Jens Christian Hostrup.
Kantoj

 
En ĉi-tiu paĝo vi trovas jenajn verkojn en esperanto de Jens Christian Hostrup:
Dana:
Da Vaartoner løde.
Den trænger ud til hvert et Sted.
- -
Man maa rejse til fods
Hjemmets Sang (vidu La Enhavo)

Esperanto:
Printempa la forto.
En ĉiu loko la batal'.
La reĝo regadas en alta kastel'.
Per vojaĝo pieda,
Post kanto de l' somero.

Tradukis:
H. E. Jensen.
H. E. Jensen.
H. E. Jensen.
H. E. Jensen.
H. E. Jensen.

Printempa la forto.
Dane: Da Vaartoner løde.
Tradukis: H. E. Jensen.
Printempa la forto,
alaŭda jubil'
nun vokis el morto
la vivon en bril'.
En griza karcero
ruĝiĝis la vang',
I: kaj al la libero
sopiris la sang'. :I

Kamena angulo
ne plaĉs al ni,
kaj ne la postulo
de l'libra lekci'.
Ni levis la velon
en vigla kuraĝ',
I: ni vidis la celon,
nin vokis vojaĝ', :I

Kaj nun ni rapidas
el hejma haven',
espero nin gvidas,
jam mortis ĉagren',
al land' sen doloroj
kondukas la voj',
I: ni inter la floroj
ripozos en ĝoj'. - :I

Jen flugas feliĉa
la gaja korsar'
de l' hejmo malriĉa
al land' de nektar'.
Nin gvidu la ĝojo,
la forta esper'
I: sur preta la vojo
al tuta la ter'! :I

El: Kantante Antaŭen, 1941.

Da Vaartoner løde, (Rejsesang).
Esp.: Printempa la forto.
El: 1856.
Da Vaartoner løde
Fra Lærkernes Bryst
Og vakte det Døde
Til Liv og til Lyst,
Da sad som i Fængsel
Vort higende Mod,
Da svulmed af Længsel
Vort Vikingeblod.

Ej Kakkelovnskrogen
Os hued som før,
Da lukked vi Bogen,
Den blev os for tør;
Da Sejlet vi hejste
I knagende Raa,
Og lystig vi rejste
Ad Bølgerne blaa.

Og nu vil vi haste
Med Haabet ved Roer,
Og nu vil vi kaste
Hver Sorg overbord,
Og nu vil vi pile
Mod vinkende Kyst,
Og saa vil vi hvile
Ved Blomsternes Bryst.

Og Sangen skal bruse
I Skovenes Fred,
Saa Bøgene suse
Forundret derved;
Og Bonden den skræmme
Skal op af hans Ro,
Og Pigen skal glemme
At Malke sin Ko.

Som Trækfugle flagre
Vi vidt over Strand
Fra Hjemmet, det magre,
Til Glædernes Land.
Vær frejdig, vor Haaben!
Hvad frygte vi for?
See, Vejen er aaben,
Og Verden er vor.

Den trænger ud til hvert et Sted.
El 1892.
Esp.: En ĉiu loko la batal'.

Den trænger ud til hvert et Sted,
den haarde Strid herhjemme,
og den, som ej vil være med,
faar svært ved sig at gemme;
men vi vil gerne ta' vor Tørn,
saa snart vi tør os melde
og faa vor Plads blandt Tidens Børn
og ikke blandt dens Trælle.

Vi søger ej at finde Svar,
til Hundene, som glamme,
men finde først, hvad Kraft vi har
for ej at staa til Skamme
det gælder om, vi hjælpes til
at se med egne øjne
og ret forstaa, hvad Tiden vil
men ikke tro dens Løgne.

Vi ved det godt, vi lidet ved,
og højere vi stunder,
men vil ej rive Himlen ned,
kun bygge fast derunder;
vi la'r os ej af Dagens Véé
vort gode Haab betage,
og aldrig friste til at se
paa Livet som en Plage.

Vi tror, at han, som os det gav
har altid godt i Sinde,
med ringe Kaar og store Krav
des mer det har at vinde;
vi tror, om Stormen raser vildt,
skal ej vi la' os skræmme,
nej, ingen ærlig Kamp er spildt,
der staar for Livets Fremme.

Og denne Tro vi slipper ej,
mens vi mod Kampen stævne,
i den vi bryder os vor Vej
og øver hver en Evne,
og den vi troligt med os bær',
naar Læretiden slutter,
for saa til Danmarks Folkehær
at støde som Rekrutter.

Den Hær vil ikke Blod og Saar,
hvor Krigens Lurer gjalde
men nyfødt Fred i Friheds Vaar
med lige Ret for alle,
og den vil sindigt fremad gaa
og ej fra Kampen træde,
før selv den mindste al de smaa
faar Del i Livets Glæde.

En ĉiu loko la batal'.
Den trænger ud til hvert et Sted.
Tradukis: H.E.Jensen

En ĉiu loko la batal'
tre akra sin prezentas,
eĉ se la hom' en hejma val'
por ĝi malemon sentas;
volonte ni sen ambici'
laŭvice partoprenas;
infanan rajton amas ni,
sklavecon abomenas!

Sed ne ni penas por respond'
al hundoj, kiuj bojas,
sed konsciiĝas en la rond'
en forto kune ĝojas;
necesas, ke en temp' de ni
ni uzas la okulojn,
komprenas, kion volas ĝi,
ne fidas mensogulojn!

Ni senperfekte por la cel'
laboras, sed ne bruas
por disrompiĝo de l' ĉiel',
sub ĝi ni ja konstruas!
Ne la esperon la dolor'
de l' tag' de ni forprenas,
neniam en malbonhumor'
la vivo nin eagrenas!

Li, kiu donis ĝin al ni,
ja estas bonintenca;
post penoj, zorgoj, venas li
kun beno rekompenca;
ni kredas, ke la ŝtorm' kaj bru'
ne povos nin forpeli;
post la batal' por vivo plu
ni penas ĝin akceli!

Kaj ne la kredon perdas ni
al la batal' survoje,
per ĝi kun nova energi'
ni nin ekzercas ĝoje;
post lernotempo estu ĝi
gvidanta la ideo,
en kiu rekrutiĝas ni
en la popolarmeo!

Ne sangon volas la arme'
kaj vundojn de milito,
sed realiĝon de l' ide'
sen monopolprofito!
Persistas ĝi por la postul'
- kaj nur la lastan fojon,
se ĝuas ĉiu malgrandul'
la plenan vivoĝojon!

El: Esperanto Kantu!

Melodio: E. Lindgreen, 1992.

(Troviĝas ankaŭ melodio de Th. Aagaard el 1932. Ĝi estas i.a. en Folkehøjskolens Sangbog el 2003, n-ro 415).
La reĝo regadas en alta kastel'.
Dana teksto: ?, - Melodio: Dana popola melodio.
Tradukis: H. E. Jensen.


La reĝo regadas en alta kastel',
tralalera, falera, tralerira!
En robo purpura sin vestas en bel',
tralalera, falera, tralera!

Sur seĝo ĝi kuŝis en brila bonstat',
trala ...
sur saman la seĝon nun saltis la kat',
trala ...

Kaj ne ĝi atentis pri ĵusa digest',
ĝi kaŭzis skandalon sur reĝa la vest'!

Kaj kiam alvenis la reĝa gravul'
la vesto rikanis kun laksa makul'.

La reĝo, serĉante pri la kulpul',
demandis: De kie ĉi tiu makul'?

Sed vane demandis la reĝo - ĉar
nenion ja sciis la korteganar' .

Nun ilin bategis la reĝa stultul'
- kaj tion ja kaŭzis la laksa makul'!

Sed ne kuraĝante rebati lin'
al sia subul' oni venĝis sin.

Kaj ĉiu grandulo laŭ simpla formul'
transdonis la batojn al sia subul'.

La grandbienisto al la kamparan',
servisto al knab' per bastono kaj man'.

Tutlande efikis la sama regul'
- kaj tion ja kaŭzis la laksa makul'!

El: Esperanto Kantu!

(Mi ne scias la danan tekston! Se vi ? Mi antaŭdankas pro via letero. Skribu al Retestro: Klaku ĉi-tie:
Poŝto.


Jens Christian Hostrup,(1818 - 1892).
Brila dana poeto, kiu verkis multajn, belajn kantojn kaj vodevilojn.

Vidu aliaj verkoj de Hostrup, klaku:
"Nun trankviliĝas."
"Nun tosto por ĉiu tutjuna deculin'."


Biografio, rete - klaku ĉi-tie:
Hostrup.

... kaj informoj pri la komponisto al Printempa la forto:
"Heinrich Nutzhorn"

En ĉiu loko la batal'=Den trænger ud til hvert et Sted = Skribita je/por la inaŭguro de l' Altlernejo en Ry, 1892.