Edvard Søderberg.
Malriĉulo.

Malriĉulo.
Tradukis Antonius Andersen.

Matenon vintran, tristas la veter',
nur palaj sunstrietoj tra la strato.
Tilioj nigraj laŭ la trotuar'.
- Jen homamaso - svarmo sen kompato.

Kio okazas? - Vidu, sur la benk'
ĉifonan ulon, pro la frost' mortinto,
kun grandaj ruĝaj manoj, stopla barb'
kaj nazo kid flama torĉo-pinto.

Ho! Lazarono! - Sed ne moku lin!
Ĉu vi komprenas, kion li toleris?
Ĉu li elekton havis dum la viv'
por fari tion, kion li preferis?

Kaj se li havis, vi ne scias, ĉu
li staris senarmile en batalo.
Aŭ eble li batalis kiel vir',
ĝis fine li kliniĝis sub fatalo.

Ĉu mem vi provis la batalon? Vi
disciplo de la devo kaj honoro.
Ĉar, kiu inter viroj en batal'
ne trompis kaj perfidis pro la moro?

Ĉu mem vi vagis en la metropol'
senhejma kun la manoj en la poŝo?
Kaj vin etendis lace sur la benk',
nur almozulo, eĉ sen unu groŝo.

Nur kiu vivis same en mizer'
kaj ĝemis sub la sama jug-moloĥo,
li ĵetu ŝtonon - sed amiko, vi
silentu tuj kaj juĝu lin sen moko!

El: Dansk Esperanto-Blad,
n-ro 8-9/1953.

Notoj:
Edvard Søderberg, (1869 - 1906).
Fakte nekonata, dana poeto, sed li verkis multajn, belajn kantojn.

Bibliografio, vidu rete: Edvard Søderberg.


Vidu alian verkon de Edvard Søderberg, klaku:
"I Danmark ligger der hus ved hus/
Esp.: Dometoj densas en Dana-land'."

La tradukinto de la poemo gajnis la duan premion en la traduka parto de la Poezia Konkurso, 1953.