Richard Long
Via ĝojo.
Tradukis: Chr. Heilskov.



El ĉio, kion spertis mi sur ter',
nenio ĉarma kiel via ĝojo
min varmiganta sur laciga vojo,
ho, kiel milda suno en somer'.

Al mi redonis ĝi batalan fortan -
ĉar longe min turmentis mond a tim'
kaj sentas nun ravite la anim'
esperan lumon kaj feliĉan sorton.

Nun kvazaŭ ŝvelas mia kor' sen lim',
dum mia ĝojo vane serĉas vorton.

 


Notoj:
El: Dansk Esperanto-Blad, n-ro 6-7/1955. - kaj
La Semajno 3-an de junio 1939 (III-a jaro, 23-a numero).

Trad.: Christian Heilskov (1873-1955),
el feroa lingvo.

Bibliografio, vidu rete:
R. Long, (1889-1977).