosbach.
|
Melodio de Th. Laub (1908)
Den store hvide Flok vi see

|
Kristnaska himno: La rozo plej rava aperis. Dane: Den yndigste Rose er funden...(el 1732.)
Tradukis: H. E. Jensen.
La rozo plej rava aperis,
ĝi inter dornegoj suferis.
Jesuo, plej ĉarma etulo
elkreskis sur peka insulo.
Pereis al ni la honoro
de Dia portreto en koro;
la mondon eraroj perfortis,
ni ĉiuj en pekoj formortis.
Sed Dia rozeto ekĝermis,
ĉar Dia la koron malfermis
por grace absolvi eraron,
purigi la pekan homaron.
La mondo do devus kun pio
ĝojkrii per himnoj al Dio.
Sed multaj neniam ekkonis
la rozon, ke Dio ĝin donis.
Obstinaj, dornecaj pekuloj,
rigidaj sen piaj skrupuloj!
Vi kial vin tenas fieraj
en pensoj vantecaj, inferaj!
|
Melodio de Klug, 1542.
Den yndigste Rose er funden...
Humile vin klinu, memoru
pri via savinto kaj ploru!
Renkonti Lin tiam vi povas,
ĉar rozoj en valoj sin trovas.
Jesuo, vi rozo de l'koro,
al mi la ornam' kaj honoro!
Venenajn inklinojn forigu,
dolĉecon kun kruco kunligu!
La mondo nur ĉion forprenu,
la dornoj nur ŝiru, ĉagrenu,
la koro rompiĝu en ploro -
sed restu la roz' en la koro!
El: Dana Antologio 1961, paĝo 35.
(La dana originala psalmo havas 11 versojn.)
|
|
Jen venas ni al Via stal'... Dane: Her kommer Jesus dine små... (el 1732).Tradukis: Hans Amund Rosbach.
Jen venas ni al Via stal'
Jesuo el ĉiela hal',
kun preĝo pri la lumobril'
sur voj' al Vi, ho Dia Fil'.
Ni kisas teron antaŭ Vi
kaj laŭdas Vin per ĝojokri'!
Benita nokt', feliĉa hor'
dum vi naskiĝis, ho Sinjor'.
Bonvenon el ĉiela hal'
al tiu tera, ĝema val'
kie estis Via vivo-sort'
nur stalo, trogo, kruco, mort'.
La mondon regis la Satan',
sed Jesuo per la sanga man'
en horo de la krucomort'
nin ŝiris el diabla fort'.
Sed kial, kial, Fil' de Di',
nur la malmultaj pensas pri
la amo, kiu tiris de
ĉielo Vin al nia ve'?
Ho, tiru nin al Via sin',
ke ni per kredo amu Vin
kaj sekvu sur ĉielo-voj'
al Vi en la eterna ĝoj'.
Kun preĝ' kaj ĝem' ni kisas Vin
ho Filo de la virgulin',
Via dolĉa vorto restu por
eterne en la mia kor'!
La mondo ne per sia fort'
nin ŝiru for de Via vort',
sed pro la bapto nia kor'
sopiru nur al Vi, Sinjor'!
Kaj tial iam en ĉiel'
kun kanto, laŭdo de anĝel'
en ĥoro de sanktuloj ni
salutos Vin, ho granda Di'!
En aroj jam per nia kant'
ni laŭdas, gloras Vin, Savant';
kaj preĝas: Mi kaj ĉiu hom'
Vin gloru en ĉiela dom'!
El: Cent Himnoj, 1966, de Hans Amund Rosbach, (n-ro 10).
|
Superplena - de la bena... (Dana teksto: Mi ne scias...(!) Tradukis: Hans Amund Rosbach
(Norvega popolmelodio aŭ melodio el 1704).
Superplena
de la bena
graco estas nom' de Di'.
Ĉiu horo
al memoro
tiras la atenton pri
Via gloro,
ho Sinjoro!
Laŭdu Lin, ĉiel' kaj mar',
kun la tono
ĉe la trono
de la kant de l' anĝelar'.
Tial, ĉu ne,
iru kune
Viaj nun kun gaja kant'.
Sankta ĥoro
al la gloro
de la Reĝo kaj Savant'
antaŭiras
dum ĝi diras:
"Hosiano, Nia Di',
la ĉiela
superbela,
donis Filon nun al ni!"
Kantu tial
vi kaj mi al Eternulo en ĉiel':
"Via gloro
kaj honoro
restos, Di' de Izrael'."
El mizero
sur la tero
savis Vi al Via ĝu',
vivon donis,
sed proponis
kion ni al Krist' Jesu'?
El: Cent Himnoj, 1966, de Hans Amund Rosbach, (n-ro 96).
|
Leviĝu, vivantar' de Di'... (Dane: Op, al den ting som Gud har gjort...(1739).
Tradukis: H. E. Jensen kaj C. Graversen.
Leviĝu, vivantar' de Di',
elkriu Lian gloron!
Plej eta kreitaj' de Li
atestas la honoron!
Eĉ ne la granda reĝa rond'
per fort' kaj artifiko
alfiksi povus, post fortond',
folion de urtiko.
Mirigas min la herbfoli'
en valoj aŭ arbaroj.
Kiel parolus dece mi
pri Diaj la bonfaroj?
Kion mi diru je esplor'
de l'vivo en arbaroj,
de l'birda flugo en aŭror'
tra la ĉielaj maroj?
Mi kion diru ĉe promen'
en ravaj flor-odoroj
dum birdkantado en maten' -
- milkordaj harpsonoroj?
Mi kion diru ĉe rigard'
en marajn abismegojn?
ĉar montras ĉiu eta part'
sennombrajn bestogregojn.
Mi kion diru ĉe la vid'
de l'brila stelĉielo?
invitas min per milda rid'
ja ĉiu klara stelo.
|
Melodio el Bohemujo, ĉ. 1549. Leviĝu, vivantar' de Di'...
Mi kion diru, kiam mi
forflugas al ĉieloj
spirite, kie ĉirkaŭ Di'
ariĝas la anĝeloj?
Mi kion diru? - Mia vort'
ne multefika estas.
Ho Dio, via saĝo, fort'
kaj regno altmajestas!
Ĝojkantu al la Di-sinjor'
la tuta vasta mondo!
En Amen de l'anĝela ĥor'
resonu la respondo!
El: Dana Antologio 1961, (paĝo 34).
(La dana originala psalmo havas 15 versojn.)
|
Kantu, ĝoju, mia kor'...
Dane: Saligheden er os nær... Tradukis: Hans Amund Rosbach.
Kantu, ĝoju, mia kor',
laŭdu Dion, mia lango,
kantu pri la am' kaj sango
kaj pri la amo de l'Sinjor'.
Ĉio kantu nun en ĝojo,
laŭdon diru al Savant',
ĉar sur paradiza vojo
sonas la novjara kant'.
Ho, vi sanga., sankta nom',
elaĉeta l aŭroro,
releviĝo de l' Sinjoro,
de l'laculo hejma dom',
venkstandardo de la fido,
ankra grundo de l'esper',
dum la vivo lum' kaj vido
ĝis la laste hor' sur ter'.
Ho, vi dolĉa nom' Jesu'!
Nom' tutplena nur de beno,
al spirito la haveno,
al la koro vera ĝu',
la sopiro de l' animo,
el ĉielo la trezor',
forto dummizer' kaj timo,
lum' tra morto kaj dolor'.
Tiun nomon portis Li
je la nia ĝu', konsolo,
sed jam frue laŭ Di-volo
la dolorojn donis ĝi.
Jam je l'sanga cirkumzido
dum la oka vivotag'
li fariĝis al ŝafido
de dolora ofer-ag'.
Tial tiu nomo nun
plena da ĉiela graco
helpas min el la malpaco,
liberigas el la pun'.
Se mi nur Jesuon fidas
en la kredo kaj fidel',
eĉ tra monddetruo gvidas
tiu nomo al ĉiel'.
|
Melodio de L. M. Lindeman. Kantu, ĝoju, mia kor'...
Nur pekulo estas mi,
tio estas la titolo
kiun donas Dia volo,
kiun donas leĝ' de Di'.
Sed, ĉar Vi Jesuo estas,
la mizero kaj la pun'
estas Via, kaj mi restas
sankta di-infano nun.
Juĝa tag' ne tondras plu,
al eterna viv' kaj bono
iros mi kun bela krono,
regos kune kun Jesu'!
Blankan veston, palmfolion,
akvon el la viv-river',
pro Jesua nomo ĉion
ĝuos mi post viv' sur ter'.
Tian nomon, ho Sinjor',
portis Vi al mia bono,
tiu Via riĉa done
estu ĉiam en memor'
Kaj sur mia mortolito
pri Jesuo la parol'
helpon donu al spirito,
estu ĝojo kaj konsol'.
El: Preparoj al Diservo, de Hans Amund Rosbach.
Laŭ informoj en la libro la psalmo estas por Novjara Tago.
|
La koro ĉiam estas Dane: Mit hjerte altid vanker...
Tradukis: Hans Amund Rosbach.
La koro ĉiam estas
en stalo de Jesu',
kaj tie pensoj restas en
plena, nura ĝu'.
Nur tien mi sopiras,
nur tie riĉas mi,
Kristnaske mi deziras
Vin vidi, Fil' de Di'.
En la malluma stalo
forgesu mokon mi!
Ĝi estu reĝa halo,
naskiĝa lok' de Di'.
Kun dank' mi tie trovas
fojnujon de l' Sinjor',
kaj ĝin mi ĉiam provas
konservi en la kor'.
Ne povas mi kompreni
alvenon al la ter',
ke Dio devis veni
en stalon al mizer'!
Ke al ĉiela gloro,
la viva Dia Vort',
surtere malhonoro
kaj moko estu sort'.
Se iu perlon laŭdas
ni pensas pri l' valor',
pri diamant' ni aŭdas,
en reĝa krona or',
kaj ni ne tion ĵetas.
en la porkujon for.
La Filon tamen metas
en stalon la Sinjor'.
Palacoj devus stari
kun lumo kaj kolor',
kaj ĉiu devus fari
laŭ signo de l' Sinjor'!
Vi devus Vin ornami
en lumo kaj per bril',
kaj stelaj torĉoj flami
por Vi, la Dia Fil'.
Sin al loĝej' etendi
ja devus la ĉiel'
kaj devus Vin defendi
gvardio de anĝel'!
Al Via silka lito
alvenu tera reĝ',
humila en la rito
adora kaj de preĝ'!
|

Sed ne, Jesu' ricevas
nur pajlo, kaj en ĝi
vindita kuŝi devas
kristnaske Fil' de Di.
Eĉ ĝin Li ne posedas,
ĝi estas nur almoz',
de bestoj Li heredas
la lokon de ripoz'.
Nesteton la hirundo
ja havas, kaj paser'.
Leono en profundo
kaverna en la ter'
ripozon trovi povas,
sed al la forta Di'
neniu domon trovas,
en pajlo dormas Li.
Ho, venu nun, Sinjoro,
al mi, al mi, al mi,
malferma estas koro,
ekloĝu nun en ĝi!
Al Vi ĝi apartenas,
ĝin Vi aĉetis sur
la kruc', do hejmen venas,
kaj restu, restu nur.
La liton mi ornamas
per verda palmfoli',
ĉar sole Vin mi amas,
Jesuo, Fil' de Di'!
Ĝis mia morta horo
en ĝuo kaj dolor',
en mia peka koro
loĝadu, Vi, Sinjor'!
El: Cent Himnoj, 1966, (n-ro 14), de Hans Amund Rosbach.
|
|
Laŭ "Ihr Kinder des höschsten"
de C.A. Bernstein, laŭ la traduko de Brorson. Tradukis: Hans Amund Rosbach.
Vi Di-elektitoj agantaj en amo
esploru la varmon de tiu amflamo
Ĉu vin interligas uneca spirit',
per ĉiam la sama, plejbona kvalit'?
La Patro ĉiela la korojn ja konas,
sen amo la fido en memo fordronas!
Kaj flami ĉielen la amo bezonas.
Dum ni la ĉielan renaskon ricevis,
Jesuo al siaj gefratoj sin levis;
kun unu la Patro, la bapto, la fid',
al sama vojiro sub spirita gvid',
la korojn nun ligas la sama espero,
kondamnas suspekton al malapero,
nur amo en koro nin gvidu al vero!
Patrino ĉiela la samon ja diras,
kaj per sia amo al sino nin tiras,
ne laŭ sia rango superas riĉul',
laŭ graco nin juĝas la Dia okul',
nin gvidps al loko de l' alta anĝelo -
malpaco ne decas, kaj ne la kverelo,
ne amo nur buŝa en gent' de l' ĉielo.
Ho frato, la samo ni ambaŭ ja estas,
kaj niaj la nomoj skribitaj nun restas,
ĉar nia sopiro nun estas ĉiel',
kaj nun ni rapidas al tiu la cel',
dum ĉiu la fraton nun amas el koro,
nenante lin helpi en lia doloro -
ĉar tiel instruis nin Nia Sinjoro.
|
Melodio el 1704.
Vi Di-elektitoj agantaj en amo...
Ni tial, gefratoj, en amo kaj ĝojo
fidele kuniri sur nia viv-vojo,
ke niaj anirnoj ligitaj en Li,
en amo kaj vero kaj en harmoni'
laŭdkantos al Dio, la Patro de l' gloro,
ni tuŝos la koron per kanto el koro,
eĉ se nur balbute aŭdiĝas la ĥoro.
Sed en la ĉielo, starantaj ĉe l' trono,
gefratoj kuniĝas en la nova tono,
per amo flamanta ĉe nia Savant',
per harpaj agordoj kaj plej bala kant'
ni levas la korojn kaj plektas la manojn,
trairis ni ĉiujn la mondajn ĉikanojn,
kaj Di' nin salutas, la karajn infanojn.
El: Preparoj al Diservo de Hans Amund Rosbach.
Laŭ informoj en la libro la psalmo estas por 5-a dimanĉo post epifanio.
|
Ho, granda Di'. Dana teksto: ?
Tradukis: Hans Amund Rosbach.
Ho, granda Di'
jam perdis mi
Di-bildon en la koro.
Mi nur memorigas pri
la leprul', Sinjoro.
Kiel ĉiel'
estis la bel'
de kreitaĵo Via.
Nun ĝi kuŝas en malhel',
nigra kaj malpia.
Sin de l' Sinjor'
ekturnis kor',
blinda ĝi nun malpuras,
lamas, nudas, dum ĝi for
en la pekon kuras.
En nokto de
la mort' kaj ve'
nun estas la animo.
Tamen ĝi bonfartas ĉe
la infera limo.
Al la ordon'
de la malbon'
kaj peko ĝi obeas.
Sonĝas pri ĉiela kron',
sed al Dio neas.
Ja venkis fort'
de pek' kaj mort'.
Mem ĝi nenion povas.
Liberiĝi de la sort'
ĝi apenaŭ provas.
Nun nigras ĝi
eĉ multe pli
ol en profund' mallumo.
Riĉoj mondaj iluzi'
estas nur, kaj fumo.
Restaĵo nur
de l' mond-plezur',
jen ĝia ĝojofonto.
Tiel ĝi baziĝas sur
hipokrit' kaj honto.
Kaj la anim'
kuŝas en ŝlim'.
Naŭza kaj jam perdita
sub la pekoj kaj pro krim'
iras la spirito.
Jesuo, Vi,
ho Fil' de Di',
venis al nia tero.
Sole estas Vi por ni
vojo, vivo, vero.
Auskultu kun
kompato, nun
preĝas la peka koro.
Montru Via bela sun'
vojon al la gloro.
|
(Ho, granda Di'...)
(el antaŭa kolono).
Matena or'
en mia kor'
per sia beno brilu',
ke viviĝu en ador'
ĝi, ho Dia Filo.
Al alta cel'
en la ĉiel',
al virtoj belaj gvidu.
Kiel nuptornam', juvel',
vundojn viajn vidu.
La brila or'
kaj monda glor'
al nigra hum' similas,
sed nun riĉas mia kor',
ĝi pro ĝojo brilas.
Ĉar, Fil' de Di',
el pekoj Vi
per Via sango savas.
Pura, brila estas mi
kiam Vi min lavas.
Mi iros al
la orportal'
kaj al la Dia trono,
staros en ĉiela hal'
kun la perla krono.
Belegos mi,
kaj diros Li:
"Animo, vi beatas."
Nun mi fidas nur al Di',
tiam Li kompatas.
Sed la trezor'
de mia kor'
jam estas en danĝero.
Ĉar satano logas for
al trezor' de l' tero.
La ambici'
kaj revo pri
la tera mondo tiras.
Al la kruc' sur Kalvari'
mi denove iras.
Imanuel'!
En la ĉiel'
nun mia hejmo estas.
Perlo mia kaj juvel'
Via fido restas.
La peko for,
ĉar la fetor'
min en la vivo ĝenas.
Pro la graco de l' Sinjor'
mi ĉielen venas!
El: Cent Himnoj, 1966, de Hans Amund Rosbach (n-ro 19).
|
Hans Adolf Brorson (1694-1764)
estis pastro en sia naskiĝloko en Sudjutlando kaj en la urbo Tønder. Ĉar oni tie uzis nur germanajn himnojn en la diservoj, li komencis mem verki danajn.
|
La spirito en ili estis hela kaj optimisma, ĉar li tiam estis feliĉa. Sed poste, kiam li fariĝis episkopo en Ribe, lia vivo pli kaj pli malheliĝis pro la perdo de lia edzino kaj dek infanoj, kaj iom post iom la tera mizero kaj la sopiro al la ĉiela Jerusalemo fariĝis la ĉefaj motivoj en liaj himnoj kaj kantoj, kaj li fariĝis la granda poeto de la pietismo.
- Cetere Brorson estis eminenta versteknikisto. Oni nomas lin la poeto de l' kristnasko, sed li verkis pri ĉiaj religiaj temoj, ankaŭ bibliajn kantojn (Goliat el Gat). - Lia tuta verkaro estis 1739 kolektata en "La rara trezoro de l' kredo". Postlasita himnaro "Cignokanto" aperis 1765.
Brorson ne estis same grandioza kiel Kingo, sed pli sentema kaj subjektiva, kaj lia liriko pli delikata. Tamen liaj esprimoj povas en oreloj nuntempaj kelkfoje veki naŭzon ("...de Jesuo poreternan kison ricevi", "...mia spirito enamiĝinta je vi!" k. s.).
Biografio kaj la danaj tekstoj, rete - klaku ĉi-tie: "H.A.Brorson".
La ĉi-metita bibliografio kaj la desegnaĵo estas el Dana Antologio, 1961, kaj el H.E.Jensen.
Informoj, sciigoj, korektadoj, ktp - Kontaktu "Retestro" Klaku: Poŝto.
|