Ĝardenon belegan mi montros al vi.
Dane: Jeg ved, hvor der findes en have så skøn. Tradukis: P. Th. Justesen.
Ĝardenon belegan mi montros al vi.
Marbluas ĉirkaŭe, arbverdas en ĝi.
Kaj birdoj nestfaras en heĝo-florant'
kaj flugas matene aeren kun kant'.
Dum ondas la freŝa marblu-idili',
emerĝas insulo ĉarmega el ĝi.
La maron plenigas impona ŝipar',
la landon orfruktoj kaj riĉa florar',
Murmuras fonteto, fluetas river'.
Montetojn rondetajn karesas l' aer'.
Herbejo molegas. Ho! ĝuo de Di'!
ludadi, kantadi, ridadi en ĝi!
Knabinoj dancadas en brila florar',
sangruĝa, neĝblanka surbruste en par',
dum knaboj ludadas per harpo kaj glav',
kantante pri dana boneco kaj brav'.
Mi kredas - ne, scias - mi certas pri ĝi:
princ' estas en mondo ĉi belidili':
ĝarden' sur insul', ĉirkaŭita de mar'.
Alvenu! Rigardu! Jen ĝia belar'.
La valoj! La kampoj! Marstrando en sun'!
Ĝardeno! Arbaro! Kaj neĝblanka dun'!
Florar' en herbejo! Brilego ĉe strand'!
Danlando! Danlando! Floranta girland'!
El: Kantante Antaŭen, 1941.
|
Jeg ved, hvor der findes en have så skøn. El 1870. La dana ĝardeno.
Jeg ved, hvor der findes en have så skøn,
hvor søen er blå, og hvor skoven er grøn,
hvor fuglene bygge i løvhækkens ly
og flyve hver morgen med sang over sky.
Og midt i den friske og gyngende sø
der dukker af dybet den dejligste ø;
og søen af prægtige skibe er fuld
og øen af frugt og af blomster og - guld.
Der risler en kilde, der rinder en å,
og højene ere så runde og små,
og engen er blød, så det ret er en lyst
at tumle sig der og få lettet sit bryst.
Der danse småpiger med blomster i hat
–– en rød og en hvid har på brystet de sat
og drengene lege med harpe og sværd
og synge så glade om danemænds færd.
Jeg tror det forvist, at der ej er en plet
på jorden, hvor alt er så blødt og så net
som haven, hvor øen i søen er lagt;
kom, så skal jeg vise dig hele dens pragt!
Se ud over dal, over mark, over sund,
så ser du en have med løvsal i lund,
med blomster i enge og sølvspejl i vand,
og haven er Danmark vort fædreneland.
|
La ĝardeno Danlando.
Mi scias ĝardenon kun plaĉo kaj bel',
kun verda arbaro kaj blua ĉiel',
kun birdoj nestantaj en ŝirma arbust'
kaj vigle kantantaj el plena la brust'.
Senpere el freŝa ondanta la mar'
ĝi venas, insula kun ĉarma ecar',
la maron beligas ŝipara trezor',
l' insulon florpompo kaj fruktoj kaj or'.
Kupolos altaĵoj, perladas fontet',
ĉe l' streta rivero ripozas kviet',
invitas la mola herbeja velur'
al ludo, al ĝoj', al freŝiga plezur'.
Jen florornamitaj knabinoj en danc'
kun blanko kaj ruĝo - danujkonsonanc',
kaj knaboj ludadas per harpo kaj spad'
kantante pri dana heroa agad'.
Nenie troviĝas alia loket'
kun tia komforto, en riĉa komplet',
kaj ondolulita ĝardenoinsul',
- alvenu, rigardu, al ĉiu angul':
Arbaro kaj lago, herbejo kaj val',
kun floroj, kun birdoj, ja eĉ najtingal',
ĝardeno ja estas kun sorĉa arom',
kaj Nia Patrujo Danlando la nom'.
|
Mads Hansen,
1834 - 1880,
profesie terkulturisto, sed verkis multajn kantojn.
Ĉi-tiu kanto estas el 1870.
Biografio, rete - klaku ĉi-tie: "Mads Hansen".
La maldekstra eldono estas tradukita de C. Graversen, kaj estas el Dansk Esperanto-Tidende, n-ro 3-4/jan-febr. 1941.
Vidu alian poemon de Mads Hansen - Klaku:
"Fo'ajle di små blomster..."
|