Heredo Dana
Novelo

 
M. A. Goldschmidt

Tradukis: H. E. Jensen.
La domo de mia onklo ne estis romantika domo, kaj certe ĝi ege mirus, se ĝi spertus, ke ĝi prezen­tis materialon por presita rakonto. Ne estis tie infanoj, ne gajeco, ne societaj kunestoj. Kvankam la entreprenoj de mia onklo necesigis al li havi dudekon da servistoj: ĉefhelpantoj, veturigistoj, kortservantoj, brutgardistoj - multnombran butik- kaj kontorpersonaron, kaj por la prizorgado de tiuj ĉi almenaŭ kvin servistinojn, tamen la in­terno de l' domo funkciis kiel maŝino, trankvile, monotone kaj seninterrompe.

Matene, kiam mi ellitiĝis, mi trovis la salonon preskaŭ brila de pureco, la planko estis superŝu­tita per freŝa sablo; somere staris florbukedo sur la tablo dissendante mildan bonodoron en la ĉam­bron, vintre estis metita eta fajropelvo kun odor­fumaĵo sur la kakelfornon. Sur malgranda tablo en angulo de l' ĉambro staris taso kun subtaso arĝenta krem' - kaj sukerujo, fajropelvo kun la te­ujo kaj telereto kun buterpano. Kiam la onklo estis trinkinta teon, neniu envenis en la ĉambron antaŭ la 12-a horo. La onklino dume estis okupata en la kuirejo, la onklo en la kontoro, la butiko aŭ la magazenoj. Je la 12-a precize la tagmanĝa tablo staris pretigita. La onklo kaj la onklino sidis en la sofo, la libro-tenisto kaj la du butikservistoj en­venis kun riverenco; kiam la unua plado estis manĝita, la du servistoj ekstaris kaj eliris en la butikon, egale ĉu ilia ĉeesto tie necesas aŭ ne; ili revenis, precize kiam la postmanĝaĵo estas dis­tranĉita; kun eta kapklino al la geonkloj ili mal­plenigis siajn glasojn kaj forlasis la tablon, kuti­me sen paroli eĉ unu vorton. La libro-tenisto, kiu servis mian onklon de post kiam li sin establis, restis ankoraŭ kelkajn minutojn; oni interŝanĝis kelkajn vortojn pri la libroj aŭ pri la solventeco de tiu aŭ tiu persono aŭ pri brulakcidento en la kamparo, post kio la libro-tenisto kun riverenco al onklino forlasis la ĉambron, kaj onklo sin kuŝigis por la tagmeza dormo...

En mia infana tempo mi neniam kuraĝis inter­rompi la solenan silenton, kiun sanktigis la kuti­mo ĉe la tagmanĝo de mia onklo; sed kiam mi fariĝis studento, kiam mi estis fuminta tabakon en societo, kie ĉeestis unu el miaj antaŭaj instruistoj, kiam mi estis komencinta rezonadi pri la estado de Dio kaj la senmorteco de l' animo, mi riskis ankoraŭ unu paŝon antaŭen, kaj mi foje diris al onklo ĉe la tagmanĝo: »Estas hodiaŭ bela vetero, ĉu ni ne faru boatveturadon kun onklino posttag­meze?«

La unua sono de mia voĉo preskaŭ timigis min mem, kaj la tuta societo nevole turnis la kapojn al mi, sed post tio ankoraŭ pli surprizite al onklo, kiam li respondis: »Vi ja povas demandi onklinon, ĉu ŝi emas kunveturi.« Nun mi havis mandaton paroli: »Vi certe donos al ni la plezuron, onklino, ĉu ne?« - Kaj la surprizo de a ĉetabla rondo atin­gis sian plej altan gradon, kiam onklino parolis kaj respondis al mi: »Ĉar vi fariĝis tiel lerta studento, oni ja devas cedi,« - Mia kuraĝo nun estis senlima; mi estus preta ataki eĉ la grandsultanon mem, kaj kiam la aliaj kunuloj foriris, mi igis mian onklon regali nin per glaso da malnova, ne­falsita Dry-madejro, atentigante lin pri tio, ke tia deserto estas ege utila por la sanstato. Post tiu tempo madejro estis permanenta artikolo ĉe la tagmanĝo de mia onklo, kaj mi estis de la tuta personaro - de la oficejo ĝis la stalo - konside­rata ĉionpova en la domo.

Post la manĝo denove ekregis la kvieto de la antaŭtagmezo; la mekanismo de la domo daŭrigis sian monotonan iradon; malofte interrompo estis kaŭzata de la alveno de bienulo aŭ pastrofamilio el la kamparo, aŭ per tio, ke kapitano, hejmen­reveninta kun unu el la ŝipoj de mia onklo, faris honorviziton. Tiam ekestis festo! - Mi memoras, ke mia onklo foje ĉirkaŭvagis en zorgplena espero. Li estis elsendinta ŝipon en eksterordinare longan ekspedicion, kaj la lastaj sciigoj pri la ŝipo estis, ke ĝi estas observita en ŝtormo en la Biskaja golfo. Li iris tien kaj reen malantaŭ la butika tablo, kun la manoj surdorse kaj fajfante intermikse ĉiajn diversajn melodiojn; oni do sciis, ke neestas agrable intertrakti kun li.


»Klausen, ĉu la poŝto ankoraŭ ne alvenis?« li diris al sia ĉefhelpanto. »Ne, mastro«, respondis Klausen. Onklo grumblis: "Al infero koncerne la ŝipon, se nur mia brava Krøyer estus savita!" Post tio li daŭrigis sian iradon kaj fajfadon. - Subite ombris la butikon la apero de alta kaj forta viro en la pordo; onklo ekrigardis - en la sekvanta momento li senpripense transsaltis la butikan tablon kaj ĉirkaŭbrakis la veninton. »Krøyer!« li kriis preskaŭ en ĝojekstazo kaj kisis la kapitanon.

»Mia kara mastro kaj ĉefo!« diris la kapitano. - »Ĉu vi havas ankaŭ la ŝipon kun vi?« de­mandis mia onklo, kiam li denove regis siajn sen­tojn. -
»Jes, vere, ĝi kuŝas ekster la haveno pro kontraŭvento; mi albordiĝis en mia boato. Ĉio estas en bona ordo surŝipe! Ĝi estas ŝarĝita ĝis la randaĵo.«

Multege da demandoj kaj respondoj krucflugis, dum onklo tiris la kapitanon al la salono; sed la kapitano asertis, ke li devas reveni al la ŝipo. Kiam li estis forironta, onklo demandis: »Ĉu vi kredas, ke vi albordiĝos la sipon antaŭ la vespero? Mi oferos okshofton da vino kaj faros pelĉason al la anasoj kaj meleagroj en mia korto por la maristoj, se ili envenos ĉivespere.« -
»Provizore mi prome­sas al ili nur barelon; se ne sufiĉos, ni poste in­tertraktos pri la okshofto. Ĝis la!« -
»Memoru, ke vi mem estu mia gasto ĉivespere!« Onklo kriis post li en la straton.
Post momento mi vidis mian onklon pripense rigardi la alton kaj larĝon de la butika tablo, kiun li estis transsaltinta; tiam li rapi­dis en la kuirejon al sia edzino.

Je vespero la tuta per­sonara de la domo, ĉiuj, kiuj povis forlasi siajn okupojn, estis kolektitaj en la ĉarpentejo, kiu eten­diĝis al la bordo, al la malgranda boathaveno fa­rita tie. La geonkloj sta­ris kun la kapitano ĉe la mallarĝa, ligna ponto; la geservistoj sin retenis respektplene en la malantaŭo. En la malprok­sima du boatoj venis remataj, plenaj de maristoj kaj lumigataj de la malleviĝanta suno. Kiam la boato alproksimiĝis al la bordo, mia malpacienca onklo estendis sian manon kriante: »Bonvenon, miaj amikoj!« - Sed la ŝipanaro en la antaŭa boato restis atendante, ĝis kiam atingis ĝin la alia boato; tiam la remiloj estis levataj ver­tikale, la maristoj deprenis siajn brile nigrajn ĉa­pelojn, kaj trifoje ripetata hura-krio sonoregis super la kvieta golfo. Nun la personaro de mia onklo ne plu povis sin reteni, ĉu konvene al la respekto aŭ ne. Butikistoj, kortservistoj, veturigi­stoj kaj brutgardistoj sendis al la maristoj tri sa­me sonegantajn hura-ojn rekompence por montri, ke ankaŭ ili partoprenas la ĝojon. Mia maljuna, grumblema onklo estis tiom kortuŝita, ke li kom­plete forgesis fari la paroladon, pri kiu li - mi suspektis - estis farinta preparojn dum la tuta posttagmezo. Intertempe la maristoj, surbordiĝin­taj, formis vicon sub gvido de la subestro. »Nun hura-on por nia kapitano, kamaradoj!« kriis la subestro, »kaj post tio rekte al la vinbarelo!« Nova, fortega hurao sonis, ankoraŭ unu kaj ankoraŭfoje, post kio la procesio ekmoviĝis dum bruo kaj jubilo. Onklo iris tiel silenta kaj pala kiel je funebro; kelkfoje li faris movon de ĉagreno, kvazaŭ li hontus pro siaj sentoj; sed vane. Tuj kiam li denove rigardis la maristojn, lia vizaĝo konvulsiis, kaj kiam li denove envenis sian ĉambron, li sidigis sin sur seĝon kaj metis la frunton al la tablo.

Mi devis konfesi al mi mem, ke la trankvila komercista vivo do tamen havas sian poezion, kaj tiun vesperon mi pli ol unu fojon deziris, ke mi ne estus studento, sed komercisto. -

Nun la festo komenciĝis en la servista ĉambro. La maristoj kantis kaj drinkis kaj sentis sin kiel hejme kaj tute ne respektis la ĝisnunan rajton, kiun pretendis la servistoj al la servistinoj de l' domo, kaj la servistinoj ŝajne tute forgesis la servistojn. Mi kredis vidi, ke tiuj ĉi el­kore pentis la huraojn, per kiuj ili estis salutin­taj la alvenon de la ga­stoj. Fine, kiam la mari­stoj tute forgesis la re­spekton al ili, ili ĉagreni­taj iris en la liton. Sed la maristoj, kiuj antaŭe estis en Hispanujo, tute ne elmontris malkonten­ton pri tiu selanda maniero demonstri ĵaluzon.

Sed tiaj scenoj estis tiom maloftaj en la domo de onklo, ke ili estis nur esceptoj atestantaj la regulon pri ĝia monotoneco kaj enuigeco. La sola loko en la domo, kie estis ĉiu­tage iom da vivo, estis la ĉarpentejo.

Ĉar onklo estis la sola komerci­sto en la urbo, kiu vendis ĉarpentaĵojn, li havis la liveradon al ĉiuj brulakcidentoj, al ĉiuj novkon­struaĵoj, al ĉiuj lignaĵistoj kaj ĉarpentistoj en la dense loĝata ĉirkaŭaĵo. - En lia ĉarpentejo kun­venis bienuloj, pastroj, kamparanoj, ĉevaloj, bo­voj; tie oni faris negocojn same kiel en foiro; tie oni ŝtelis, kaj la ŝtelisto kaptita estis punbatata; tie okazis interbataloj, kaj tie oni drinkante re­paciĝis post la batalo.

La placo etendiĝis en longo de pli ol 100 ulnoj de la domoj ĝis la strando. Supre ĝi estis larĝa kaj ĉirkaŭita de magazenoj kaj staloj; pli malsupre ĝi etendiĝis malpli larĝa laŭlonge de la ĝardeno kaj ĉirkaŭata nur de palisaro.

Tie, kie komenciĝis la mallarĝa parto, kuŝis granda, dana buldogo katenita antaŭ grandega staplo da latoj. Multfoje en vintra tago mi estante infano soldatludis en tiu loko; tiam la hundejo estis mia vintra rifuĝejo; pli ol unu kamparano konsterniĝis vidante la knabeton kuŝantan ĉe la granda hundo.

Sed rekompence al ĝia amikeco mi ankaŭ fidela alportis al ĝi multfoje oston de kiu la viando ne estis tiom bone forigita, kiom postulis la dom­regularo de onklino; multfoje en varmega tago somera mi portis al ĝi puran akvon kaj lavis ĝin same bone, kiel lavis min la domservistino.

Sed je vespero, kiam la homamaso estis for, kiam la ombroj de la amasigitaj lignaĵoj longiĝis, kaj la okuloj de l' hundo ardis en la krepusko, kvazaŭ ĝi konscius, ke nun komenciĝas ĝia servo­tempo, - tiam fariĝis timige en la ĉarpentejo de onklo. La latostaploj aspektis kiel gotikaj turpin­toj, la kvarangulaj tabulamasoj kiel nigraj turoj; kaj la longaj vicoj da traboj kaj tabuloj similis al remparoj. Tie kaj tie elstaris la svelta pinto de sola lato, unuopa tabulo elstaris el la lignostaplo, sola fosto estis rulfalinta malsupren, kaj tio ĉio donis al la tuto la aspekton de ruino, kaduka ka­stelo, kie fantomoj faris sian fi-ludon. En la ser­vista ĉambro oni ankaŭ povis rakonti, ke oni ofte en la nokto aŭdis strangan bruon de tiu loko; tiam la hundo bojis kal ŝirtiris sian katenon; sed se oni alvenis, nenio estis observebla. Pri tio mi ekpensis, kiam venis la krepusko, kaj kiam mi do rigardis la hundojn, ĝi ŝajnis al mi tute alia hundo; estis kvazaŭ, ĝi atendus sian mistikan ga­staron.

Sed ĉi tio estis en mia infantempo; poste mi fa­riĝis pli prudenta. Tamen estas certe, ke la hundo neniam rekonis min aŭ iun alian el la domperso­naro en la nokto.

Unu nokton, la duran someron post kiam mi fa­riĝis studento, kaj nelonge post mia alveno, vekis min mia onklo, kiu staris antaŭ mia lito kun ĉas­tranĉilo en unu mano kaj granda pafilo en la alia. Li diris: »Stariĝu kaj sekvu min!« - Mi eksaltis en angoro kaj ne tuj povis konsciiĝi. »Kio estas, onklo?« mi demandis. - »Ellitiĝu, kaj vestiĝu! Dume mi povas rakonti, kio estas. Bone! Jen via pantalono! ... Dum proksimume unu monato mi rimarkis, ke la hundo en la ĉarpentejo bruegas ĝuste ĉiun kvaran nokton. La servistoj kredas, ke estas fantomirado; sed mi pli bone scias: oni for­ŝtelas de mia ĉarpentajo. Ĉinokte estas same de­nove, kaj estas klara lunbrilo; vin mi povas fidi; venu kun mi. Kunprenu pafilon por esti pli se­kura.«


Rapide mi vestis min kaj ekprenis la dutuban karabenon, kiu ĉiam pendis en tiu ĉambro, kaj sekvis onklon.

Alproksimiĝante al la ĉarpentejo ni povis aŭdi la bruegon de la hundo. Kiam ni venis al la por­dego, kiu apartigis la korton de la placo, mia onklo tremis tiel, ke li ne povis enigi la ŝlosilon en la truon; sed la hundo, kies akra senso sciigis ĝin pri la alproksimiĝanta helpo, ŝajnis kolekti novajn fortojn, kaj subite sonis, kvazaŭ ĝi en kom­pleta furiozo estas sin liberiginta kaj atakas iun. Tiam sonis pafo. La hundo eligis malfortan hurlon, kaj ĉio silentiĝis. Mi tiom koleriĝis je la penso, ke oni estis mortpafinta la hundon, ke mi sen­cele pafis tra la malnova pordego en la direkto, de kie venis la sono. Aŭdiĝis mallaŭta krio; sed kiam onklo fine estis malferminta la pordegon, kaj ni elpaŝis sur la lunlumigitan placon, nenio estis videbla. Ŝajnis al mi dum momento, ke ni tra la aperturo inter la lignostaploj vidas ombron gliti trans la apudan herbejon, sed en la sekvanta mo­mento ĝi estis for, kaj mi inklinis kredi, ke mi eraris.

Mia onklo ne montris grandan emon antaŭeniri por traserĉi la lignostaplojn, kaj mi ankaŭ ne; ĉar kvankam mi havis ankoraŭ unu ŝarĝaĵon en la pafilo, tamen estas - eĉ en pli favoraj kondi­ĉoj, ne tre agrable veni en interbatalon kaj mort­pafi homon pro peco da lignaĵo. Tial ni reiris, kaj la aventuro estis finita.

La postan matenon la vundo de la hundo estis esplorata, kaj montriĝis, ke pafilkuglo estis tuŝin­ta la kapon kaj estis forpreninta iomete de la kapthaŭto; sed cetere la besto estis nur paralizita de la ŝoko, kaj la bestkuracisto ĝojige al ni donis esperon pri ĝia resanigo. Ĝi estis portata en la ĉambron de la servistaro kaj kuŝigata sur malno­van kusenegon, kaj oni diktis al la servistaro la plej striktan silenton dum la manĝado, por ke oni ne ĝenu la dormon de la paciento.

Kiam mi pli poste en la tago staris antaŭ la hundo, kiu kuŝis kun duonfermitaj okuloj, kva­zaŭ en letargio, iu preteriris, kaj mi rimarkis, ke la okuloj de la hundo subite plene malfermiĝas kaj eklumas en furiozo, kaj ke ĝi faras senfruk­tan klopodon stariĝi. Mi rapide turnis min por vi­di, kiu estas. Estis neniu alia ol unu el la butik­servistoj de mia onklo; li preteriris sen rigardi al la hundo; sed ĝuste tiu ŝajna indiferenteco kune kun la simptomoj ĉe la besto vekis en mi suspek­ton, kaj mi decidis observi la serviston tute se­krete.

Li estis altstatura, belkreska bubo kun brava kaj bela vizaĝo. Li tre ofte direktis unu el la vel­boatoj de onklo en ŝtormo same trankvile, kiel li pesis funton da kafo; mi estis vidinta lin pafi mevon dum ĝia flugo kun sama manfirmeco kun kiu li en la magazeno dehakis pecon de stangfero. Je la burĝaj baloj li estis, se ne perfekte eleganta kaj ĝentila kavaliro, tamen vigla kaj bonmaniera dan­canto. Kvankam onklo entute ne ŝatis la »kopen­hagajn bubojn«, per kiu esprimo li celis tiujn servistojn, kiuj havas intereson pri aliaj aferoj ol la ven­dotablo, la kontoro kaj la ĉarpen­tejo, mi tamen ofte aŭdis lin nomi tiun ĉi serviston la plej lerta kaj fidinda inter ĉiuj, kiujn li iam havis, kaj mi mem, malgraŭ mia ĵus aperinta suspekto, nur malfacile povis kredi, ke li havas rila­ton al homoj, kiuj for­ŝtelas lignaĵon de la ĉarpentejo de mia onklo. - La geamantoj intertempe estis min preterpasintaj tre proksi­me kaj estis malaperin­taj en unu el la laŭboj de la ĝardeno. Dum kelka tempo mi fiksrigardis la lunon kaj tiam ekdormis sur mia malmola kaj soleca kuŝejo. - La sekvantan tagon ege turmentis min la sekreto, kiun mi portis. Plur­foje mi ridetis kiom eble plej ruze al Hansen, tu­ŝis kaj diris: »Hm! Hm!« sed ŝajne li tute ne rimarkis tion kaj konservis neskueblan seriozon.

Impresis min strange, ke mia konfidemo estis malakceptata. La sekreto, kiu ĵus ŝajnis al mi tiom rideta kaj gajiga, subite fariĝis grava kaj mal­hela; mia moraleco subite indigniĝis pro la rilato inter la gejunuloj, kaj mi diris al mi mem, ke estas mia devo rakonti, kion mi scias. Sed ĉiufoje, kiam mi estis pruvinta al mi mem, ke silento estus kulpo, ne nur al la bonmoraleco, sed ankaŭ al la juna paro mem, kiu rapidas en la pereon, mi ek­havis senton, ke mia pruvo tamen ne taŭgas, kaj ke mi estus perfidulo, se mi parolus.

La sekreto iom post iom turmentis min, mi su­feris konservante ĝin; tiel same la razisto de l' reĝo Midas devas esti fartinta, observinta, ke lia mastro havas azenorelojn. Mi kredas, ke mi estus malsaniĝinta, se ne la sorto estus min kompatinta.

Du-tri tagojn poste mi iun matenon marŝis tien kaj reen en la ĉarpentejo antaŭ la nefiksita tabulo. Ĝi estis mia sola konfidenca amiko, mi eksen­tis iuspecan amon al tiu tabulo kaj pasigis gran­dan parton de la tago en la proksimeco de ĝi.

Subite mi vidis mian onklon venanta de la strando. Li portis enmane lignan ŝuon kaj iris eksterordinare rapide; mi tuj vidis, ke okazis io grava.

»Nun mi havas la ŝteliston!« li kriis, kiam li ek­vidis min. -
»Kiun ŝteliston, onklo?« -

"Unu el tiuj kiuj forŝtelas mian lignaĵon - jen mi ha­vas la ateston!« Diran­te tion li levis la ligno­ŝuan alten kaj skuis ĝin minace triumfante.

"Mi faros mallongan procedon!« Onklo daŭri­ĝis; "ĉiuj miaj geser­vistoj tuj devas esti ju­ĝe ekzamenataj, kaj Ole Jensen tuj devas esti arestata!

"Sed, onklo, kion vi do malkovris?" -

"Mi eksciis, kiu estis tie ĉi sur la placo pasintan ekton! Artifike kaj atentema mi iris, fikse rigardante la vizaĝojn de ĉiuj miaj geservi­stoj; sed nenion mi po­vis eltrovi. Sed dum mi lastnokte kuŝis pripensante, mi subite ekhavis la penson, ke la ŝteli­stoj certe estis sin retirintaj tra la malvasta loko, kiu je mafluo estas trapasebla inter la latbarilo kaj la strando, kaj ke oni eble povas trovi piedsignojn en la herbejo; Mi ne povis dormi pro malpacieneo al la taĝigo. Nun mi jam estis tie - kaj vere! Estis piedsignoj, kaj kelkajn paŝojn trans la barilo mi trovis tiun ĉi lignoŝuon, kiu konformas al la piedsignoj en la herbejo, kaj sur la supro estas gravunte O. Js. Estas la brutgardisto Ole Jensen. Li havas la li­terojn O. Js. kudritaj sur siaj longaj ŝtrumpoj. Li tuj devas al la urba juĝisto!«

Nun mi ne plu havis kaŭzon silenti; senkulpulo estis suspektata, oni ne devos lin ekzameni kaj are­sti, por ke la kulpuloj restu liberaj!

Mi diris: "Onklo, se vi volas garantii, ke vi ne koleriĝos, mi rakontos al vi ĉion.« -

"Ĉu vi?« Onklo eksplodis kun malbone kaŝita ĉagreno pro tio, ke mi eble estas malkovrinta pli multe ol li.

»Jes, onklo! Sed donu al mi vian manon, promese, ke vi ne volas esti tro severa; vi ekaŭdos strangan historion.«

Tute konforme al la aludo, kiun estis doninta onklo, mi dum tri tagoj nenion eksterordinaran rimarkis, sed la kvaran tagon mi ekatentis pri stranga maltrankvileco, kiu ŝajne regis la serviston. Li manĝis nur malmulte aŭ nenion je la tagmanĝo, respondis konfuzite al ĉiuj demandoj kaj eĉ ne povis prizorgi la aĉetantojn en la butiko. Pli poste en la posttagmezo li transiris en la servistan ĉambron, kaj ĉar mi konsideris min mem devigata spioni lin, mi ŝtelaŭskultis kaj aŭdis, ke li ŝargas pistolon aŭ fusilon kaj metas la armilon sub la liton.

Nun mi supozis, ke estas mia vico agi. Mi sekrete havigis al mi la ŝlosilon por unu el la magazenoj, kiu kuŝis apud la ĉarpentejo. Tien mi portis - sub la preteksto, ke mi volas pafi mevojn - la dutuban pafilon kaj plie iom da pano kaj botelon da vino, kiuj estu mia vespermanĝaĵo; fine mi ce la foriro prenis du pistolojn, kiujn havis onklo en sia litĉambro super sia monskatolo. Kiam ekkrepuskis, mi restis en la ĝardeno, ĝis kiam la pordego, kiu kondukis de la korto al la ĉarpentejo, estis slosita, kaj tiam mi eniris la magazenon kaj kaŝis min tie.

La vespero estis kvieta. Tra la pordo iomete malfermita mi povis aŭdi la zumadon de la skaraboj kaj la obtuzan ruligadon de la ondoj kontraŭ la strandon.

Je noktmezo la luno leviĝis kaj lumiĝis la ĉarpentejon; sur kelkajn partojn de ĝi la lignostaploj ĵetis siajn strangajn, timigajn ombrojn.

Venis jam la unua horo, kaj mi ekdormemis; subite mi aŭdis malfortan bruon, kiu igis min atentema. En la konstruaĵo, kiu apartigis la korton de la ĉarpentejo, kaj kiu servis por stoko de salo kaj gudro, luko malfermiĝis, kaj el ĝi desaltis - la servisto de mia onklo.

Supozeble li estis enveninta tra unu el la lukoj, kiuj flankis al la korto, kaj pere de gudrobarelo leviĝinta sufice alten por elrampi sur la alia flanko. Singarde li amasigis iom da lignaĵo sub la luko por esti certa pri rapida reiro.- Tiam li iris, kvazaŭ instinkte sekvante la ombron, al tiu parto de la ĉarpentejo, kiu flankis al la herbejo de la najbaro kaj restis tie staranta dum tempospaco.

Dume mi turnis mian pafilon kontraŭ lin por, vokante lin, aspekti minaca, kaj pretigis miajn du pistolojn, englutis ankaŭ, sincere dirite, plengorĝon el la vinbotelo por stimuli mian kuraĝon.

Iom poste mi aŭdis mallaŭtan flustron, post kio mi vidis, ke tavolo en la barilo estis forigata, kaj tra la aperturo envenis juna knabino sur la placon.

En tiu momento mi ekhavis senton de honto. Jen mi sidis kun dutuba pafilo, unu tubo ŝargita per kuglo, la alia per plumberoj, du per kugloj ŝargitaj pistoloj kaj botelo da vino, kiun mi estis preskaŭ malpleniginta por konservi la kuraĝon. Kaj la terura malamiko, kontraŭ kiu mi estis armita »ĝis la dentoj«, estis neniu alia ol la blinda dio Amoro.

Nun mi tre bone komprenis la maltrankvilecon de la kompatindulo. En aĝo de dek ok jaroj oni havas simpation por tiaj aferoj. Ankaŭ tion, ke estis bruo ĉiun kvaran nokton, mi komprenis; supozeble estis la tempo de rendevuo unu fojon por ĉiam interkonsentita, pro manko de korespondado.

La sola protesto kontraŭ la tuta afero, al kiu mi povis senti emon, estis ke mi ne estas en la kazo de la servisto; ĉar mi bone konis la junulinon; estis la filino de l' ĉapelisto Petersen, nia bela najbarino. Lastvintre mi estis dancinta kun ŝi je la burĝaj baloj, kaj tiam ŝin kaŝis en la malhelblua okulo juneca senzorgo kune kun kvazaŭ diboĉa ĝojo pro la turniĝo de la dancado, kiu igis mian koron bati pli rapide.

La scivolemo de onklo estis vekita, kaj li donis al mi sian vorton. Mi rakontis al li la okazintaĵon de tiu nokto. -

»Diable!« diris onklo kaj forĵetis la lignoŝuon; »kia ruzulo! . . . ĉu vi do sekvis ilin en la ĝardenon?« -

»Ne, onklo!« mi respondis mallevante la okulojn. -

Li komencis iri tien kaj reen kun la manoj surdorse, kaj mi supozis, ke li pripensas, kion li faru en la afero; sed subite li haltis antaŭ mi dirante: »Ludoviko, certe estas fataziaĵo de vi mem. Tiaj aferoj ne povas okazi en mia domo.«

»Vi ja mem povos vidi per propraj okuloj, onklo!« -
»Infere! ĉu estas eble?« li kriis kaj frotis siajn manojn. -
»Jes, venontfoje, kiam ili rendevuos, vi nur bezonos iri en la magazenon.«
»Sed kiam ili rendevuos, vi ruzulo? He!« -
»Estas ĉiu kvara nokto, kaj cetere mi certe povos kontroli laŭ la konduto de Hansen!« -
»Hm, jes, faru do; sed estu nur singarda, kaj ne babilu! - Ĉar mi volas scii la faktojn!« Li aldonis en severa tono, »kaj jen: ĉiujn malagrablaĵojn al Hansen!« -

Sed tute vane mia digna onklo ludis komedion antaŭ mi; mi bone sentis, ke li fakte havas grandan plezuron el la afero.

La du sekvantajn tagojn li vane klopodis eviti la staton de konfidenco, kiu estiĝis inter ni, kaj kiu laŭ lia koncepto ne decas al onklo. Kiam li parolis al mi, la tono komence estis malmola kaj malafabla, sed iom post iom ĝi mildiĝis kaj moliĝis, ĉar la interparolo nepre turnis sin al nia sekreto kaj finiĝis per tio, ke onklo deziris pli detalan priskribon de la nokta sceno. Tiam li subite rekonsciiĝis kaj diris severe: »Mi parolas al vi pri tio nur por ordoni, ke vi ne klaĉu! Pripensu, ke temas pri la reputacio de juna knabino; en tiaj aferoj ŝerco ne konvenas!«

La kvara nokto fine alvenis, kaj onklo kaj mi iris en la magazenon. Kaj kiam ni sidis tie en malhelo, onklo sur amaso da kanabo kaj mi sur kafosako, tiam la lasta brileto de la onkla digno malaperis, kaj li diris vortojn kiel la jenajn: »Eligu vian kapon, kaj esploru, ĉu la knabineto ne venas ... ĉu ŝi estas tie? . . . malfermu la lukon pli bone, kaj lasu min ... !

« ... »Ho, vidu, kiel li ĉirkaŭbrakas ŝin! Diable, ke mi estas tia maljunulo! -

»Ĉu ni sekvu ilin, onklo?« mi demandas, kiam la geamantoj estis malaperintaj en la ĝardeno.

»Ne, tiu diablo ja havas ŝargitajn pistolojn - vere estas malbenita kutimo ĉi tie en la domo, tiu pafado! Mi volas forpreni de la servistoj ĉiujn pafilojn, alie ili fine iros en la butiko kun ŝargitaj pistoloj je la zono. Nun ni iru!«

Kiam mi staris ekstere en la hela lunbrilo, onklo supozeble denove rekonsciiĝis pri sia digno kaj pentis, ke li en la malhelo ĝin forgesis; li diris: »Nun sufiĉas tiuj petolaĵoj! - Morgaŭ mi senŝerce parolos kun Hansen. Tian senmoralecon mi ne volas toleri en mia domo. Nun ni enlitiĝu!«

Mi enlitiĝis kaj dormis trankvile; ĉar mi tre bone sciis, ke la afero de la du geamantoj, malgraŭ la vortoj de onklo, ne povas esti en pli bonaj manoj.

Post kelkhora dormo mi subite estis vekata de nia maljuna domservistino, kiu tirskuis mian brakon kaj kriis mian nomon.

»Kio estas?« mi kriis.
»Vi tuj devas iri al via onklo!«
»Al onklo! Ĉu li jam ellitiĝis?«
»Ĉu vi diras: jam! - Do vi eble ne scias, kio okazis al Hansen?« -
»Ĉu al Hansen?«
»Jes, al Hansen!« diris la domservistino kaj momenton ĝuis mian strecitan mienon.
»Via onklo je la 5-a horo venis en la servistan ĉambron por voki Hansen, kiu diris: »Iru inferen!« kaj turnis sin sur alian flankon kaj eĉ ne havis kovrilon sur si! Sed Hansen certe estis ebria, aŭ eble li ne findormis.«
»Supozeble. Sed kion diris onklo?«
»Jes, kion li diris? Li silentis kiel muro kaj forlasis la ĉambron; sed ni ja povas scii, ke tio ne estas la fino. - Mi sentas tiom da kompato al la mizera Hansen«, ŝi daŭriĝis viŝante la okulojn per la antaŭtuko, »li ja tamen ĉiam estis honesta kaj bonanima homo, kaj nun li venis en tian malfeliĉon!«
»Ho, certe ĉio reboniĝos!« -
»Ĉu prave? - Diri: Iru inferen! al nia mastro kaj turni al li - mi preskaŭ diris malbelan vorton! Sed nun rapide ellitiĝu, kaj faru pledon por Hansen ĉe viaj geonkloj ... ho, faru propeton la via onklino, faru, Ludoviĉjo!«
»Jes, fraŭlino Grethe, mi certe faros, sed nun permesu al mi vestigi min.« -

Kiam mi trairis la butikon, la servistoj iris tie kun mallevitaj okuloj; ŝajnis kvazaŭ minacus fulmotondro, kaj ke ili timus senintence vidi la fulmon.

En la kontoro onklo sidis en la malnova ledotegita apogseĝo kun vizaĝo tiel majesta, kvazaŭ li estus Pluto kaj devus verdikti en la submondo. La libro-tenisto sidis apud la fenestro pintigante pluumojn; lia vizaĝo estis same flegma kiel kutime; sed kiam li estis fortranĉonta la spliton, mi vidis, ke lia mano tremas.

Post longa paŭzo mia onklo diris: »Vi devas esti atestanto ĉi tie kune kun Thanning. Eliru kaj al­venigu Hansen.« Kaj dum li parolis, li turnis sian vizaĝon al la fenestro, por ke li ne, rigardante min, perdu ion de sia majesto. - Mi iris en la korton por serĉi Hansen. Li estis en la ĉarpentejo, kaj kiam mi ekvidis lin, li estis okupata punante unu el la butikaj lernantoj; post tio li dehakis stangferon por kamparano, kaj li tiom forte batis, ke la fero rompiĝis je la unua bato,

Mi alproksimiĝis kaj diris: »Hansen, mi havas ordonon al vi iri al onklo!«

La pala vizaĝo de Hansen eĉ pli paliĝis, sed sen vorto li deprenis sian antaŭtukon kaj sekvis min. Post kelkaj paŝoj li demandis:
»Ĉu nia mastro estas tre kolera?« -
»Ne, mi ne povis tion rimar­ki.« -
»Jes, mi bone konas nian mastron - se li nur ne punbatos min!« -
»Tion li ne faros, Han­sen, estu nur trankvila!«

Ni venis en la kontoron. Hansen diris respekte: »Bonan matenon!« sed onklo ne respondis, nur rigardis al la fenestro. Sen turni sin li diris al la libro-tenisto: »Thanning! diru al tiu ulo, kion mi ordonis al vi.«

La libro-tenisto kelkfoje kraĉtusis, antaŭ ol li eligis la jenajn vortojn:
»Hansen. Mi tre bedaŭras . . . Sed vi estas ofendinta nian mastron . . . Mi havas ordonon diri al vi, ke vi tuj devas forlasi la domon ... Jen via salajro!« Je la lastaj vortoj li forŝovis malgrandan monamason al Hansen, elprenis sian naztukon kaj blovpurigis sian nazon.

»Mastro!« diris Hansen kun tremanta vizaĝo, »ne forpelu min en malĝusta tempo. Mi ne reko­nis vin, mastro, alie mi prefere estus formordinta la langon de mi mem, ol diri, kion mi diris.«
­»Tio ne ŝanĝas la aferon«, onklo diris krude, »nun mi ne povas uzi vin en mia servo.« -
»Lasu min resti almenaŭ la tri monatojn ĝis la posten­ŝanĝa tago«, diris Hansen petegante, »Mastro ja kutime estas bonkora estro.« -
»Ne, la afero re­stos tiel, kiel vi jam aŭdis!« onklo diris, netur­nante la rigardon de la fenestro. -

»Do lasu min resti almenaŭ kvar tagojn!« Han­sen petis preskaŭ plorante; »Mastro ne scias, kiom vi malfeliĉigos min.«
Onklo respondis: »Pri tio mi unue volas demandi. Dependas de ĉapelisto Pe­tersen.« -
»De capelisto Petersen?« kriis Hansen kun vizaĝo, en kiu surprizo kaj konscienca angoro staris skibitaj.

»Jes, de ĉapelisto Petersen«, diris onklo; »Lu­doviko, diru al iu el la butikaj lernantoj, ke li iru saluti de mi al ĉapelisto Petersen kaj peti, ke li estu afabla viziti min tuj kune kun sia filino. Diru plie al via onklino, ke ŝi bonvole alportigu mian fristikon ĉi tien.«

Daŭris iom longe antaŭ ol venis ĉapelisto Pe­tersen kun sia filino; onklo senrapide manĝis sian buterpanon; la libro-tenisto pintigis plumojn kaj de tempo al tempo rigardis onklon kvazaŭ por legi en lia vizaĝo la solvon de tiu enigmo; Hansen sta­ris senmova kun palaj vangoj kaj bluaj lipoj. Se li meritis punon, li ricevis ĝin abunde.

Fine venis ĉalpelisto Petersen kun sia filino, kiu estis en preskaŭ sama stato kiel Hansen. Kaj kiam ŝi nun krome vidis Hansen staranta tie, ŝi ŝanceliĝis kaj svenfalis sur seĝon.

»Bonan matenon, najbaro!« diris onklo; »bon­volu eksidi. - Pardonu, ke mi ĝenis vin, sed te­mas pri afero, kiu koncernas al vi. Ĝi ankaŭ kon­cernas vin, eta fraŭlino, vi eble scias, pri kio te­mas?«'-

Lotte ne estis kapabla respondi. Mi sentis la san­gon leviĝi al mia kapo; ĉar mi komencis timi, ke onklo nun intencas diri ĉion.

Onklo daŭrigis: »Tute simple, najbaro, tie sta­ras mia servisto Hansen; li hodiaŭ estas eksigota; ĉu vi volas doni al li vian filinon kiel edzinon?«

Ĉapelisto Petersen estis holstejnano kaj tre ek­kolerema; li salte ekstaris kriante: »Edzinigi mian filinon al tia vagisto! Ĉu mi havas monon por sta­rigi lian butikon? Malsataj ĉevaloj mordas sin re­ciproke. Venu Lottchen, lass uns gehen! (ni iru!)«

»Atendu iomete, najbaro; jen ankaŭ mia opinio. Sed se mi havigos al li negocan firmon en Bisse­rup kaj faros lin inspektisto en miaj magazenoj ­ĉu ne la afero tiel estas aranĝebla?«


»Das ist was anders,« (jen alia afero) diris ĉa­pelisto Petersen, kaj lia vizago ŝanĝiĝis, same kiel se venas subite lumo en malhelan ĉambron.

Lotte salte ekstaris kaj genufalis antaŭ onklo kisante lian manon. Hansen momenton staris kiel muta, jen li alsaltis, kaptis la alian manon de onkl10 kaj kisis gin.

Onklo denove riardis al la fenestro, kvazaŭ ser­ĉante sian majestan dignon, sed ne povante re­trovi ĝin; la libro-tenisto denove estis plene oku­pata pri la naztuko.

»Jes, nun sufiĉas, infanoj!« fine diris onklo. »Nun ni eniru al mia edzino por trinki glason kon­firme al la gefianĉiĝo. Venontan dimanĉon la geed­ziĝo povos esti anoncata en la preĝejo.«

»Hatt's denn so'ne Eile?« (Ĉu do tiom urĝas?) demandis ĉapelisto Petersen.

»Jes«, diris onklo kaj pinĉis Lotte je la vango, »bonan agon oni ne prokrastu.«

Post la tosto por la gefianĉoj onklo diris: »Han­sen, nun vi estas eksigita el mia servo. Mi havas ankoraŭ unu aferon, kiun vi devas prizorgi.«

­»Volonte, mastro!« diris Hansen kaj tuj ekstaris.

»Sekvu«, diris onklo, »kaj kunvenigu vian fian­ĉinon.«

Mi supozis, ke mi rajtas akompani lin, kaj sekvis.

Onklo kondukis ilin al la ĉarpentejo; kiam li venis al la forŝirita tabulo, li haltis dirante: »Jen, fiksu tiun tabulon per kelkaj kvarcolaj najloj.«

Lotte arde ruĝiĝis; Hansen balbutis: »Mastro, de kie vi eksciis tion?«

»De tiu!« diris onklo montrante al mi; »jen la perfidulo, kiu spionis vin.«

La junulino iomete pripensis, tiam ŝi rapidis al mi, ĉirkaŭkolis kaj kisis min.

Ankoraŭfoje onklo forgesis sian dignon, kaj li diris al mi:
»Ho, vi ruzulo! Mi estas posedanto kaj vi enkasigas la luprezon de mia ĉarpentejo!!

 

El: Monda Revuo n-ro 1 + 2 + 3, dana revuo el 1946.
Redaktoro kaj eldonanto C. Pedersen, Randers, Danio.
(Oni nur eldonis 5 numerojn).


M. A. Goldschmidt
1819 - 1887

estis judo; redaktoro, politika pioniro en la tempo de l' po­pola liberigo, eminenta prozisto, kiu verkis novelojn kaj ro­manojn, i. a. pri la vivo de la judaj familioj en Danujo. Liaj priskriboj de la infana tempo estas tre ĉarmaj, sed kiel ĵurnalisto li estis akra satiristo. Ankaŭ pitoreskajn vojaĝpri­skribojn li verkis.

La dana nomo de ĉi tiu novelo:
Tømmerpladsen - kaj el la jaro 1846.



H. E. Jensen
tradukanto - † 1974

de tiu novelo. Li brile kaj verkis kaj tradukis multajn novelojn, poeziojn kaj kantojn. Certe vi ofte rimarkas lian nomon en ĉi tiujn paĝojn.