B. S. Ingemann.
Glade jul, dejlige jul
La sankta nokto.

Melodio: Franz Gruber, (1818).

Glade jul, dejlige jul.
El 1850.
Esperanto: La sankta nokto.

Glade jul, dejlige jul,
engle daler ned i skjul!
Hid de flyver med paradisgrønt,
hvor de ser, hvad for Gud er kønt,
:/:lønlig iblandt os de går!:/:

Julefryd, evige fryd,
hellig sang med himmelsk lyd!
Det er englene, hyrderne så,
dengang Herren i krybben lå,
:/:evig er englenes sang.:/:

Fred på jord, fryd på jord,
Jesusbarnet blandt os bor!
Engle sjunger om barnet så smukt,
han har Himmerigs dør oplukt,
:/:salig er englenes sang.:/:

Salig fred, himmelsk fred
toner julenat herned!
Engle bringer til store og små
bud om ham, som i krybben lå;
:/:fryd dig, hver sjæl, han har frelst!:/:

El: Privata kantkolekto

La sankta nokto.
Dane: Glade jul, dejlige jul.
Tradukis: J.H. Vink.

Paca nokt', sankta hor';
taga lum' mortis for,
nur maldormas feliĉa hompar';
ĉarma knabo kun ora buklar',
:/: dormu en dia ripoz'! :/:

Paca nokt' , sankta hor';
kantas jen ĉiela ĥor'.
Nur paŝtistoj aŭskultas al ĝi:
"Gloron, gloron havigu al Di',
:/: paco estiĝos sur ter'!" :/:

Paca nokt', sankta hor'!
Dia fil', Via glor'
prikantata ĝi estu sen fin',
ĉar de morto vi savis ja nin
:/: per la naskiĝo sur ter'. :/:


La sankta nokto.
Dane: Glade jul, dejlige jul.
Tradukis: Nekonata....

Paca nokt', sankta nokt',
ĉio en dorm', sole nur
ne la kara, sanktega par',
ĉarma knabo kun bukla harar'
:/:dormu en paca kviet'. :/:

Paca nokt', sankta nokt',
ĥoranĝelar' vekas nun
paŝtistaron solene per kant',
brile ĝojas nun ĉiu aŭdant'.
:/:Jen la savonto, Jesu'. :/:

Paca nokt', sankta nokt'.
Ho! Di-filo, kiel vi
ĉarme ridas, montrante al ni,
ke la savo alvenis kun vi,
:/:venis per via naskiĝ'.:/:

El: Nia Kantaro, Oslo 1954.


Bernhard Severin Ingemann
1789-1862

Pli milda kaj pia ol lia samtempulo Grundtvig - ofte kvazaŭ infana laŭstile - sed cetere neniel naiva - estis lia amiko B. S. Ingemann, kiu per siaj historiaj romanoj, himnoj kaj kantoj (speciale maten- kaj vesperkantoj) celis revivigon de l' popolo. Li fakte atingis la celon, antaŭ ol faris Grundtvig, ĉar lia skribmaniero tre plaĉis al la samtempo.
Lia poeta fantazio pleje triumfas en la fabela poemciklo "Holger Danske". En prozo li verkis ege romantikajn rakontojn, sian propran vivpriskribon kaj la romanon "La vilaĝ-infanoj".

Biografio kun informoj pri la kantoj, rete - klaku ĉi-tie:
"B. S. Ingemann".

La teksto de la Biografio (maldekste) kaj la desegnaĵo estas el Dana Antologi, 1961, kaj verkis H.E.Jensen.


En la hejmpaĝoj estas aliaj verkoj de B. S. Ingemann. Klaku:"Kantoj" kaj: "Deilig er Jorden." kaj: "Himnoj."