Emil Aarestrup
Sep verkoj.

 
La Tero.
Dane: Jorden

Tradukis: Chr. Graversen.

Kial celas daŭre vi al la ĉielo,
nedankema homo malracia?
Jen - ankoraŭ junas mi
amoplena kiel vi;
miaj haroj floras kun printempa belo,
brilas en okulo larm' pasia.

Ĉu mi do meritas iĝi forgesata?
mi, kiu patrine ja vin benis
jam komence per trezor':
sana sango en la kor';
per birdara kanto dolĉe delikata
vian viveniron mi solenis.

Pentris vian vangon mi per ruĝa rozo,
vian frunton per lilio blanka.
Patrinece febla fort'
cedis sen severa vort'
al krudaĵoj viaj, al la furiozo,
al kaprico verva kaj junsanga.

Tage mi vin gardis kontraŭ suna brulo
per agrabLa ambro duonhela.
En malluma nokta hor'
mi kun amo kaj fervor'
vin dormigis varte per kvieta lulo,
dum vin ŝirmis mia pelt' mantela.

Kiam la okulojn fermos vi ĉe-fine
kaj al lasta lito stumble lamos,
kun sincera emoci'
kaj zorgemo prenos mi
vian cindroreston, gardos ĝin en-sine
kaj per ĉarmaj floroj ĝin ornamos.

Kara, ĉu vi vere min forgesi povas
kaj alian amon alelekti?
Ho, amiko, kara fil',
venu hejmen kun trankvil'!
Nur ĉe mia koro vi hejmecon trovas,
mi neniam ĉesos vin protekti.

La supra tradukaĵo gajnis unuan premion en la kongreslanda branĉo de la Belarta Konkurso de UEA 1956.

El: Dansk Esperanto-Blad, 1957, n-ro 1.

Infan-kantiko
Dane: Børnepsalme

Tradukis: H. E. Jensen.

Gloru Dion! - Li nin gvidis
en trankvila florĝarden',
Lian saĝon ni ekvidis
ĉe la fonto de l'seren'.

Gloru Dion! - Vokas ĉie
la florar' kaj birda tril'
laŭ ordon' de Li ĝojkrie,
ke ni ĝuu en trankvil'.

Gloru Dionl - Li nin dotis
per trezoroj de senriĉ',
tiel ke ni ne bankrotis
en la ludo de l' feliĉ'.

Gloru Dionl - En la valo,
kiam velkas arb' kaj flor',
restas al ni dum la falo
la printempo en la kor'.

Gloru Dion! - Kun trankvilo
tra la mondo iras ni.
Rava estas ĝia brilo
en la akompan' de Di'.

El: Dana Antologio, 1961, paĝo 142.


Vesperĝemo
Dane: ???

Tradukis: J. Wulff.

Ha, vidu de l'suno la maron brilante,
jen en la boato la viron remante;
arĝenta radias de lia remil',
kaj sur lia vel' estas orruĝa bril'.

En laŭbo du junajn geedzojn mi vidas;
feliĉaj kaj ĝojaj pro am' ili sidas,
dum ruĝa kaj sana ilia filin'
ridetas dormante ĉe sia patrin'.

Kaj en la vespero kun kap' en flugilo
kolombo ripozas en dorma trankvilo;
- Sed kial mi mem post la taga labor'
ne estas trankvila kaj ĝoja en kor'?

El: Dana Esperantisto - Marto 1908.

Malespero:
Dane: Fortvivlelse.

Tradukis: Christian Heilskov.

Diin' vi estas altŝvebanta
en via brila orĉiel',
surmanportata de serafoj
en saloneg' de nubkastel'.

Mi estas pekdemono
pelita el anĝela sfer',
damnita al inferturmentoj,
al brulŝtipar' kaj malesper'.

Ridado mia brue hurlas
pro ĉi abismo inter ni:
Ĉu vi neniam karnvestiĝos,
kaj etan virton havos mi?

Mi rulas min en miaj flamoj,
kaj tamen plaĉas mia lok';
ankoraŭ restas mia rido
kaj arogant-demona mok'.

El: Dana Antologio, 1961, paĝo 139.

Al amikino
Dane: Til en Veninde.

Tradukis: Chr. Graversen.

Sur via lipo sorĉo ludas,
abismo loĝas en l' okul',
en via voĉ' sublime sonas
eter-muzika sonĝo-lul'.

Kun klaro lumas via frunto,
mallumas nigre la harar',
kaj floro-spira bonodora
ĉirkaŭas vin ĉe ĉia far'.

Trezoron de eterna saĝo
malkaŝas via vang-kavet',
el via menso vive fontas
al ĉiuj koroj nova kred'.

Vi estas tuta universo,
ĥaose reva viv-aŭror';
neniam ĉesos mi vin laŭri
kun pia amo kaj ador'.

El: Dana Antologio, 1961, paĝo 140.  

Vespera suspiro
Dane: Et Aftensuk
Tradukis: Chr.Graversen.

Vespere ruĝetas
tre glata la maro;
boat' kun fiŝisto
forglitas al faro;
kaj tion spegulas
la maro kun bel';
ĉe l'remilo arĝento
kaj or' ĉe la vel'.

En laŭbo brakumas
kun ĝu' amantino
la karan amanton
kun dolĉinklino.
Ĉe mamo patrina
dormetas knabet',
la vangon ruĝigas
rideta kviet'.

Flugadas pepante
hirund' kun hirundo
krozante tra blua
aera profundo;
de ili forfuĝas
zumanta vual'
de kuloj flirtantaj
laŭ gaja spiral'.

Krepusko - noktiĝo.
Kolombojn mi vidas,
kun kap' sub flugilo
en dorm' ili sidas.
- Mi mem - kial ĝojas
trankvile ne mi,
kiel vermo en nukso,
kaj kul' sur foli'?

El: Dana Antologio, 1961, paĝo 140.

Ritorneloj.
Dane: Ritorneller.
Tradukis: Gudrun R. Jensen.

Flor' de l'mimozo!
Ne min forpelu per viaj dornoj
pro mia amo al la rozo!

Leontodo flava!
La koro mia estas tute freŝa,
eĉ la hepat' neniel difekthava!

Flor' de miozoto!(*)
Vin oni plukas ĉe baril', en foso,
sed baldaŭ vi troviĝas en la koto.

Flor' de anemono!
Pritondo de kandel' al viro decas,
per la esting' komplezas la matrono.

Rozburĝono rava!
Nur kisu min, dufoje mi repagos;
ke estas trompo, estus dir' neprava.

Naŭ idojn naskis Roz', tre diferencaj -
al sia patro ĉiuj bonsimilaj,
sed al la edzo ŝajne ne parencaj.

Daŭre lamenti estas nur vano,
agu fervore laŭ nova plano;
se vi ne bakas, vi restas sen pano.

La kuracisto.

Ĉe Nina la okul' plafon-esploras,
dum puls-kontrole lia man' deĵoras;
sed sub la litkovril' la pensoj foras.

Vi estas etaj kaj neniel gravas,
sed tio ne domaĝas, ritorneloj,
se nur flugilojn vi kaj ĉarmon havas.


(*) Floro simbolanta la fidelan neforgeson, en multaj landoj nomata "Ne-forgesu-min".
El: Dana Antologio, 1961, paĝo 141.

Emil Aarestrup (1800-1856) estis kuracisto,sed dediĉis sian tutan liberan tempon al poezio; fona, gaja, erotika kaj societema homo kun tre originalaj lirika sento kaj formo. Li publikis nur unu kolekton de poemoj, sed ĝi sufiĉas por eternigi lin inter danaj lirikistoj. Lia forto estas intima, gracia prezento de l'amludo kaj ĉia belo, kaj lia bildiga povo estas grandioza.
Li suverene regas la formon kaj donas al la enhavo mirindan dolĉon. Tradukis verkon de Heine, Goethe, Byron, Moore kaj Burns.

Nur post lia morto oni ekkomprenis la valoron de lia poezio, kaj li estas la sola el la malnovaj lirikistoj, kiu al la legantoj ankoraŭ impresas tute moderna.

Emil Aarestrup
1800 - 1856.

Biografio kaj la danaj tekstoj, rete - klaku ĉi-tie:
"Emil Aarestrup".


Notu: Ritorneloj, parto de tiu granda poemaro ankaŭ estas tradukita de Poul Thorsen,
klaku: "Ritorneloj."
Informoj, sciigoj, korektadoj, ktp - Kontaktu "Retestro" - Klaku: Poŝto.