Hans Hartvig Seedorff:
Den lyse Nat
La hela nokto.

Melodio: Bjørn Hjelmborg (1941).

Den lyse Nat
Esp.: La hela nokto.

Det er igen den fine lyse Nat ...
med Drosselfløjt i Vejens mørke Krat.
Det er igen de store Stjærners Tid,
da Verden bliver mild og maanehvid.

Ja end engang den store lyse Nat.
Nu længes den, hvis Hjærte blev forladt.
Nu glider alle dybe Drømmes Elv
tilbage til sin Kilde: til sig selv.

En Drossels fløjt som Sølvlyd i min Sang ...
Saa længes jeg endnu, endnu engang
imod et Hjærte, som har mig forladt.
Det er igen den altfor lyse Nat.

La hela nokto.
Tradukis: Manfred Retzlaff, 1987.

Nun ree nokte lumas la ĉiel'...
kun turd-flutado en arbed-malhel'.
De l' grandaj steloj tempo estas nun,
la mond' mildiĝas sub la blanka lun'.

Ja ree estas luma nokto-hor'.
Sopiras nun la forlasita kor',
profundaj sonĝ-riveroj pli kaj pli
nun glitas reen ĝis la font', al si.

Arĝente sonas turda melodi'...
Sopiras ree mia koro pri
la koro, kiu min forlasis. - Ho,
ĉi tiu nokto estas hela tro!

Hans Hartvig Seedorff
1892-1986.

Li estis i.a. sekciestro de Dana Ŝtatradio.
Unu el la ĉefaj, danaj poetoj. Artisto de facilflua, gracia ekstero kaj multvaria enhavo. Tre produktema optimisto kun vigla temperamento.
Multe vojaĝis - i.a ĉirkaŭ la Globon por subvencioj de legontoj de poemoj verkotaj survoje! Tradukis poemojn de Heine.
Li verkis ĉi tiun poemon en 1917.


Bibliografio, vidu rete - klaku:
Hans Hartvig Seedorff.

Esperantigis en 1987 el la dana teksto:
Manfred Retzlaff.
Unuafoje aperigita en DEFA-bulteno 6.1987.

Ĉi-tie el Dana Fervojisto, majo/junio 2001.


Aliaj verkoj estas en aliaj hejmpaĝoj, klaku:
La rabistoj el Rol.

- - -kaj:
Rajnal, la rajdisto.
- - -kaj:
Leprulo.