N. F. S. Grundtvig
Nu falmer skoven trindt om land.
Paliĝas l' arbaro tra la land'.

Melodio de Johan H. Nebelung, 1889.

Nu falmer skoven trindt om land.
El: 1844.
Esp: Paliĝas l' arbaro tra la land'.

Nu falmer skoven trindt om land,
og fuglestemmen daler,
nu storken flyver over strand,
ham følge viltre svaler.

Hvor marken bølged nys som guld
med aks og vipper bolde,
der ser man nu kun sorten muld
og stubbene de golde.

Men i vor lade, på vor lo,
dèr har vi nu Guds gaver,
der virksomhed og velstand gro
i tøndemål af traver.

Da høste vi, som fugle nu,
der ikke så' og pløje,
da kommer aldrig mer i hu
vi jordens strid og møje.

Hans ånd, som alting kan og vèd,
os i de korte dage
med tro og håb og kærlighed
til paradis ledsage!

Paliĝas l' arbaro tra la land'.
Nu falmer skoven trindt om land.
Tradukis: Kaj Røssum.

Paliĝas l' arbaro tra la land',
ekmutas birdo-kantoj;
kun cikonioj trans la strand'
nun flugas la formigrantoj.

Sur kampo ĵus ondis ora lum'
pro spikoj tre abundaj,
sed nun vidiĝas nigra hum'
kun stoploj, ho, malfekundaj.

Sed en la grenejo tie ĉi
abundas Di-donacoj.
Pri riĉo kaj laboro pli
atestas la grajn-amasoj.

Jen kiel la bird' rikoltos ni
sen plugo kaj semado.
Ni tiam ne memoros pri
la tera labor-penado.

Kaj Lia spirito en prosper'
plenumis la provizon.
Kun kredo, amo kaj esper'
ni iros la paradizon.

El: DEFA kantkolekto.
Nikolaj Frederik Severin Grundtvig

(1783-1872)

Li estis el pastra familio, kaj post forta anima batalo en la junaĝo li mem fariĝis pastro, sed tamen li vivis grandan parton de sia vivo ekster ofico (pro sia akra sinteno al la raciismaj kolegoj) kaj tial vivis kiel verkisto. Krom teologo li estis historiisto, lingvisto kaj popola edukanto, kies influon oni konstatas eĉ hodiaŭ. Li faris grandajn sciencajn verkojn, dramojn en la norda stilo, prefere pri la mitoj, kaj belan lirikon. Cetere li faris vicon da popolklerigaj prelegoj. Lia spirito ankoraŭ vivas plene en la "Grundtviga" alo de la dana eklezio kaj en la dana popollernejo, sed plej forte en la popola altlernejo, kies spirita patro li estas.

Multloke en la mondo oni nuntempe studas liajn pensojn kaj kopias lian popoledukan laboron. Sed en sia propra popolo li estas konata precipe pro siaj himnoj kaj kantoj, kiuj estas pli ol milnombraj. Li estas la tria granda himnoverkisto de la dana eklezio, eble la plej granda. Li eldonis kvinvoluman kantaron, kiu entenas krom liajn originalajn ankaŭ tradukitajn kaj prilaboritajn himnojn kaj kantojn.

Se Brorson estas la kantisto de la kristnaska festo kaj Kingo tiu de pasko, Grundtvig estas tiu de pentekosto, ĉar la Sankta Spirito - entute la spirito - estas lia preferata temo.

Liaj kantoj estas bibliaj, historiaj kaj popoledukaj.

Liaj ceteraj poemoj same kiel la himnoj kaj kantoj ofte estas plenaj de forto, fantazio kaj sublima sento, sed inter la puraj metaloj kelkloke troviĝas skorio.

H.E.Jensen.

La origina teksto de la psalmo enhavas 10 versojn. Vidu la tutan, danan tekston - klaku:
"Nu falmer skoven..."
Aŭdu la melodion! Klaku:
Nu falmer.../Paliĝas l'arbaro...
Biografio, rete - klaku ĉi-tie:
"N.F.S.Grundtvig".
Estas multaj tradukoj de la verkoj de N.F.S.Grundtvig en ĉi-tiuj hejmpaĝoj. Vidu la enhavliston, klaku:
"Enhavo"