Johan Ludvig Heiberg
Poemoj.  
En ĉi-tiu paĝo vi trovas jenajn verkojn en esperanto de Johan Ludvig Heiberg:  
Dana:
Barkarole.
Solen sank bag grønne Lund
(Tycho Brahes Farvel)
Nu Løvsalen Skygger/Elverhøj
Snart er Natten svunden.

Esperanto:
Barkarolo.
La adiaŭo de Tycho Brahe.
Kanteto de "Elverhøj.
= En ombra kvieto
Reveno de nokta ĉaso.

"Barkarole"
El 1829 - Melodio: Mozart(?).
Esp.: Barkarolo.

Lette Bølge! Når du blåner,
gjennemsigtig, lys og klar,
Himlens Farveskjær du låner,
selv du ingen Farve har.
Himlen ei, kun Himlens Billed
hviler i din dybe Favn.
Aldrig er din Længsel stillet,
den er evig, som dit Savn.

Bølge! Hvor du klarest rinder,
speiles Himlen i dit Bad;
Ak! din Længsel Hjertet minder
om hvad Skjæbnen skiller ad.
Hjerte! Du bør ikke klage!
selv Naturen føler Savn;
trøst dig, hvis du har tilbage
kun et Billed og et Navn.

"Barkarolo"
Dane: Barkarole
Tradukis: H. E. Jensen.

Vi, ondeto, bluiĝante
en kristala, luma hel',
sen koloro vi konstante
ĝin pruntadas de l'ĉiel'.
Nur la bildon de l'ĉielo
vi retenas en la sin',
fora estas via celo,
vana via korinklin'!

La ĉielon, ondo klara,
en sopir' spegulas vi,
memorigas pri l'amara
kaj disiga sort' de ni.
Koro, la naturo estas
en sopir', ne nur la hom';
vin konsolu, se nur restas
al vi bild' kaj kara nom'.

 

Solen sank bag grønne Lund
(Tycho Brahes Farvel)
El 1819 - Melodio: Weyse.
La adiaŭo de Tycho Brahe.

Solen sank bag grønne Lund,
og den klare, fulde Måne
mellem Sjølunds Kyst og Skåne
stråled over Øresund.
Hvælved om Uranienborg
sig den stjerneklare Bue.
Tycho stod i Månens Lue,
monne Landet trindt beskue,
tankefuld, med dæmpet Sorg.

Og han sagde: Fædreland!
Siig mig dog, hvad var min Brøde,
da din Søn du bort at støde
fra dit Hjerte nænne kan?
har du glemt, hvad Verden veed?
Det var mig, som monne bære
op til Stjernerne din ære;
Hele Himlen kan jo være
Vidne til min Sønlighed.

Mit Chaldæa her jeg fandt.
Ak! I elskte danske Sletter
vise jo i lange Nætter
himmelen til hver en Kant.
Skjønne, lave Fædrejord!
Fremfor alle Verdens Lande
må jeg elske dine Strande;
Just på dem bør Templet stande
For det høie Stjernechor.

Men Urania sin Ven
vil et andet Hjem berede,
hvorved hendes Kunst kan brede
sig til andre Lande hen.
Dunkelt jeg kun Veien seer,
Stjernerne måe den betegne.
Ligemeget hvad for Egne!
Er ei Himlen allevegne?
Hvad behøver jeg så meer?


Kanteto el Elverhøj
El 1829
Tradukis: H.E.Jensen kaj
Chr. Graversen.

En ombra kvieto
dum longa taghel'
nun nestas birdeto
en florkampa bel'.

Vagadas sur strato
mizere Amor',
sed lin pro kompato
invitas la kor'!

 

La adiaŭo de Tycho Brahe.(1)
Dane: Solen sank bag grønne Lund
(Tycho Brahes Farvel)
Tradukis: H. E. Jensen.

Post la rando de l'arbar'
malleviĝis jam la suno,
kaj la milda lum' de l'luno
brilis super ter' kaj mar'.
Sub la volbo de l'ĉiel',
sub la steloj mil' ĉe milo,
Tycho 'staris en la brilo,
rigardadis sen trankvilo
la pejzaĝon - kia bel'!

"Ho, patrujo," diris li,
"diru, kion mi misfaris,
kial vi la vojon baris
por mi al la kor' de vi!
Ĉu la famon de la fil'
pelis vi el la memoro?
Pri la cel' de la esploro:
alta flug' de via gloro!
jam atestas steloj mil!

Ĥaldeujo(2) ja al mi,
ho, vi dana ter' ebena,
por la stelesplor' konvena
dum la noktoj estis vi!
Vi malalta dana ter',
inter ĉiuj teraj landoj
karaj estas viaj strandoj,
templon por ĉielaj grandoj
porti devus vi en ver'!

Sed Urania(3) al mi
novan hejmon nun preparos
kie mi esplorojn faros
novajn por la glor' de ŝi.
Kvankam mi en emoci'
vojon nur malklare vidas,
miaj steloj al mi ridas,
la ĉielo ne perfidas, -
kion pli bezonas mi?"


Notoj
(1) Mondfama dana astronomo (1546 - 1601), kiu vivis multajn jarojn sub reĝa protekto kaj atingis brilajn rezultatojn, sed fine pro kalumnioj (parte pravaj) de malamikoj estis eksigata kaj trovis azilon ĉe la imperiestro Rudolfo en Praha, kie troviĝas lia tombo en la pregejo Teyn.
(2) Babel. La pastroj tie estis spertaj astronomoj kaj astrologiistoj.
(3) Unu el la naŭ muzoj, kiu protektis la astronomion.

 

Johan Ludvig Heiberg
(1791-1860)
estis la stilisto inter la danaj poetoj, la formalista kritikulo. Li enkondukis en Danujon la pensojn de Hegel kaj la francan vodevilon. Lia verkaro estas multspeca. Plej konata estas lia romantika dramo Elverhøj kun belaj enmetitaj kantoj en popolkanzona stilo, kaj kelkaj el ili- kune kun kelkaj aliaj poemoj de li - ankoraŭ ofte estas kantataj, same kiel kelkaj el la vodeviloj kaj aliaj dramoj estas prezentataj, precipe "Elverhøj", kiu estas konsiderata vere nacia dramo, uzenda je plej solenaj okazoj.
Biografio, rete - klaku ĉi-tie:
Johan Ludvig Heiberg.
La teksto pri Heiberg estas el Dana Antologio (CDEL 1961), kaj estas skribita de H.E.Jensen, kiu ankaŭ faris la desegnaĵon.

Cetere, la esperanto-tekstoj estas ankaŭ el Dana Antologio.


Vidu alian verkon de J. L. Heiberg, klaku:
"Nokta la trankvilo."