Carsten Hauch:
Himnoj.

 
Melodio:
Vender sig lykken fra dig (Konsolo de malespero)
Komponis: Carl Nielsen

Vender sig lykken fra dig
Alia dana nomo: "Trøst i modgang". (El 1861)
Esperanto: Konsolo de malespero.

Vender sig lykken fra dig,
bli'r du i støvet trådt,
og bli'r af fjender spottet,
af venner selv forrådt,

du skal det lidet agte,
når du dig selv ej sveg,
vi sendtes hid til arbejd',
og ej til lyst og leg.

Men hist, hvor ånder svømme
på Mælkevejens hav,
hvor livets hvide svaner
opstå af tid og grav,

dér skal det åbenbares,
hvad du har tænkt så tit,
at den skal højest glædes,
som allermest har lidt.

Thi smerten er kun vrangen
af salighedens dragt,
i dybets dunkle kilder
sig spejler lysets pragt.

Konsolo de malprospero
Dane: Vender sig lykken fra dig
Tradukis: H. E. Jensen.

Se vin la sort' perfidis,
mistraktis vin la mond',
vin mokis malamikoj
kaj eĉ amika rond',

tion nur malatentu,
se restis en fidel'
vi mem, ĉar nur por peni
vi vivas sub ĉiel'.

Sed supre, kie flugas
spiritoj tra stelar'
kaj cignoj releviĝas
el morto kaj amar',

jen tiu, kiun tere
turmentis la sufer'
plej altan ĝojon trovos,
veriĝos la esper'.

Sin kaŝas feliĉego
sub vesto de dolor',
en tera font' rebrilas
ĉiela lum' en glor'.

El: Dana Antologio, 1961.  

La nobla sciencisto
Dane: Naturens ædle Dyrker.
Tradukis P. Th. Justesen

La nobla sciencisto aspiras gloron ne,
velkontan dum fluo de l' jararo.
Lin gvidas, lin altiras la lum' de l' ide',
brilanta sur kosma alt-altaro.

Li tra dezertoj iras senlace kaj sen tim'.
Ŝtormegoj neniel lin retenas.
En spiro de l' poluso ĉi tia pilgrim'
facile, volonte, ĝoje penas.

Pratempaj fantomegoj en respektinda tomb'
teruroj de l' oceanprofundo -
la galaksi-mondaro en stelbrila pomp' -
abisma mister-voĉar-abundo -

ruĝado rozpetala kaj najtingala kant' -
farado de l' kolombeta nesto -
flagrad' de l' efemero, irado de l' stel':
Efikoj al li de l' mondmajesto!

Enigmo ĉielstela! Li pensosolvas ĝin.
La tempo! Al li neniu baro.
La fulmon li servigas: obeas ĝi lin.
Vaporo lin portas tra la maro.

Subgrunde alttrezoroj troviĝas, or' kaj gem'.
Abismojn en ter' li pens-trairas.
Li ĉion fordonacas, forgesas sin mem.
Ideojn eternajn li sopiras:

Ideoj kiel cignoj flugantaj super mar',
mirigaj en ĉiu part' de l' mondo,
senmorta, ĉiamjuna, ĉiela pensar',
rezista al homforgesa ondo.

El Kantante Antaŭen, 1941.
Vidu dekstre alian tradukon de la sama himno!

La nobla okupanto
Dane: Naturens ædle Dyrker.
Tradukis Chr. Heilskov

La nobla okupanto de l'regno de esplor'
glorkronon velkontan ne aspiras;
la lumo de l' eterno nur estas la trezor',
en kiu enpenetri li deziras.

Piedon lian baras ne la dezerta ter',
ne mortiganta aro de la ventoj;
lin nek timigas spiro de la polusa sfer',
nek ĥor' de l' furiozaj elementoj.

La fortaj gigantoj en la pratempa ar',
teruraj en la ocean-abismo,
la malproksima mondo, la galaksia mar'
kaj skuo de la tera kataklismo.

Ruĝeca de la razoj kaj kant' de l' najtingal'
dum turtoj en arbar' konstruas neston,
flagrado papilia, vagantstelara fal'
al li malkovras dian la majeston.

Enigmoj de l' stelara esploras lia mens',
li serĉas tra senlime grandaj mondoj,
la fulmon li jungas al ĉaro de la pens',
vaporo portas lin sur ter' kaj ondoj.

Trezorojn la plej riĉajn trovitajn en la ter'
sen zorgo pri flatado kaj incensoj
libere li donacas: la amanton de l'ver'
nur rekompencas la eternaj pensoj,

la pensoj, kiuj flugas kiel cignaj super mar',
vagadas en la mondon sen ĉeso,
neniam maljuniĝas en memor' de l' pensular,
ne mortos en la akvaj de l' forgeso.

El Esperanto Kantu!.
Vidu maldekstre alian tradukon de la sama himno!

Naturens ædle Dyrker (El: 1860)
Esp.: La nobla sciencisto kaj La nobla okupanto
Tradukis: P. Th. Justesen - kaj - Chr. Heilskov
Melodio: Carl Nielsen

Naturens ædle dyrker begærer ej den krans,
der falmer i tidernes vande,
han agter kun og ønsker og søger den glans,
der lyser fra evighedens strande.

Og ørkenens veje, de standse ej hans fod,
ej vindenes dræbende skare,
og ispolens ånde, den kuer ej hans mod.
Han ænser ej savn eller fare.

De mægtige skikkelser i verdens ældste grav,
de rædsler, som bølgedybet gemmer,
de blinkende verdner i Mælkevejens hav
og afgrundens vældige stemmer;

og rosernes rødmen og nattergalens sang,
mens skovduen reder sit leje,
og døgnfluens flagren og himmellysets gang,
de vise ham den eviges veje.

Og stjernedybets gåder, dem grunder han ud,
ej tidernes lænke ham fanger,
og lynet han tvinger at vorde tankens bud,
og dampen er hans dristige ganger.

De rigeste skatte han finder under muld,
hans ånd gennem afgrunden vanker,
han skænker dem til verden, han lønnes ej med guld,
hans løn er de evige tanker,

de tanker, der flyve som svaner over sø,
til under for de fjerneste lande,
og aldrig kan ældes og aldrig kan dø
og sænkes i glemselens vande.

Melodio al Naturens ædle Dyrker.
Melodio de Carl Nielsen.


Funebro de infano. - Tradukis: H.E.Jensen.
Mi trompis la hirundo,
ho, Panjo, ho domaĝ'!
la domon ĝi forlasis
por urĝa forvojaĝ'. -

La lumon ĝi kunprenis
- de l'suno vivinspir' -
kaj antaŭ la reveno
mi mortos pro sopir'!


Johannes Carsten Hauch.

12.5.1790 - 4.3.1872.
Li estis el dan-norvega deveno, naskiĝis en Norvegujo, pasigis siajn infanjarojn tie kaj poste faris tre belajn priskribojn de tiu tempo. Sed de sia 13-a jaro li vivis en Danujo, kaj tie li verkis.
Li estis vera romantikulo, disĉiplo de Oehlenschläger, verkis valorplenajn romanojn kaj dramojn, sed antaŭ ĉio li estis sublima lirikisto, kies verkoj estas forte stampitaj de lia religia sento.
Unu el liaj romanoj "Pola familio" temas pri la malfeliĉa sorto de la poloj, al kiuj li sentis veran simpation.


Biografio (kaj la dana teksto), rete - klaku ĉi-tie: "Carsten Hauch".
La teksto, supre, estas el Dana Antologio, eldonita de CDEL en 1961.
Vidu alian verkon de Carsten Hauch, klaku:
"Hvi står du så ensomt, o birketræ?/
Esp.: Ho kial, betulo, solecas vi."