Dana:
Fred hviler over land og by.
El: 1823.
Fred hviler over Land og Bye,
Ei Verden larmer meer:
Fro smiler Maanen til sin Skye,
Til Stjerne Stjerne seer.
Og Søen blank og rolig staaer
Med Himlen i sin Favn;
Paa Dammen fjerne Vogter gaaer
Og lover Herrens Navn.
Det er saa fredeligt, saa tyst
I Himmel og paa Jord;
Vær ogsaa stille i mit Bryst,
Du Flygtning som der boer!
Slut Fred, o Hjerte, med hver Sjæl,
Som her Dig ei forstaaer!
See over Bye og Dal i Qvel
Nu Fredens Engel gaaer.
Som Du han er en Fremmed her:
Til Himlen staaer hans Hu;
Dog i det stille Stjerneskjær
Han dvæler her som Du.
O, lær af ham din Aftensang,
Fred med hver Sjæl paa Jord;
Til samme Himmel gaaer vor Gang,
Adskilles end vort Spor.
Fred med hvert Hjerte, fjern og nær,
Som uden Ro mon slaae!
Fred med de Faa, som mig har kjær,
Og dem jeg aldrig saae!
Fred med hver Aand, som hader mig!
Den skal mig elske vist,
Naar samlet i Guds Himmerig
Vi ham lovprise hist.
|
Esperanto: Paciĝis nun la tuta ter'.
Tradukis: H.E.Jensen.
Paciĝis nun la tuta ter',
ĝi ne bruadas plu.
Ridetas tra nubeta sfer'
la lun' sur stela blu'.
Profunde kuŝas en la lag'
la bildo de l' ĉiel',
paŝtisto post pasinta tag'
laŭdkantas nun en bel',
En la ĉielo, sur la ter'
eĉ ne sin movas vent';
ankaŭ vi, koro sen koler'
dormadu en silent'!
Venigu pacon, mia kor',
nun ĉesu la kverel';
ĉar vidu, en vespera hor'
eliras pacanĝel'!
Li estas gasto kiel vi,
sopiras al ĉiel',
surtere tamen restas li
en stelbrilada hel'.
Vesperan kanton diras li
por vi, la pacanĝel'!
Laŭ disaj vojoj iras ni
al la ĉiela cel'. -
Ĉielan pacon! Homa kor'
en Ĉiu mondangul',
al la amiko kaj trezor' -
kaj pacon al fremdul'!
Kaj pacon, malamik'! Al vi;
vi iam amos min!
En la ĉiela hejm' de Di'
ni kune gloros Lin!
El: Maten- kaj vesperkantoj por infanoj de H.E.Jensen, 1956.
|
Esperanto: La paco ĉie regas nun.
Tradukis: Agnes Alm.
La paco ĉie regas nun.
La mond' ne bruas plu
inter la nuboj brilas lun'
de la ĉiela blu',
Jen lago respegulas bel'
jen bildon de la lun';
Hejmenirante trans la kamp'
laŭdkantas homo nun.
Silento regas sub ĉiel'
dormadu dolĉe ni!
Ho, mia malkvieta kor'
ankaŭ silentu vi!
Pacemon serĉu, ho anim',
por ĉiuj en la mond'!
Pacan anĝelon vidu vi!
Li flugas super ond'.
Li estas fremda kiel vi,
sopiras al ĉie!':
Surtere tamen restas li
en stelbrilada hel'.
Do lernu kanton nun de li!
Por ĉiuj pac' kaj ĝoj'!
Al sama celo iras ni,
nur ne sur sama voj'!
El: Esperanto-Sangbogen, 1941, n-ro 23.
(Notu: La dana teksto enhavas 8 versojn, sed Agnes Alm elektis traduki 6 versojn).
|
Bernhard Severin Ingemann
1789-1862
Pli milda kaj pia ol lia samtempulo Grundtvig - ofte kvazaŭ infana laŭstile - sed cetere neniel naiva - estis lia amiko B. S. Ingemann, kiu per siaj historiaj romanoj, himnoj kaj kantoj (speciale maten- kaj vesperkantoj) celis revivigon de l' popolo. Li fakte atingis la celon, antaŭ ol faris Grundtvig, ĉar lia skribmaniero tre plaĉis al la samtempo.
Lia poeta fantazio pleje triumfas en la fabela poemciklo "Holger Danske". En prozo li verkis ege romantikajn rakontojn, sian propran vivpriskribon kaj la romanon "La vilaĝ-infanoj".
|
Biografio kun informoj pri la kantoj, rete - klaku ĉi-tie: "B. S. Ingemann".
H.E.Jensen verkis la tekston maldekstre kaj faris la 2 desegnaĵojn.
En la hejmpaĝoj estas aliaj verkoj de B. S. Ingemann. Vidu la enhavon,
klaku: "Tradukitaj verkoj..."
Ekzistas du melodioj por tiu kanto:
Aŭdu la melodiojn! Klaku: "Th. Laub"(la plej ordinara) kaj
"Rudolph Bay"(el 1827).
|