Søren Hallar
Jeg har sortnende Hede og hvidnende Sande (Danmarks-Sangen)
La kanto de Danujo.

Jeg har sortnende Hede og hvidnende Sande
i Vest og i Nord,
og mod øst og mod Syd har jeg grønklædte Strande
om Ø og om Fjord.
l de vidtbredte Agre bag Skovenes Rande
staar Kornet og gror.
Jeg har nok til jer alle, i Marker og Vande,
min Rigdom er stor.
Det er Danmark, din Moder, der taler
og lyt til mit Ord!

Du har Hjemret i Riget saa længe tilbage,
som Landet bestod.
Du fik Lov til at leve beskærmede Dage
i Tider af Blod,
og i Frihed, i Retfærd og Fred uden Mage
har Stammen sin Rod.
Men at værne din Arv og at dø uden Klage
du ogsaa forstod.
Det er Danmark, din Moder, der taler,
saa lyt ved min Fod!

Er nu alt blevet andet? Er Arven lagt øde
og Rigdommen endt?
I er nu kastet ud i et haardere Møde,
end før I har kendt.
Blev I slappe og sløve, er Mændene døde,
blev Slægten forvænt?
Skal for Kiv og Splidagtighed Slægten nu bøde,
har Bladet sig vendt?
Det er Danmark, din Moder, der taler,
har Ordet dig brændt?

Men jeg tror, at en stærkere Vilje vil stige
af Trængslernes Aar,
at jert Nag og jer smaalige Tvedragt skal vige
for ædlere Kaar.
I skal bygge et Værn i jert fædrene Rige,
saa Folket bestaar,
saa det kender sin Arv, og om nogen vil svige,
forkastet han staar.
Det er Danmark, din Moder, der taler,
saa værn om min Gaard!

For I elsker min Skov, mine Agre de brede,
fra Nord og til Syd,
og I elsker min Strand og min mørkladne Hede,
og Vandenes Lyd.
Kun her har I hjemme, kan synge og bede
i Smerte og Fryd.
Dette ældgamle Land skal I styrke og frede,
blandt Lande en Pryd.
Det er Danmark, din Moder, der taler,
saa hør mig og lyd!

La teksto estas el: Dansk Esperanto-Blad, oktobro 1940.

La kanto de Danujo.
Dane: Jeg har sortnende Hede og hvidnende Sande (Danmarks-Sangen).
Tradukis: L. B. Christiansen.

Mi havas nigran erikejon kaj blankan sablon
en okcidento kaj en nordo,
kaj oriente kaj sude mi havas verdvestan bordon
ĉirkaŭ insulo kaj fjordo.
En la vastaj kampoj malantaŭ la randoj de la arbaroj
staras la grajno kreskante
Mi havas sufiĉe por vi ĉiuj, en kampoj kaj akvoj,
mia riĉeco estas granda.
Estas Danujo, via patrino, kiu parolas
kaj aŭskultu mian vorton.

Vi havas hejmrajton en la regno tiel longe
kiel la lando ekzistis.
Estis permesate al vi vivi protektitajn tagojn
en tempoj de sango,
kaj en libereco, en justeco kaj paco sen egalaĵo
havas la gento sian radikon.
Sed defendi vian heredaĵon kaj morti sen lamenti
vi ankaŭ komprenis.
Estas Danujo, via patrino, kiu parolas
tial aŭskultu ĉe mia piedo!

Ĉu nun ĉio estas alie? Ĉu la heredaĵo estas detruita
kaj la riĉeco estas finita?
Vi nun estas elĵetitaj en pli malmolan renkonton,
ol vi estas konintaj antaŭe.
Ĉu vi estas malstreĉitaj kaj malakrigintaj,
ĉu estas la viroj mortintaj,
ĉu estas la gento dorlotita?
Ĉu pro malpaco kaj malkonsento nun devas la gento pagi
ĉu la folio sin turnis?
Estas Danujo, via patrino, kiu parolas,
ĉu vin la vortoj bruligis?

Sed mi kredas, ke pli forta volo volas leviĝi
el la jaroj de la doloroj,
ke via konsciencripoĉo kaj via malgrandanima
malharmonio devas foriri
por pli nobla stato.
Vi devas konstrui defendon en via patro-regno,
tiel, ke la nacio ekzistas,
tiel ke ĝi konus sian heredaĵon, kaj se iu volas cedi,
li staras forĵetita.
Estas Danujo, via patrino, kiu parolas
do gardu mian farmdomon!

Ĉar vi amas mian arbaron, miajn kampojn la larĝajn
de nordo ĝis sudo,
kaj vi amas mian bordon kaj mian malhelan erikejon
kaj la sonon de la maroj.
Nur tie ĉi vi estas hejme, povas kanti kaj preĝi
en doloro kaj ĝojego.
Tiun maljunegan landon vi devos plifortigi kaj ŝirmi
inter landoj ornamo.
Estas Danujo, via patrino, kiu parolas
do aŭskultu al mi kaj obeu!

El: Dansk Esperanto-Blad, oktobro 1940.

La kanto de Danujo.
Dane: Jeg har sortnende Hede og hvidnende Sande (Danmarks-Sangen).
Tradukis: Chr. Graversen.

Erikejo malhela, humanta dunaro ekstreme en nord',
kaj pli sude bordaroj, helverda muaro
ĉe belto kaj fjord',
grenabundo sur kampoj, ondanta, najbaro
de domo kaj kort', -
plensufiĉe mi havas, sur tero, en maro
por via komfort'.
Mi, Danlando, patrine parolas,
kaj jen mia vort'.

Vi hejmigis la landon, jam kiam molestis
glacia la front'.
Kaj laŭ sorta favoro trankvilaj vi restis
dum sangis la mond'.
En honesto, libero kaj paco vi nestis ,
laŭ ĉiu rakont'.
Tamen gardi la vian kapablaj vi estis
kaj morti sen hont'.
Mi, Danlando, patrine parolas,
por deca respond':

Ĉu vi nun ŝanceligas? ĉu ĉio perdita
el via hered' ?
Ĉu nun trafis vin io tro peza, insida,
por fortoj kaj kred'?
Ĉu jam velkis la viroj, pro virto mucida
morala retret' ?
Ĉu nun venĝas sin via kverelo senbrida
per puna impet'?
Mi, Danlando, patrine parolas,
- ĉu decas la ced'?

Mi esperas, ke volo pli forta aperu
elpuno kaj prem',
ke anstataŭ maldeca disputo prosperu
konkorda seren'.
Vi konstruu ŝirmilon al mi kaj fieru
pro garda posten',
kaj ke iu min trompu, vi ne plu toleru
li distru sin mem.
Mi, Danlando, patrine parolas,
ordonis mi jen.

Miaj kampoj, arbaroj kaj valoj ja ravas
vin eĉ en la kor',
erikejo kaj strando ja same vin savas
el prema dolor'.
Nur ĉe mi vi ja hejmas, eposon ja trofas
por lud' kaj ado
Tiun landon praaĝan protekti tre gravas
unika trezor'.
Mi, Danlando, patrine parolis,
kaj nun: al labor'!

El: Dansk Esperanto-Blad, decembro 1940.

Notoj:
Søren Hallar estis Doktoro( dr.phil.), bibliotekisto, kaj gvidanto de la Universitata Biblioteko en Kopenhago.

Pri la tradukanto L.B.Christiansen:

Laŭ informo en la revuo li tradukis la poemon li nur studis esperanton dum 1 jaro!

La traduko estas tute laŭvorta, kaj tial ne kantebla laŭ iu origina melodio.

Male, la tradukanto Chr.Graversen estas lerta esperantisto, kaj li tradukis multajn verkojn. Li estas certe unu el la plej lertaj kaj gravaj tradukistoj.