|
Til vor lille gerning ud. El 1838. Esperanto: Al la kara taglabor'.
Til vor lille gerning ud
gik vi små fuldglade,
viljen så den kære Gud,
hjalp os, som vi bade.
Nu er dagens lys udslukt,
lukt er snart vort øje.
Giv vor lille gerning frugt,
Fader i det høje!
Du, som viser dag og nat,
sol og stjerner veje!
Livets underfulde skat
gav du os i eje.
I hver barnesjæl på jord
har du lagt en kerne
til en blomst med himmelsk flor,
herlig som en stjerne.
Lad den kerne underfuld
vokse i vort indre,
når der skinner sol på muld,
og når stjerner tindre!
Lad det frø opvokse smukt
med din børnevrimmel
til at bære evig frugt
i din høje Himmel!
|
Al la kara taglabor'.
Dane: Al la kara taglabor'. Tradukis: H. E. Jensen.
Al la kara taglabor'
iris ni plenĝoje.
Dio agis en la kor',
helpis nin survoje.
Mallumiĝas nun la ter',
fermas sin okulo;
donu frukton laŭ esper',
Patro, Eternulo!
Vi al sun' kaj nokta stel'
ĉiam montras vojon,
kaj al ni el la ĉiel'
veran vivoĝojon.
Vi en ĉiu homa kor'
kreis etan kernon
por ĉiela vivoflor'
daŭra en eternon.
Tiun kernon gardu vi,
kresku ĝi prospere
en la koro pli kaj pli
vintre kaj somere.
Tiu semo inter ni
kresku en fidelo;
por eterne portu ĝi
frukton de l'ĉielo.
El: Maten- kaj vesperkantoj por infanoj de H.E.Jensen, 1956.
|
Bernhard Severin Ingemann
1789-1862
Pli milda kaj pia ol lia samtempulo Grundtvig - ofte kvazaŭ infana laŭstile - sed cetere neniel naiva - estis lia amiko B. S. Ingemann, kiu per siaj historiaj romanoj, himnoj kaj kantoj (speciale maten- kaj vesperkantoj) celis revivigon de l' popolo. Li fakte atingis la celon, antaŭ ol faris Grundtvig, ĉar lia skribmaniero tre plaĉis al la samtempo.
Lia poeta fantazio pleje triumfas en la fabela poemciklo "Holger Danske". En prozo li verkis ege romantikajn rakontojn, sian propran vivpriskribon kaj la romanon "La vilaĝ-infanoj".
|
Biografio kun informoj pri la kantoj, rete - klaku ĉi-tie: "B. S. Ingemann".
H.E.Jensen verkis la tekston maldekstre kaj faris la 2 desegnaĵojn.
En la hejmpaĝoj estas aliaj verkoj de B. S. Ingemann. Vidu la enhavon,
klaku: "Tradukitaj verkoj..."
Aŭdu la melodion! Klaku: "Melodio."
|