Kai Hoffmann:
Den danske sang er en ung blond pige...

 

La dana kanto
Tradukis: Kr. Langgaard.

La dana kant', juna blondulino,
kantetas en nia bela land' -
de nia marblua hejm' idino ...
Aŭskultas fagoj ĉe verda strand'.
La dana kant'! Kiel sonoriloj
kaj glavoj, ŝildoj sonoras ĝi.
Alfluas mitoj per tonflugiloj
de antaŭtempo ja kontraŭ ni.

Jutlando - forto! Selando - ĉarmo!
Malmola son'! Mola melodi'!
En niaj kantoj - la ĝoj', la larmo.
Nur tiel iĝas la harmoni'.
La temp' ŝanĝiĝas, la mor' mildiĝas;
sed ŝtalon tamen postulas ni.
En niaj kantoj la ŝtal' troviĝas;
fortiĝas nia anim' per ĝi.

Do kantu el via kor', Danlando!
La najtingaloj instruu vin!
La kanto sonu de strand' al strando!
Alaŭdoj, vi akompanu ĝin!
La vent' susuras trans la herbejoj.
La maro bruas ĉe nia strand',
El urbaj stratoj, el erikejoj
sin levu gaje la dana kant'.

La dana kanto
Tradukis: Chr. Graversen.

La dana kant' estas junulino
kantanta milde en nia land'.
lnfan' ŝi estas de sonkombino
el fagoflustro kaj ondokant'.
La dana kant' tiel plensonoras
el glavo, ŝildo kaj sonoril',
ke al okul' kvazaŭ reekfloras
praulaj faroj en mitobril'.

Selanda ĉarm' kun jutlandpotenco
- mildeco kun malmolec' en lig' -
la kanton garnu, ke ĝia senco
akordu vere kun nia psik'.
Pasantaj tempoj mildigas morojn,
sed tamen ŝtalo por lukt' kaj art'
necesaj restas, kaj niajn volojn
ŝtaligas pleje pratempa bard'.

Do kantu, danoj, la kor' jubilu
en propra lingvo: kantada son',
alaŭdoj kaj najtingaloj trilu
gvidante vin per fakula kon'.
Sovaĝe kantas senbrida vento,
ĉestrande tondras giganta ĥor',
kaj gaje sonu el kampa tendo
kaj urba domo la kantsonor'.

Den danske sang er en ung blond pige
Kai Hoffmann.

Den danske sang er en ung blond pige
hun går og nynner i Danmarks hus,
hun er et barn af det havblå rige
hvor bøge lytter til bølgers brus.
Den danske sang når den dybest klinger,
har klang af klokke, af sværd og skjold.
Imod os bruser på brede vinger
en sagatone fra hedenold.

Al Sjællands ynde og Jyllands vælde,
de tvende klange af blidt og hårdt,
skal sangen rumme for ret at melde
om, hvad der inderst er os og vort.
Og tider skifter, og sæder mildnes,
men kunst og kamp kræver stadig stål,
det alterbål, hvor vor sjæl skal ildnes
det flammer hedest i Bjarkemål.

Så syng da, Danmark, lad hjertet tale,
thi hjertesproget er vers og sang,
og lære kan vi af nattergale,
af lærken over den grønne vang.
Og blæsten suser sin vilde vise,
og stranden drøner sit højtidskvad,
fra hedens lyng som fra stadens flise
skal sangen løfte sig ung og glad.

Notoj:
Traduko de
Kr.Langgaard, el: Esperanto-Poemoj"
eldonita de SEFO, 1937... kaj de
Chr.Graversen el: "Kantante antaŭen", 1941.
Biografio dana, rete - klaku ĉi-tie:
"Kai Hoffmann (1874-1949)".