La komenco de

Guldhornene
de Adam Oehlenschläger.
La oraj kornoj
tradukita de C. Graversen.

La tradukinto donas jenan klarigon pri la traduko:
La traduko de "Guldhornene" estas eksperimento farita laŭ propono de s-ro Brendon Clark, ke ĉe traduko de versaĵoj en Esperanto estas tre ofte oportune kaj rekomendinde aldoni al ĉiu verso unu plian piedon, ĉar ĉe tio multe kreskas la eblo redoni en la traduko ĉiujn ideojn de la originalo. Estas vere, ke B. C. ne menciis la okazon, ke la originala verso enhavas nur 2 piedojn, kiel ekz. "Guldhornene", sed ĝuste ĉi tia mallonga verso oni pli ol aliloke sentas la neceson plilongigi ĝin.

Guldhornene.

De higer og søger
i gamle bøger,
i oplukte høje
med spejdende øje,
på sværd og skjolde
i muldne volde,
på runestene
blandt smuldne bene.

Oldtids bedrifter
anede trylle,
men i mulm de sig hylle,
de gamle skrifter.
Blikket stirrer,
sig tanken forvirrer,
i tåge de famle.

"I gamle, gamle
hensvundne dage,
da det strålte i Norden,
da himlen var på jorden:
GIV ET GLIMT TILBAGE!!!"

La oraj kornoj.

Ili serĉas, serĉas kun penoj
en libroj kaj pra-pergamenoj,
en tomboj jarmilojn silentaj,
per sensoj rutine atentaj,
sur ŝildoj putrintaj, sur glavoj
uzitaj de niaj pra-avoj,
sur runotabuloj splititaj
kuŝantaj ĉe ostoj mucidaj.

Ĉar faroj en tempoj antikvaj
ja sorĉe la homon allogas,
sed skriboj kaj aĵoj relikvaj
en densa mallumo sin lokas.
Senhelpe rigardas okulo,
la pensan vualas nebulo
ekstrema nebul' de la prao.

"Aŭskultu, malnova erao,
vi, glora epoko de tagoj
kun brilaj heroaj agoj,
al kiuj ridetis ĉielo:
RELUMU AL NI VIA HELO!!!"


Adam Oehlenschläger
1779-1850

Li naskiĝis kaj mortis en Kopenhago. En 1829 la sveda poeto Esaias Tegnér ĉe granda festo kronis lin per laŭrakrono kiel la reĝon de nordaj poetoj.
En sia junaĝo li ne donis tre grandajn promesojn pri brila poeta estonto, sed sub influo de la germana romantiko, kiu envenis Danujon pere de la norvego Henrik Steffens, li subite konsciiĝis kiel poeto kaj tuj komencis verki belajn poemojn kaj grandiozajn dramojn laŭ nordlandaj kaj orientalaj temoj.
Lia liriko estis pli libera kaj freŝa ol tiu de Ewald, kies sekvanto li cetere estis, kaj liaj dramoj estis tre ŝatataj de la popolo. En kelkaj el ili (ekz. "Aladdin") li prezentas la programon de la nova tempo: La spirito ne elektas kiel favoraton la diligentan pensulon, sed la "senzorgan filon de l' naturo", - kaj tia feliĉulo, tia naturgenio, li mem estis. Li ne daŭre restis sur sia alta nivelo, kaj de certa flanko (Baggesen kaj Grundtvig) aperis akra kritiko kontraŭ li. Sed lia signifo estas nepridiskutebla. Li fariĝis renoviganto de la dana lingvo, kaj multaj poetoj lernis de li kaj admiris lin.
Liaj ĉefverkoj estas - krom la nuna Dana nacia himno - tragedioj (inter ili "Hakon Jarl"), poeziaj verkoj (ekz. "Sankta Johano-vespera ludo", "La nordaj dioj", "Aladdin", fabeldramo, "Helge" kaj kelkaj sageoj) kaj multaj poemoj diversspecaj lia unua fama poemo estis "La oraj kornoj", kiu certe estas malfacila tradukebla en Esperanton.

La poemo estas el "Dansk Esperanto-Blad", n-ro 1/1958.


La tekston de la Biografio (maldekste) estas el Dana Antologi, 1961, kaj verkis H.E.Jensen.
Biografio, rete - klaku ĉi-tie:
"Adam Oehlenschläger".


En la hejmpaĝo estas aliaj verkoj de Adam Oehlenschläger. Klaku:
"Der er et yndigt land" kaj
"Nu er da Vaaren kommen."