|
Efterklang. Esp.: Postsonor'.
Jeg seer med Veemod ei tilbage
Til Vaarens stille Blomstertid;
Mit Hjerte fører ingen Klage,
For Solen ei er sommerblid.
Jeg veed jo nok, min Vandring vender
Nu ned i Vintrens kolde Favn,
Hvor Stilhed boer, hvor Aaret ender
I Gravens Hjem og sikkre Havn.
Men i mit Hjertes Dyb jeg føler
Endnu en Vaar, en Sommerlyst,
En Ild, som Vintrens Snee ei kjøler,
En Klang, som aldrig vorder tyst!
- Naar da til Slummer Cithren hænges,
Jeg aldrig siger den Farvel;
Den vaagner brat, saasnart jeg længes,
Og stemmer altid med min Sjæl.
|
Postsonor'. Tradukis: Manfred Retzlaff, 1984.
Ne reen vidas kun doloro
mi al la floro-tempo nun;
kaj ne bedaŭras mia koro,
ke nun ne brilas jam la sun' .
Mi scias ja, ke proksimiĝas
migrado mia al la fin',
ke vintre nun la jar' finiĝas,
ke l' tombo enhejmigos min.
Sed tamen en la koro sentas
mi varman ĝojon de somer' ,
sonadon, kiu ne silentas,
kaj fajron de la primaver' .
Pendigis mi nur mian liron
por dormo, ĝin ne metis for;
vekiĝas ĝi, se la sopiron
por kanti sentas mia kor'.
|
|
Hvile Esp.: Ripozo.
Solen er slukket, Dagen forstummer,
Skyerne staae ved Himlens Rand.
Stjernerne smile; Drømme og Slummer
Favne i Stilhed Hav og Land,
Ak, naar min Dag nu snart er tilende,
Kunde jeg da, som Blomsten der,
Hylle mit Hoved blødt og mig vende
Trygt mod det unge Morgenskjær!
|
Ripozo. Tradukis: Manfred Retzlaff, 1984.
Foras la suno, la tago forplonĝas,
staras la nuboj jen ĉe l' ĉiel-rand',
lumas la steloj; dormetas kaj sonĝas
en trankvilego la mar' kaj la land' .
Aĥ, se mi povus, nun kiam finiĝos
mia viv-tago, - samkiel jen flor'
turni kun fido, ĝis ree tagiĝos,
min al la juna matena aŭror'!
|
Christian Winther
(1796-1876)
Inter la danaj poetoj la plej ravita amanto de la dana naturbeleco, speciale la selanda, kaj la plej pasia laŭdanto de amo kaj erotiko. Li estis granda lirikisto, sed cetere verkis bonajn rakontojn en prozo. Multaj el liaj poemoj vivas en la koro de la popolo. En lernejaj legolibroj troviĝas multaj el liaj poem-rakontoj kaj fabloj kaj kelkaj el liaj "Ksilografaĵoj"; krome en kantaroj multaj kantoj. Lia ĉefverko estas "La fuĝo de la cervo", granda poem-ciklo kun motivo el la mezepoko.
(H.E.Jensen verkis la tekston).
Bibliografio, vidu rete - klaku:
Chr. Winther.
En niaj hejmpaĝoj estas aliaj verkoj de Chr. Winther. Vidu la enhavon,
klaku: "Tradukitaj verkoj..."
|
Verkis H.E.Jensen
Libere laŭ Winther
Sun' estingiĝis, tag' denove mortis,
Nuboj leviĝis, nokton al ni portis,
steloj ridetas milde sur ĉielo
tra la malhelo.
Ho, kiam venos al mi la tagfino, do mi ĝin benos pie per kapklino. Fine mi dormos pace kiel floro
ĝis la aŭroro!
El: Ry-Kantareto
Eldonis Jensen/Grønborg, 1938.
Verkis Th. Andreasen
Sun' estingiĝis, tago silentas.
Nuboj jam staras ĉe l' rand' de l' ĉiel,'
Steloj ridetas.
Dorme mi sentas
maran trankvilon - sonĝa bel'
Aĥ, ke mi nur, kiam tago foriras,
samkiel flor' kun kapkovril',
turni min povus - ho, mi deziras,
al la tagiĝa sunobril'.
El: Antaŭen!
Kolding Esperanto-Klub, nov. 1961.
|