Viggo Stuckenberg: La du bufoj - Tradukis: Anna Haller - bufoj.htm

Viggo Stuckenberg:

La du bufoj

Tradukis: Anna Haller

Sidis du bufoj en frago-bedo kaj rigardis fikse la saman ruĝan, rondan beron.
"Pri kio vi pensas?", demandis la unua kaj rondigis siajn okulojn duone el la kapon.
La alia streĉis siajn buŝegon kiel malfermita sako. "Ĉarma grizvetero", li diris.
Tiam ili ambaŭ faris grandan saltegon pli proksime al la frago, kaj ili sidis rigardante tien kaj tien-ĉi, kvazaŭ ili pensis pri nenio.
Sed subite la unua fermis sian buŝegon ĉirkaŭ la bero, tiel ke ĝi malaperis en la sako.
Poste la bufo kun granda afableco englutis kaj englutis kaj fariĝis tute dika, Sed la alia, kiu estis malsata, sin plenblovigis kaj fariĝis tiel dika kiel la unua.
"Dankon pro tio", ĝi ploregis, "mi ne tuŝis ĝin, mi nur vidis ĝin - nun mi havas tion, kio estas la plej nobla, la plej bona - la memoro." Tiam ĉiu saltetis al sia flanko. Sed du libeloj, kiuj aŭdis kaj vidis la aferon, ĉagreniĝis sin maljunaj pro spekulacio pri la temo, ĉu estas la unua aŭ la alia bufo, kiu plej korege kaj intime posedis la frago-beron...

Notoj
Viggo Stuckenberg.
Nask.: 17.09.1863,Vridsløse, Danio.
Mortis: 06.12.1905, Frederiksberg, Danio.
Edzino: Ingeborg Pamperin (el 1887).
Konata kaj ŝatata dana poeto, kiu verkis multajn verkojn kaj kantojn.

La poemo el: La Laboro, Odense Esperantoforening, kaj la klubo Unueco.
okt.-nov. 1918.