Chr. Winther.
Poemoj.

 
Naturon vi aliru.
(dane: Du, som har Sorg i Sinde.)
Tradukis: H.P.Frodelund.

Naturon vi aliru,
se trafis vin turment',
kaj sanon vi akiru
de milda, freŝa vent'.
Vi iru tra kamparo,
tra valo, super mont'.
Solenon de l' arbaro.
Aŭskultu ĉe la font'.

Se veoj koron ŝiris,
kaj ĝojo estis for,
por ĉarma ĉaso iris
mi tuj en tiu hor'.
Sed mi la bestojn lasis
trankvile, ĉar' mi nur
kun freŝaj vangoj ĉasis
liberon de l' natur'.

En ĉambro, sub tegmento,
neniam restis mi,
vivado en silento
malviglon kreas ĝi.
Prefere mi aranĝas
manĝaĵon ĉe dornej',
kaj urso kune manĝas
en bela erikej'.

Birdeto en la kaĝo
ja plaĉas ne al mi,
orname kaj sen saĝo
sur vergo sidas ĝi.
Nur' je la tre sovaĝa
la ĉaso logas nin,
eĉ se ĝi estas saĝa
ni tamen kaptas ĝin.

La vintro
(dane: Vinterlandskab)
Tradukis: H.E.Jensen.

Kuŝas nego sur la kampo,
staras nigra la arbar',
estingiĝas kvazaŭ lampo
sun' en la ĉiela mar'.

Ĉie regas la silento,
steloj vibras en l'aer',
dormas mirto kaj lavendo
senodoraj sur la ter'.

Kaj la floroj de l'ĝardeno
lacaj dormas sen danĝer',
sub la mola neĝkuseno
ili spiras kun esper'.

Staras kun klinita kapo
poplo sur la vintra tomb',
certe ĝi sub vintra drapo
sonĝas pri somera pomp'.


La dana verko enhavas 19 versojn. Vi povas vidi la tuton en la ĉi-malsupre nomita Biografio.


Balancil-kanto
Tradukis: H.E.Jensen.

Danci ni povas
nun en somera hor',
florojn ni trovas,
spiras en bonodor'.
Tre bonhumoraj
kaj belkoloraj
rozo, dianto, violo, lili'
kapjesas al ni!

En balancilo
inter la arboj du
ni kun jubilo
ŝvebas en dolĉa ĝu'.
Siblas la vento
- freŝa bonsento! -
flugas abeloj kun basmelodi'
en ĝoj' kiel ni!

Kantas kukolo,
trilas alaŭda hor',
kaj en petolo
ŝvebas hirundoj for.
Ĉarma somero,
temp' de l'espero,
venis apenaŭ vi al nia kor' -
jam flugas vi for!

Adiaŭ al la cikonio.
(dane: Til storken)
Tradukis: H.E.Jensen.

Al eksterlando iras vi,
ho, cikoni'
kun viaj ruĝaj kruroj!
Vin tedas nia verda ter',
ho kurier'!
vin vokas aventuroj.

Vi saĝa bird', ho gis revid'!
Mi en konfid'
vojaĝon vian benas.
Kontraŭ detruo kaj molest'
al via nest'
la gardon mi transprenas.

En alta flugo vidas vi
sen emoci'
la mondon riĝe floran
kun montoj, valoj kaj river'
sur vasta ter'
tapiŝon belkoloran.

La pens' vin sekvas en fervor',
sed ne la kor',
ĝi restas en trankvilo.
Nur en la hejmo tie ĉi
bonfartas mi
en loko de l'lulilo.

Sur la insul' kun verda fag'
kaj blua lag'
kaj freŝa, bela bordo
la vivo plaĉas; tie ĉi
naskiĝis mi
kaj venos mia morto.

Vi nun foriras en aŭtun',
sed kun la sun'
kaj varmo vi revenu!
Sur nia dom' en idili'
konstruos vi;
kun paco vi nin benu!

 

Flugu, ho bird'
(dane: Flyv, fugl, flyv).
Tradukis: Kr. Langgaard.

Flugu, ho bird', trans la ondojn de l' lago!
Nigra la nokt' venos nun.
Jen post l' arbar' malleviĝas la tago
kaj ŝtelforiras la sun'.
Nun vi rapidu al via ino pluma
kaj flavbekuloj apud ŝi;
sed kiam tago krepuskos, la luma,
diru pri ili al mi!

Flugu, ho bird', trans la ondojn brilantajn!
Via flugil' portu vin!
Se vi renkontos du homojn amantajn,
ho - vi esploru ŝin kaj lin!
Kiel poeto ja koni mi devus
ĉion pri la feliĉ' de l' am',
ĉiun doloron - la voĉon mi levus
en ovacia deklam'.

Flugo, ho bird', trans la siblon de l' lago!
Amo vin vokas al ŝi.
Sidu nun inter susuro de l' fago,
kantu pri ŝi kaj pri vi!
Se ankaŭ mi en l' aer' min povus levi,
scius mi, kien iros mi.
Mi en arbar' povas nur plendi, revi
- nura amfrukto por mi.

Flugu, ho bird', trans la bluan akvaron!
Flugu al ŝi - flugu for!
Ie vi trovos solecan arbaron,
kien sopiras mia kor',
Ora hararo flirtetas en venteto,
rekta, gracila estas ŝi,
nigraj okuloj kaj roza vangeto,
ho - tuj ŝin konas ja vi.

Flugu, ho bird', trans la lagan bruadon!
Aŭdu! La nokta ĝemad'!
Flustras la arboj timeman sibladon -
estas vespersalutad'.
Ĉu vi aŭskultis? Eĉ inter la birdaro
- granda, profunda amdolor'!
Diru nun en la malluma arbaro
bonnokton al mi kor'!

Flugu, bird'
(dane: Flyv, fugl, flyv ... ).
Tradukis: H.P.Frodelund.

Flugu, bird', super ondoj de la lago!
Nokta malhel' venas nun,
baldaŭ forpasas trankvile la tago,
jam malleviĝis la sun'.
Hejmen al l' idoj malgrandaj vi iru,
al via plumriĉa in';
Sed ĉion, kion vi vidis, vi diru,
kiam revidos vi min.

Flugu, bird', trans la lago nun vi kuras.
Sonas la nokta sopir'.
Flustras la arboj kaj time susuras
en Bonan Nokton - dezir'.
Ĉu ne eĉ inter la birdoj doloro
estis aŭdata de vi?
Diru Bonnokton por mi al la koro,
ĉion rakontu al mi.


La dana teksto enhavas 5 versojn.
Kr. Langgaard tradukis ĉion, - H.P.Frodelund elektis 2.
Christian Winther - (1796-1876).
Inter la danaj poetoj la plej ravita amanto de la dana naturbeleco, speciale la selanda, kaj la plej pasia laŭdanto de amo kaj erotiko. Li estis granda lirikisto, sed cetere verkis bonajn rakontojn en prozo. Multaj el liaj poemoj vivas en la koro de la popolo. En lernejaj legolibroj troviĝas multaj el liaj poem-rakontoj kaj fabloj kaj kelkaj el liaj "Ksilografaĵoj"; krome en kantaroj multaj kantoj. Lia ĉefverko estas "La fuĝo de la cervo", granda poem-ciklo kun motivo el la mezepoko.
Pri Christian Winther kaj la tekstoj:

Biografio, dane, rete - klaku ĉi-tie:
"Chr. Winther".

La dana teksto al "Naturon vi aliru" rete - klaku ĉi-tie:
"Du som har sorg i sinde

kaj al "Adiaŭ al la cikonio":klaku:
"Til storken"

al "La vintro": klaku:
"Vinterlandskab"

nun al "Henrik kaj Else": klaku:
"Henrik og Else"

...kaj fine "Flugu, ho bird'": klaku:
"Flyv, fugl, flyv!"

Pri la tradukoj:
Naturon vi aliru: H.P.Frodelund: DLEA Kantaro 1935, n-ro 28.
Balancil-kanto: H.E.Jensen: Dana Antologio,
CDEL 1961.
La vintro: H. E. Jensen: Dana Antologio, CDEL 1961.
Adiaŭ cikonio: H.E.Jensen: Dana Antologio,
CDEL 1961.
Flugu, ho bird': Kr. Langgaard: Jen la kanto...
DEF 1970, n.ro 7.
Flugu, bird': H.P.Frodelund:DLEA Kantaro,1947,
n-ro 65

Teksto de la Biografio kaj la desegnaĵo estas el Dana Antologio, kaj skribita de H.E.Jensen.