Martin Andersen-Nexø
Fragmento el: Evoluo-eksplodo
Tradukis: H. E. Jensen
"La dogmo pri la evoluo, kiu iam ŝokis la menson de homoj, nuntempe estas uzata por bremsi la evoluon, kiun oni prezentas kiel nerimarkeblan, inertan glitadon antaŭen - pere de sennombraj, mikroskopaj progresoj.
Tiu ĉi inerta dormado en la estontecon, kiun ankaŭ akceptis la laborista movado, almenaŭ ne apartenas al la mondo de l' infano. En ĝi ĉiu fazo preparas sian alvenon tra longtempa kolektado, ŝarĝado, kaj manifestiĝas en eksplodo --- salto antaŭen. Ĉiu, kiu havas infanojn, konas la ŝajne pasivajn periodojn de la infano, la periodojn de kolektado, en kiuj la infano ŝajnas esti haltigita, retenita de interne. Ĝis kiam ĝi surprize kaj subite, fakte de unu tago al alia, elburĝoniĝas, malfaldas tute novan flankon, estas ĵetata monatojn, eble duonjarojn antaŭen en la evoluo.
Mi ekzakte povas konstati, kiam mi en unu aŭ alia tempo ŝanĝis haŭton.
Ĉia evoluo certe okazas tiumaniere, ne per konstanta glitado en, - - - sed per trarompo al - - -
"The missing link", se la mankanta ĉenero iam estos trovata, volas prezenti sin kiel ĵet-forton el certa mirinda, revolucia speco - - -"
"Inter la grandaj vortoj kiujn ofte ofte uzas la homoj, la vorto Edukado apartenas al tiuj, kiuj estas kompostitaj per la plej dikaj literoj.
La eduka dogmaro estas kompleta scienco kun laborejoj, katedroj, sciencaj verkoj - kaj milionoj da viktimoj. Komika estas la granega sistemo de reguloj kaj konsiloj, kiujn ricevas gepatroj kaj aliaj edukantoj pri la ĝusta metodo eduki infanojn, kaj tragika estas ĉio tio, kio estas uzata de la plenkreskuloj por la infanoj, vidate sur fono de la fakto, ke neniu povas eduki aliajn homojn; nur la homo mem povas sin eduki. - - -
- - -En la rilato inter gepatroj kaj infanoj la vorto EDUKADO estas tro aroga.
Temas pri rilato, kiu estas "vivota", oni devas travivi la aferon tagon post tago.
Ofte estas nur unu konsilo: Batoj! - ĉiukaze puno! Estas ankaŭ malpli grave, kiaj estos la konsekvencoj poste, se nur la infanoj sentas, ke la gepatroj - antaŭ ĉio: la patrino amas ilin. Mia patrino ofte traktis nin malĝuste, vidate de pedagog - - - ia flanko; ŝi ne ofte havis tempon pesi la vortojn aŭ agojn per or-pesilo. Sed estis io vivkapapla ankaŭ en tio, kion ŝi faris malbone; kaj ŝi ĉiam agis sen egoismo. Tio faris ŝian vivon mirinde fruktedona kiel ekzemplo por ni infanoj; kaj alia edukado - aŭ pli bone: helpo al memedukado, ol la ekzemplo, certe ne ekzistas.
Mia patro en multaj rilatoj estis pli honesta ol la patrino - - - ne mensogis - - - ne kalumniis - - - li plenumis siajn promesojn. Sed en tiuj ĉi ecoj - en si mem bonegaj - mankis io, kaj tial ili restis senfruktaj.
Oni ne povas paroli pri edukado, ankaŭ pro tio, ke la infano en la plej gravaj rilatoj estas pli bona ol la plenkreskulo - - - rigina, ne-kaŝema - - - kaj nur je premo de la plenkreskuloj faris komedion - - -.
Ĉiu bona "edukado" tial konsistas en tio: kiel eble plej malmulte detrui en la infano per malbona ekzemplo; ĉio do estas el preskaŭ negativa naturo: LA MANOJ FOR!
La brutala ŝovo, kiu estas necesa, por ke multangula homido transformiĝu, enkresku en ekzistadon, estas farebla nur de la infano mem. La homo edukas sin mem tra sia multflanka batalo kun ĉirkaŭaĵoj kaj cirkonstancoj, eksteraj kaj internaj, siaj obstinoj klopodoj - kio estas la pli facila - - - akomodi laŭ si mem la ekziston, batalo, kiu malrapide transformiĝas en la pli fruktedonan: Kreski en la ekzistadon, ensorbiĝi en ĝin - - -".


El memoraĵoj de Martin Andersen-Nexø.

El: La Semajno, 45-a numero
1938, - kaj n-ro 3, 21-an de januaro 1939.

Biografio, rete - klaku ĉi-tie:
"Martin Andersen-Nexø, 1869-1954.".