Heredo Dana
Poezio

 
Ellen Heiberg:
Plene anonima - kaj - Ili nomas sin
Tradukis: Gunhild Halager,
Plene anonima

tiom etaj etaj homoj
loĝas en mia griza kvartalo
la domoj staras sur mallarĝa flanko
antaŭurbmaniere
ni loĝas tiom
kiom la vilaĝo antaŭe hejmdonis
kaj supreniras elevatore
internen post ĉiu fermita pordo.

ni ĉiumatene prenas la trajnon
kiu rapide pleniĝas
kaj veturas urben
kie ni havas niajn taskojn
ni rigardas oblikve unu la alian
kaj veturas silentaj
ni parolas kun neniu
kiu nin ne koncernas.

pasintan tagon fakte estis
iu kiu eliris kaj saltis
de kvina etaĝo de nia balkono
mi kredas ke plioftiĝos
la tragedio ne estas loka
kvankam la plej multaj opinias
la solvon iom banale.

tiom etaj etaj homoj
kiu povus kontraŭdiri
sed iras laŭtakte
kiel ŝi kiu eliris
eble ŝi atendis kaj esperis
prokrastis ĝis tempolimo
ĝis ŝi malespere
kaj senskrupule fine saltis

tiom etaj etaj homoj
vidiĝas ĉi tie miniature
mi vidas kion ŝi vidis
kiam ŝi pretis
ĉi tie sur grizeta trista
koloso de betono
metita meze en pejzaĝo
kie la homo plenforgesiĝis
tiom etaj etaj homoj
diras nur kurtan bon' tagon
kiam la elevatoro haltas
kaj ni eliras
mi aŭdas maron da sonoj
vidas la homojn de la urbo
staras ĉi tie sur balkono
estas plene anonima.

Ili nomas sin -

ili nomas sin
homoj
ili malamas pli bone
ol ili amas
ili lernas vortojn kiel
ami - vivi - amo
sed tion kion ili skribas
sur blanka papero estas paragrafoj
ili nomigas leĝoj.

ili kiu havas la pli malvarmajn korojn
la pli helajn cerbojn
nomiĝas la pli kleraj
estas la pli fortaj
- ili kalkulas
kiel ekscese profiti unu la alian
sisteme.

tio nomigas demokratio
kiel ili plej efektive
povas ekstermi unu la alian
tio nomiĝas milito
ili dividas la teron
la verdan kampon
la bluan maron
en teritorioj
kiu havas precizajn limojn
tio nomiĝas patrolando
ili batalas pro biletoj
de papero
tio nomiĝas mono
ili
kiu plej multajn havas
nomiĝas felicaj
aŭ riĉaj

ili malamas pli bone
ol ili amas
ili nomas sin
homoj.

 

El: "Eĥo", eldonita de DEA, februaro 1976, n-ro 1.
Ellen Heiberg: * 1930
El la dana: Gunhild Halager.