Stine Andersen.
Dolĉa sekreteco.

Dolĉa sekreteco .

Mi estas via, estas vi
en mia kor', kaj tio ĉi
sekreto estas nia.
Sekreto dolĉa estas ĝi,
ĉar scias ĝin nur ambaŭ ni
kaj certe ne alia.

Mi longe ne plu vidis vin'
Aĥ, estu jam de l' tago fin'!
Foriĝu jam la suno!
Feliĉaj horoj venas ja
por ni, dum nokte brilas la
stelaro kaj la luno.

Karulo, kiam en la dom'
profunde dormas ĉiu hom',
mi sidos atendante
vin enĝardene. Venu vi
la pordon - ĉar bruetas ĝi -
mallaŭte malfermante!

El: Dana Fervojisto, 2000, n-ro 6.
Notoj.

La poemon tradukis s-ro Manfred Retzlaff, Germanio. Li estas eksfervojisto, kiu multe okupas sin pri poemoj, tradukas multajn, eĉ el la dana lingvo, kiun li studis iomete.

La poemo estas verkita de Stine Andersen (1850 - 1927), kaj estas la sola, kiun ŝi faris en sia gepatra lingvo, la fera dialekto de la nordfrisa lingvo, kiu estas parolata sur la insulo Fero (germane Föhr). Tiu insulo situas ne malproksime de la dana landlimo, sude de la insulo Silto (germane Sylt), kaj ĝi apartenis al la dana reĝlando ankoraŭ en la 19a jarcento.