"Ĉarma la tero"
Tradukis: Martin Blicher.
Ĉarma la tero,
gloraj ĉiel' de l' Di'
kaj anima la pilgrimad'!
Tra la belegaj
regnoj sur ter' ni
iras al Paradiz' kun kant'!
Tempo alvenos,
tempo ja forrulos,
sekvos gent' post genta viv';
ĉiam sonoros
tono ĉiela
en pilgrimkanto de l' anim'.
Kantis anĝeloj
por paŝtistoj kampaj,
en l' animoj bela son':
Paco sur tero!
Homo ĝojegu!
Naskiĝis la Savant' al bon'.
|
"Pilgrima kanto"
Tradukis: H.P.Frodelund.
Ĉarma la Tero,
dolĉa la ĉielo,
bela migro de la anim'!
Tra la belegaj
regnoj ni iras
trans paradiza, sankta lim'.
Tempoj alvenos, tempoj baldaŭ pasos,
post vivint' venas la vivant'.
Ĉesas neniam sono ĉiela
en pilgrimanta ĝoja kant'.
Kantis anĝeloj iam por paŝtistoj,
sonis ĉiele al tiuj ĉi.
Pacon al homoj. Homo, vi ĝoju!
Nun la savanton trovas vi.
|
"Pilgrima kanto"
Tradukis: H. E.Jensen.
Floras la tero,
brilas la ĉielo,
migras animoj al bela cel',
Tra belaj regnoj
teraj ni iras
kantante al edena hel'!
Tempoj alvenos,
tempoj forruliĝos,
gentoj foriris, kaj sekvos ni.
Ĉesos neniam
tono ĉiela
en la pilgrima melodi'!
Iam anĝeloj
kantis al paŝtistoj,
sonis ĝojige de hom' al hom':
Paco sur tero,
ĝoju, vi homo,
en de l' savanto sankta nom'!
|
"Ĉarma la tero"
Tradukis: Magda Carlsson.
Ĉarma la tero,
dolĉa la ĉielo
Bela migro de la anim'.
Tra la belegaj
regnoj ni iras
Ĝis sin malfermos sankta lim'.
Tempo sinsekvas,
homovivoj pasas,
post mortint' venas la vivant'.
Ĉesas neniam
sono ĉiela
En pilgrimanta ĝoja kant'.
Kantis anĝeloj
iam por paŝtistoj
sonis ĉiele al tiuj ĉi:
Pacon al tero,
homo vi ĝoju'.
Savanto venis nun al ni.
|
"Pilgrimssang"
Originala teksto: B.S.Ingemann.
Deilig er Jorden
Prægtig er Guds Himmel!
Skjøn er Sjælens Pilgrimsgang!
Gjennem de favre
Riger paa Jorden
Gaae vi til Paradis med Sang!
Tider skal komme,
Tider skal henrulle,
Slægt skal følge Slægters Gang
Aldrig forstummer
Tonen fra Himlen,
Sjælenes glade Pilgrimssang!
Englene sang den
Først for Markens Hyrder;
Skjønt fra Sjæl til Sjæl det lød:
Fred over Jorden!
Menneske! fryd Dig!
Os er en evig Frelser fød!
|
"Ĉarma la tero"
Tradukis: Th. Andreasen (?).
Ĉarma la tero
Dolca la ĉielo,
Donas plezuron al pilgrimant'.
Tra la belegaj
Regnoj surteraj
Iras ĉielen ni kun kant'.
Tempoj alvenos,
Tempoj baldaŭ pasos,
Sekvos vivintojn la vivontar'.
Ĉesos nenian
Sono ĉiela
En la kantad de l' pilgrimar'.
Kantis anĝeloj
Iom por paŝtistoj,
Nur bele sonas al ni la kant'.
Paco sur tero!
Homo ĝojegu!
Por ni naskiĝis la Savant'!
|
"Pilgrimssang"
Originala teksto: B.S.Ingemann.
Schönster Herr Jesu,
Herrscher aller Herren,
Gottes und Mariä Sohn!
Dich will ich lieben,
Dich will ich ehren,
Meiner Seelen Freud' und Kron'.
Schön sind die Wälder,
Schöner die Felder
In der schönen Frühlingszeit.
Jesus ist schöner,
Jesus ist reiner,
Der unser traurigs Herz erfreut.
Schön leucht't der Monden,
Schöner die Sonne
Als die Sternlein allzumal.
Jesus leucht't schöner
Jesus leucht't reiner,
Als all die Engel im Himmelssaal.
Alle die Schönheit
Himmels und der Erde
Ist nur gegen ihn als Schein.
Keiner soll nimmer
Lieber uns werden
Als er, der schönste Jesus mein!
|
"Bela estas la tero"
Tradukis: K. Harleva (germano).
Bela estas tero
klarega ĉielo
ĉarma la kanto de l' animoj.
Ni tra la mondo
iras kantante
kaj celo estas ĉieloj.
Tempo forrapidas,
jaroj malaperas,
ankaŭ forgesas gehomaroj.
Mutas neniam
ĝoja kantado
de la ĉielaj anĝeloj.
Al paŝtistoj kantis
anĝeloj nuue,
eĥo la mondon trairadis:
Gloro al Dio,
paco sur tero,
kiam Kristo nin kompatis.
"Ĉarm' estas tero"
Tradukis: P. Bondesen.
Ĉarm' estas tero,
brila la ĉielo,
bel' la anima pilgrimirad'.
Tra la belegaj
regnoj ni iras
al paradizo kun kantad'
Tempo alvenas,
tempo tuj foriras,
vivo kaj morto ŝanĝas tre.
Kanto ĝojiga
animkantato
sonas, kaj ĝi silentas ne.
Anĝeloj kantis
por kamparpaŝtistoj,
tute homaro kantas ĝin:
Paco al tero,
homo ĝojiĝu -
jen la Savanto - amu lin!
|
La tradukoj estas el:
Martin Blicher: Esp-Kantoj, 1924
H.P.Frodelund: Esperanto-Kantoj, 1950
H.E.Jensen: Kantante antaŭen, 1950
Magda Carlsson: Evangelia Kantaro, 1952.
Th. Andreasen: Antaŭen, Kolding Esp-K. 1952.
K. Harleva: Kristana Esp-a Kantareto, nov. 1908
P. Bondesen: La Laboro, Odense, okt.nov.1918.
Biografio (kaj la dana teksto), rete - klaku ĉi-tie: "B.S.Ingemann".
La teksto kaj la desegnaĵo, dekstre, estas el Dana Antologio, eldonita de CDEL en 1961, ambaŭ de H.E.Jensen.
La himno estas skribita en 1850.
Bernhard Severin Ingemann
(1789 - 1862)
Pli milda kaj pia ol la samtempulo, la pastro Grundtvig - ofte kvazaŭ infana laŭstile - sed cetere neniel naiva - estis lia amiko B. S. Ingemann, kiu per siaj historiaj romanoj, himnoj kaj kantoj (precipe maten- kaj vesperkantoj celis revivigon de la popolo. Li fakte atingis la celon antaŭ ol faris Grundtvig, ĉar lia skribmaniero tre plaĉis al la samtempo.
Lia poeta fantazio pleje triumfas en la fabela poemciklo "Holger Danske"(= Holger, la Dano). En prozo li verkis ege romantikajn rakontojn, sian propran vivpriskribon kaj la romanon "La vilaĝ-infanoj".
| |