|
Vento flustras, nuboj ŝvebas,
flirtas skvamoj de l' burĝon';
super ni en blu' sin levas
klara la ĉielplafon'.
Dolĉe tra aera puro
venas varmo kun facil',
kvazaŭ sonĝe la natura
nun ripozas en trankvil'.Ho, aŭskultu! Tra l' arbaroj
milde sonas kant' de ĝoj';
jen dimanĉvestitaj paroj
iras fore laŭ la vaj'.
La ripoza tag' forsendas
homojn de la metropol',
en dimanĉa vest' atendas
ilin hejmo de l' kukol'.
Notoj:
Henrik Hertz (1797-1870), de portugal-hebreadeveno, studis juron, sed baldaŭ ekverkis teatraĵojn. Pli ol 50 estas prezentitaj. Konata estas lia lirika dramo "Jolanto, la filinino de reĝo René", i.a tradukita en Esperanto (1908/9. Multaj el la poemoj de Hertz estas melankoliaj, foje satiraj, sed ĉiam", tre artismaj.
Dimanĉo somera el Dana Antologio, CDEL 1961, pa&285;o 131, kaj el Dansk Esperanto-Blad, n-ro 7-8/1966.
Aliaj verkoj de Henrik Hertz: Vidu la enhavon de "Heredo dana".
Multaj informoj estas en www.kalliope.org