Johannes Buchholtz: |
|
Fervoja katastrofo. En la frosta vintra nokto troviĝis sur la laboreja trako du malnovaj, difektitaj 3a-klasaj fervojvagonoj. La fenestraj vitroj estis frakasitaj, tiel ke la vento facile povis enveni kaj ĉirkaŭeniri, en la tegmento estis truoj, en la vagon-kesto ĝibaĵoj - ili valoris nenion. Nun ili estos dismuntitaj - ŝanĝiĝitaj al brulligno kaj feraĵo. Ne valoris paroli pri tio. Sed unu el la malnovaj difektuloj tamen parolis: "Oj!" Ĝi diris, kiam la neĝa ŝtormo ĝin forte skuis. "Ŝajnas ke vi lamentas" diris la alia vagono. "Miaj risortoj estas tiom rustaj, ke mi preskaŭ ne povas elteni la doloron" ĝemis la unua. "Je Dio - mia spino estas rompita, frakasita, tordita kaj fleksita - sed mi tamen ne lamentas pro tio." La rusta virino - ĉiuj vagonoj estas laŭ siaj naturo kaj fiziko virinseksaj - iom pripensinte la riproĉon diris: "Vi ĉiam estis iom aroganta, 567. Vi ja estas nur 3a-klasa, same kiel ni aliaj." "Mi ne ĉiam estis 3a-klasa" mallaŭte kaj fiere diris 567. "Ĉu ne?" "Antaŭ unu jaro estis veluro sur miaj seĝoj. Mi estis 1a-klasa meze kaj 2a-klasa en la finoj." "Tion mi tute ne sciis! - sed kio okazigis, ke vi degradiĝis?" "Tio estas longa historio." "Rakontu nur. Mildiĝas la rusto, kiam oni aŭskultas." 567 profunde ekĝemis en la vakua cisterno kaj diris: "Ĉiam estas la amo, kiu malfeliĉigas nin virinojn. Ĉu vi konas la lokomotivon A 603?" "Jes, vere, kiu ne konas lin." "Li fariĝis mia fatalo. Li estis la plej bela, la plej eleganta viro, kiu iam sin movis laŭ du reloj. Dek du radojn li havis, kaj dum li alvenis la tero tremis. Liaj okuloj estis brilaj kiel la suno, la voĉo tre bela kaj vireca kaj la fumo la plej delikata. Li kaj mi estis fianĉoj dum ses monatoj ." "Ĉu per ringoj?" "Pli ol tio - per kupliloj. Ni iris kune - unu tuj post la alia - ĉiun tagon. Proksimiĝante al mi, li aŭdigis du longajn, profundajn sonojn, kaj post momento mi sentis liajn fortajn bufrojn sur la miajn. Li premis min al si, tiel ke mi kriegis pro ĝojo. Mi estus povinta akompani lin ĝis la fino de la mondo - sed estis nur 548 kilometroj, precize. Jen la fino." "Lokomotivoj estas kanajlaj estaĵoj. " "Eĉ ne unu vorton mi toleras pri li. Lia koro estis el nobla metalo, sed li estis malforta malgraŭ siaj fortoj. Dormvagono venis inter nin, ĝin li ne povis kontraŭstari". "Tiuj longaĉulinoj!" "Jes, vi pravas. Ĝuste tia ŝi estis. Ŝi portis balgojn - antaŭe kaj malantaŭe. Kaj ilin ŝi en- kaj eltiradis, tiel ke virta vagono naŭzas, - prefere mi elbrulu ol porti tian aparaton." "Ankaŭ mi - sed al la lokomotivoj tio sendube plaĉas." "Ŝi ensorĉis lin, tiel estas. Ŝi havis ok radojn - tio estas tre nevirineca - kaj ŝi kompreneble estis tre rafinita - veluro kaj silko, speguloj kaj kraĉujoj ĉie. Plena de puloj, kiel ni aliaj de ŝraŭboj. A 603 forgesis min en malpli ol unu semajno. Por ŝi li fajfis - ŝin li ĉirkaŭis per fumo de mateno ĝis vespero." "Kial estas elegante havi pulojn?" "Al vi, kiuj estas el ligno, ne eblas ekhavi ilin, do estas elegante. Sed mi klopodis ignori ilin. Li ja povus tediĝi de ŝi, la dormaĉulino, kaj reveni al mi. Pacience mi atendis unu jaron - preskaŭ. Sed tiam mi aŭdis ke ili .. ili kune ekhavis drezinon ... " "Kion mi diris!" "Vi diris nenion. Sed mi ĉie ruiniĝis pro ĉagreno. Mi devis iri al laborejo, kaj tie ili forprenis la veluron kaj faris min 3a-klasa." "Tio estas vera tragedio", la ligna vagono knare diris. "Jes atendu iomete, mi ankoraŭ ne finis. Iun tagon, post mia reveno, mi alproksimiĝis al A 603. Mi intencis doni al li saluton de la laborejo, lia naskiĝhejmo - je Dio! Nur tion mi intencis. Sed li ja ankoraŭ estis ensorĉata de ŝi - la vermo -, li ne aŭskultis min, sed donis al mi puŝon en la direkton laŭ kiu mi alvenis. Estis la plej forta puŝo, kiun mi iam ricevis, mi estis kvazaŭ senkonscia, kiam mi rapidegis laŭ la reloj. Sed kiam mi rekonsciiĝis, mi ekvidis ke la dormvagono - la domaĝo de mia vivo - kuŝas peze kaj apatie nur iomete for. Mi akcelis la iradon - nun venis la horo de la venĝo. La manovristoj kriegis, sed mi estis nehaltigebla. Mi levis min sur du radojn kaj frapegis sin sur la balgoj, tiom ke mahagono, speguloj, litoj kaj puloj splitiĝis. Daŭris du tagnoktojn disigi nin, tiom interpenetrintaj ni estis. Ŝi neniam plu fariĝis vagono - almenaŭ ne dormvagono!" "Bone farita", ridaĉis la alia vagoneto. "Kion la lokomotivo diris pri tiu afero?" "Li melankoliiĝis - li ne plu bone retenas la vaporon, kaj oni diras, ke li nur nevolonte preterpasas akvujon." "Sed ankaŭ vi rompiĝis pro la kolizio." "Mi rompiĝis, jes, sed mi frontas la morton feliĉa. A 603 ne longe vivtenas - kiu scias, eble ni renkontiĝos en la fandfornego!" Ĝuste tiam ambaŭ vagonoj eksilentis, ĉar nun la laboristoj venis kun siaj segiloj kaj rompiloj.
|
Fervoja katastrofo Tradukis: -e. En la glacie malvarma vintronokto staris sur la reloj de la laborejo du malnovaj, difektaj triaklasaj vagonoj. La vitroj estis rompitaj, tiel ke la vento povis eniĝi kaj brui en ili; ili havis truojn en la tegmento kaj ĝibojn en la vagonkesto - ili ne valoris multajn acidajn haringojn. Nun ili estis malmuntotaj - farotaj brulligno kaj ferrubo. Tio estis afero ne kontraŭdirebla. Sed unu el la malnovaj vagonaĉoj tamen diris ion: "Oŭi!" Ĝi diris, kiam la neĝblovo forte skuis ĝin. "Ŝajnas al mi; ke vi ĝemas!" diris la alia vagono. "Mi estas tiom rusta en la risortoj, ke mi preskaŭ ne povas elteni pro doloroj," la unua ĝemis. "Ho, Dio - mia spino estas rompita kaj frakasita kaj tordita kaj fleksita - sed mi ja ne ĝemas malgraŭ tio." La rusta sinjorino - ĉiuj vagonoj estas laŭ ilia naturo kaj fiziko el virina sekso - iomete primeditis la riproĉon kaj diris post tio: "Ĉiam estis ĉe vi io aroganta, 567. Tamen vi ja estas nur triaklasa, kiel ni aliaj." "Mi ne ĉiam estis triaklasa", diris 567 mallaŭte kaj fiere. "Ĉu ne-e?"
"Antaŭ unu jaro mi havis veluron sur la sidejo. Mi estis unuaklasa en la mezo kaj duaklasa en ambaŭ finoj." "Tio estas longa historio." "Nur rakontu. La rusto malpli turmentas, se oni aŭskultas." 567 profunde ĝemis en la vakuujo kaj diris: "Kiam la virinoj venas en malfeliĉon, ĉiam kulpas la amo. Ĉu vi konas la lokomotivon A 603?" "Jes, jes, kiu ne konas lin?" "Li fariĝis mia fatalo. Li estis la plej bela, la plej eleganta virestaĵo, kiu iam sin movis laŭ du reloj. Dekdu radojn li havis, kaj kiam li venis tremis la tero. Liaj okuloj estis brilaj kiel la suno, lia voĉo tiel bela kaj vireca kaj lia fumo la plej superdelikata. Li kaj mi estis gefianĉoj dum ses monatoj." "Ĉu ringo-gefianĉoj?" " Eĉ pli - kuplilo-gefianĉoj. Ni iris kune - rekte unu ĉe la alia - ĉiutage. Kiam li venis kontraŭ min, li eligis du longajn, profundajn sonojn, kaj momenton poste mi havis liajn fortajn bufrojn kontraŭ la miaj. Li tiel premis sin al mi, ke mi kriis pro ĝojo. Mi estus povinta lin sekvi ĝis la fino de la mondo - sed daŭris nur ĝis 548 kilometroj, precize. Tiam estis fino." "Lokomotivoj estas kanajloj!" "Ne unu vorton pri li mi toleras. Lia koro estis el pura metalo, sed li estis malforta malgraŭ sia forteco. Dormvagono venis inter nin, ŝin li ne kontraŭstaris." "Tiuj longaj malgraciulinoj! " "Jes, je tio vi pravas. Ŝi estis ĝuste tia. Ŝi havis harmonikon kaj antaŭe kaj malantaŭe. Kaj ĝin ŝi movis tien jen reen, tiel ke naŭziĝis ĉasta vagono - prefere mi forbrulus, ol irus kun tia aparato. " "Mi ankaŭ - sed al la lokomotivoj certe ŝajnas, ke tio estas ĉarma." "Ŝi sorĉis lin, jen la afero. Ŝi havis ok radojn - kio estas ekstreme malvirineca - kaj kompreneble ŝi estis superrafinita - veluro kaj silko, speguloj kaj kraĉujoj de unu fino ĝis la alia. Plena je puloj, kiel ni je ŝraŭboj. A 603 min forgesis post malpli ol unu semajno. Al ŝi li fajfis, ŝin li ĉirkaŭondis per sia fumo de mateno ĝis vespero. " "Kial estas tiel noble havi pulojn?" "Vi, kiuj estas lignaj, ne povas ekhavi ilin, tial estas noble. - Nun, mi ja klopodis ŝajnigi indiferentecon. Li ja povus tediĝi je ŝi, la dormulino, kaj reveni al mi. Mi atendis pacience unu jaron, preskaŭ. Sed tiam mi aŭdis, ke ili - ili ekhavis drezinon kune - - " "Kion mi diris! "
"Vi diris nenion. Sed mi ĉie senfarbiĝis pro ĉagreno. Mi iris al la laborejo, kaj tie oni deprenis de mi veluron kaj faris min triaklasa." "Jes, nur atendu iomete - mi ankoraŭ ne finis. Iutage post mia reveno mi alproksimiĝis al A 603. Mi volis transdoni al li saluton de la laborejo lia infana hejmo - je Dio - nur tion mi volis. Sed li ja estis ankoraŭ ensorĉita de ŝi, la serpentaĉo, li ne aŭskultis al mi, sed forsendis min puŝe laŭ la reloj tien, de kie mi venis. Tio estis la plej forta bato, kiun en mia vivo mi ricevis, mi kuregis laŭ la reloj. Sed kiam mi rekonsciiĝis, mi ekvidis, ke la dormvagono, la detruinto de mia vivo, kuŝis malpeza kaj malvigla distanceton antaŭ mi. Mi pliigis la rapidecon - nun venis la tempo por venĝo. La fervojistoj kriis, sed mi estis ne haltigebla. Mi levis min sur du radoj, donis al ŝi baton sur la harmonikon, tiel ke mahagono, speguloj litoj kaj puloj frakasiĝis en ŝi. Nur post du tagoj oni sukcesis nin disigi, tiel implikitaj ni estis. Ŝi neniam fariĝas vagono - almenaŭ ne dormvagono." "Tio estis bone farita!" ridaĉis la alia vagono. "Kion la lokomotivo diris al tiu historio?" "Li fariĝis melankolia - li ne bone povas konservi la vaporon, kaj oni diras, ke li malvolonte preteriras akvujon" " Sed vi do ricevis vian mortbaton je tiu okazo. " " Mi ja ricevis mian mortbaton, sed mi iras ĝoja en la morton. A 603 ne longe eltenos - kiu scias, eble ni renkontiĝos en la fandfornego! " En la sama momento ambaŭ vagonoj tute silentis, ĉar nun venis la laboristoj kun siaj segiloj kaj rompiloj.
|
|
El. Dana Fervojisto, n-ro 4, aprilo 1998.
El la dana tradukis Erna Hauge. En Esperanto unuafoje publikigita en La Verda Relo 1982.
Johannes Buchholtz1882 - 1940, naskiĝis en Odense. Dum multaj jaroj li estis fervoja asistanto en Struer. Li verkis romanojn kaj novelojn, en kiu li humore kaj sprite karakterizas siajn personojn, elektitajn el la ĉiutago, ofte inter la fervojistoj.
|
El: Dansk Esperanto-Blad", n-ro 1, jan. 1944.
La tradukisto: -e estas nekonata hodiaŭ. |