N. F. S. Grundtvig:
|
| El 1810.
Dejlig er den himmel blå,
Det var midt i julenat,
Langt herfra, i østerland
Når den stjerne lys og blid
Klare stjerne hasted frem,
Glade udi sjæl og sind
Stjernen ledte vise mænd
Denne stjerne lys og mild,
|
Ĉarma estas la ĉiel'.
Ĉarma estas la ĉiel',
Iam venis nur brilet'
Malproksime al okul'
Ĉar memoris tiu vir'
Tri saĝuloj migris tuj
- trovis lin en Bethlehem,
La saĝulojn gvidis jen
Tiu brila stelo de
|
Nikolaj Frederik Severin Grundtvig(1783-1872) Li estis el pastra familio, kaj post forta anima batalo en la junaĝo li mem fariĝis pastro, sed tamen li vivis grandan parton de sia vivo ekster ofico (pro sia akra sinteno al la raciismaj kolegoj) kaj tial vivis kiel verkisto. Krom teologo li estis historiisto, lingvisto kaj popola edukanto, kies influon oni konstatas eĉ hodiaŭ. Li faris grandajn sciencajn verkojn, dramojn en la norda stilo, prefere pri la mitoj, kaj belan lirikon. Cetere li faris vicon da popolklerigaj prelegoj. Lia spirito ankoraŭ vivas plene en la "Grundtviga" alo de la dana eklezio kaj en la dana popollernejo, sed plej forte en la popola altlernejo, kies spirita patro li estas. Multloke en la mondo oni nuntempe studas liajn pensojn kaj kopias lian popoledukan laboron. Sed en sia propra popolo li estas konata precipe pro siaj himnoj kaj kantoj, kiuj estas pli ol milnombraj. Li estas la tria granda himnoverkisto de la dana eklezio, eble la plej granda. Li eldonis kvinvoluman kantaron, kiu entenas krom liajn originalajn ankaŭ tradukitajn kaj prilaboritajn himnojn kaj kantojn. Se Brorson estas la kantisto de la kristnaska festo kaj Kingo tiu de pasko, Grundtvig estas tiu de pentekosto, ĉar la Sankta Spirito - entute la spirito - estas lia preferata temo. Liaj kantoj estas bibliaj, historiaj kaj popoledukaj. Liaj ceteraj poemoj same kiel la himnoj kaj kantoj ofte estas plenaj de forto, fantazio kaj sublima sento, sed inter la puraj metaloj kelkloke troviĝas skorio. Biografio, rete - klaku ĉi-tie: "N.F.S.Grundtvig". |
El: Dansk Esperanto-Blad, 12/1968.
Oni ankaŭ nomas la kanton: La tri sanktaj reĝoj Porinfana kanto. Estas multaj tradukoj de N.F.S.Grundtvig en ĉi-tiuj hejmpaĝoj. Vidu la enhavliston.
Alia traduko de ĉi-tiu himno estas en la hejmpaĝo, kaj en traduko de Hans Amund Rosbach.
Vidu tiun verkon de H.A.Rosbach, klaku: Kaj ankaŭ eestas bela traduko de H. E Jensen, klaku "Bele bluas la ĉiel'!" Estas multaj tradukoj de la verkoj de N.F.S.Grundtvig en ĉi-tiuj hejmpaĝoj. Vidu la enhavliston, klaku: "Enhavo" |