Tutaj familioj alvenis per sledoj kaj ili venis ĉiutempe dum la tagnokto. Kiam ja estis mallume tage-nokte, ili havis nenian eblon prijuĝi, ĉu estis tago, aŭ nokto. Cetere la indiĝenoj havas nenian specialan tempon rezervitan por dormi. Ili dormas, kiam ili estas lacaj. Kaj en nia domo ĉiam estis iu, kiu ne dormis, por akcepti ilin.
- - - - -
Ili ĉiam ĝojis, se ili venis por vizito kaj fervore ili aŭskultis la novaĵon, kiujn ni havis por rakonti kaj same ili mem rakontis pri siaj travivaĵoj - ili ja ege bezonis rompi la unutonecon de la ĉiutaga vivo. Ni havis bankuvon, kiu estis bonega altirilo. Ĉiu rajtis bani sin ĉe ni, sed la kondiĉo estis, ke ĉiu mem enportu glacion, degeligu ĝin kaj varmigu akvon. La bankuvo estis tiom populara, ke la viroj kelkfoje kuŝis en ĝi senpaŭze dum horoj. Kiam la akvo malvarmiĝis, ilia edzino alverŝis pli da varma akvo kaj la higiena efiko de tiu ĉi jara sinbano estis impona. Kvankam, kompreneble, troviĝis ankaŭ aliaj, kiuj ne volis mal-indigi sin al tiaj karaktermankaj ludoj.
Ni parolis pri ĉio, kion oni kutime priparolas - pri ĉaso, pri la hundoj kaj infanoj - sed vulpo-felo absolute ne estis menciita. Kiam la vizito jam daŭris tri tagojn - kiu tago laŭscie estas la maksimumo por fiŝo kaj gastoj - mi demandis, nur por diri ion, ĉu ili havas kelkajn vulpofelojn? La viro rigardis min kun konsterno. Estis efektive idiota demando!
- "Mi? Vulpofelon? Ho ne! Nun ja okazis tiel, ke malbona kaptisto vizitis vin. Neniam vulpofelo atingas nian domon. Por kapti vulpojn, tio postulas lertulojn kaj ni ne kapablas fari tion."
- "Domaĝe" - mi respondis. - "Mi bezonas vulpofelojn kaj ĉar mi volis havi kelke da absolute delikataj, mi kalkulis vere je vi, ĉar mi devas fidi la plej lertajn kaptistojn."
- "Tio estis la plej absurda, kion mi iam aŭdis. Nun mi havas ion vere gajan por rakonti, kiam mi alvenos hejmen. Peterssuaq(*) eraris, kion oni ne kredus ebla. Iu naivulo estis sufiĉe impertinenta por kredigi al vi, ke mi kapablas kapti vulpojn! Mi kuraĝis montri min kaj venis en vian domon. Mi tute ne estas vulpĉasisto, ho, ne, ne! Mi estas nur malfeliĉa sentaĝulo. Kie estas nun mia stulta edzino kaj miaj mizeraj infanoj? Ni devas tuj foriri, ĉar la granda blankulo koleros nin. Li kredis, ke ni havas vulpofelon, sed ni venis havante eĉ ne unu!"
- "Tio estas terure malagrabla kaj mi estas senespera.
Jen mi estis trankvila kaj atendis vin, ke vi vendos kelke da vere delikataj feloj. Sed diru al mi, kion vi havas en la sakoj ekstere?"
- "Ho, pri tio oni ne povas paroli en tiu ĉi eleganta domo."
- "Mi kredis, ke estas vulpofeloj. Mi esperis tion."
- "Nun mi devas vere ridi! Li kredis, ke estas vulpofeloj! Estas nenio alia, nur malnovaj malpuraĵo kaj ĉifonoj, kiujn ni kunportis por viŝi nian postaĵon. Kelkajn ni uzas, kiel viŝtukojn kaj hejme ni lavis la plankon per ili.
- "Sed ĉu mi povos ĉiukaze vidi ilin? Mi malofte vidas ĉi tie vere belajn felojn kaj tial mi volonte rigardus, kiujn vi kunhavas."
- "Absolute ne! Ili devus esti forĵetitaj antaŭ ol ni venis al tiu ĉi domo. Neniam ni estus rajtintaj kunporti al tiu ĉi domo, kie tiom da potenculoj loĝas. Kaj ni agis tiel, ĉar ni estas mallertaj kaj sensciaj. Sed transpaŝi kun ili la pordon - neniam!"
Post senfinaj evitoj mi sukcesis promesigi, ke la sekvan tagon li enportos la vulpofelojn por montri, kiel ili aspektas: Sed tion li promesis tiom forte ĝemante kaj plendante, ke oni povus kredi, ke li estis malsana. (Oni devas rememori, ke lia tuta longa vojaĝo okazis ekskluzive nur por ke li vendu la felojn al mi.)
La sekvan tagon mi devis lin rememorigi pri sia promeso. Unue li impresis konfuzita kaj profunde malfeliĉa, sed fine li fakte eliris por la feloj. Li kaj la edzino revenis ĉiu kun sia sako, ambaŭ plendante, kial ili veturis al tiu ĉi loko.
Fine ili faligis la enhavon de la sakoj sur la plankon, antaŭe zorge aranĝinte, ke laŭeble plej multaj eskimoj ĉeestu, por atesti ilian triumfon.
Mi memoras viron, venintan kun kvindek belaj bluvulpfeloj, kiujn lia edzino eksterordinare bone maĉpreparis kaj tanis. Cetere ĉiu felo, proponita por aĉeto estis tiutempe bonege preparita.
Nun estis mia vico paroli. Mi eksidis kaj frotis la okulojn, kvazaŭ estus
ne-eble, ke mi vidas tiel pompajn felojn antaŭ mi. Kiam la viro denove komencis riproĉi sin, ke li montris ilin al mi, mi gestis al li, ke li silentu kaj diris, ke mi ne komprenas kiel li povis kapti ĉiujn plej bonajn vulpojn en la distrikto. Kaj post longdaŭra konversacio mi petis lin fine, ke li reŝtopu la felojn en la sakojn kaj elportu ilin. Ĉar mi volonte aĉetus ilin kaj mia malespero estas tute senfina pro tio, ke mi ne havas monon por pagi la prezon, kiun tiuj ĉi mirindaj feloj valoras.
- "Vi ne opinias, ke mi estas tiom impertinenta, ke mi volas havi pagon por tiuj ĉi feloj? Por tiaj malnovaj, aĉaj ĉifonoj! Ne, ne! Mi ŝatus, se vi montrus vin noble afabla akcepti ilin, kiel donacon, sed tio estas tro granda peto al vi, certe? Certe vi estos ofendita pro tia propono."
- "Ne, mi volonte volus akcepti ilin. Tiam mi fine havus vere belajn felojn..."
Iom post iom ni povis ekmarĉandi laŭ ia kutima maniero. Mi kutimis diri:
- "Mi estos tre gaja, se mi ricevos tiujn ĉi felojn. Kaj rekompence volonte mi donus kelkajn aĵojn el tiuj, kiujn ni ricevis ĉisomere per la ŝipo. Sed ili ĉiuj estas senvaloraj kaj mi hezitas fari tian proponon."
La tono de la viro iom ŝanĝiĝis.
- "Ho, ni iĝus feliĉaj pro la plej eta aĵo, kiun vi donos al ni. Sed ni ne kuraĝas peti ion specialan, ĉar kio ajn donita estos troa."
- "Rigardu" - mi diris. - "Jen la ŝlosilo de la butiko. Iru mem tien kaj elektu, kion vi volas. Sed iru solaj, ĉar mi hontus vidi vian elreviĝon kiam vi vidos, kia senvalora forĵetaĵo estas ĉio."
- - - - -
Pli longe, ol longtempe ili traesploris la magazenon kaj revenis al mi. Nun devus okazi la decida finaranĝo inter la vendanto kaj aĉetanto. La eskimoj havas tiun opinion, ju pli afabla oni estas komence, despli favora estos la negoco poste. Mi komencis demandi, kion ili deziras kaj la viro respondis, ke vidinte la pompan kolekton li ne volas senhonorigi eĉ unu artiklon per sia peto. Sed se mi absolute volus doni ion por hejmen porti, li estus tre dankema por kelkaj najloj.
Nun estis mia vico por enmiksi min. Ĉu ili volus havi pafilon? Jes, ĝuste tio estas, kion li pleje deziris. Kaj municion? Jes, nature. Kion li farus per la pafilo sen munico? Kiel estus pri tranĉilo? Ho, li ege bezonas tranĉilon. Hakilo? Jes, ĝuste hakilo estis, kies ricevon li esperis de mi.
Poto? Ho, se li estus posedanto de poto, lia feliĉo estus kompleta! Tabako? Jes, se mi vere volus doni al li iom da tabako, li fumus tion dum la vintro kaj
samtempe pensus pri mi. Kaj tiel ni daŭrigis.
Jen kaj jen povis interrompi nin lia edzino kun veanta voĉo: - "Ho, ho! Ĉu miaj oreloj estas plenaj de malpuro? Kiajn terurajn aferojn mi aŭdas? Ĉu mi devas sidi ĉi tie kaj aŭskulti, kiel mia edzo ofendas blankulon kaj senhonorigas sin eltrompante la posedaĵon de bonvola kaj bonkreda homo? Mi timas, ke la glacio venos kaj la montoj kolapsos, ĉar estas neeble, ke la mondo restu en sia stato, se tia impertinento restus nepunita."
La intenco per ŝia intersceno estis kompreneble fiksi la atenton, de ĉiu ĉeestanto pri tio, kia komercgenio estas ŝia edzo. Li petis ŝin fermi la buŝon kaj laŭte ridis, ke mia domo havas tian influon al virinoj, ke ili miksas sin en la interparolon kaj negocojn de viroj. Hejme ĉe li ŝi ne kuraĝus fari tion.
Estinte fine preta pri la viro, mi turnis min al la virino.
- "Ĉu ankaŭ vi volas aceti ion de mi?"
- "Kiu, mi? Ĉu vi alparolas min? Ĉu estas vero, ke potenca blankulo parolas al virino? Ne lasu okazi tiujn senhonorigojn unu post la alia."
- "Sed ĉu vi vere ne volas havi ion?"
- - - - -
La virino volis havi kudrilon kaj fadenon, tondilon, kudrokesteton, lankamizolojn, spegulon, teokaserolon, tabakon kaj sapon kaj ĉion eblan, kiu estis trovebla en la magazeno.
- "Halt, halt! Atendu iomete!" - ekriis la viro. - "Permesu al mi treni tiun ĉi virinon ĉe la haroj kaj bastonadi ŝin. Nun ĉiu povas aŭdi, ke mi ne sufiĉe batis ŝin kaj instruis al ŝi modeston. Lasu ŝin veni antaŭen, ke mi kaptu ŝin. For!"
Sed ankaŭ tiu farso finiĝis. Mi skribis liston, kion ili volis kaj kion ili povis ricevi kaj tiel ili iris kun la listo al Henrik, aŭ Seckmann, kiuj prizorgis la ekspedon. Sed poste venis la plej ekscita momento, kiam ili havis okazon briligi sian komercgenion. Ili iam forgesis ion, kion ili volis kaj revenis kurante.
- Ho, mi estas tiom senespera! Ĉar la ununura aĵo, kion mi vere volis, estas fajlilo. Verdire mi venis ĉi tien por ricevi fajlilon kaj se nun mi reveturos sen fajlilo, la tuta vojaĝo estis vana."
- "Vi povos ricevi fajlilon." - La viro rekuris en la butikon.
Nun venis la virino kaj veis: - "Mi volas redoni al vi ĉiun fadenon, kiun mi ricevis. Cetere mi ja ne povas kudri. Volonte mi havus tason anstataŭe."
- "Vi ricevos tason aldone."
Kompreneble la estiminda paro ne konjektis, ke mi konsideris ilian "forgesemon" kaj tial mi ankoraŭ ne pagis por ĉiuj feloj. Lerni la komercon kun primitivaj homoj ne estas tiom facile, kiel oni kredas.