|
Når alting går til hvile. El 1838. Esperanto: Je vespero.
Når alting går til hvile,
hvad dagen kaldte frem,
når alle tåger ile
til deres dunkle hjem,
når solens glimt sig fjerne,
mens af hver sky forladt
den evig faste stjerne
står på den stille nat:
Da synker hen i dvale
hver drøm, vi stige så
den store sandheds tale
vi kan igen forstå
vi kan igen fornemme
den kraft, vi bæres af,
den skjulte åndestemme,
hvis røst os tanker gav.
Og dybt i sjælens indre
sig åbner da et blik,
hvis flugt ej skranker hindre,
hvis syn ej grænser fik;
med det vort hjem vi skue,
et større fædreland
end denne lille tue,
som ej os holde kan.
Det sørgeligste klinger
harmonisk da og smukt,
det tungeste får vinger
til mægtig himmelflugt,
det ringeste forsvarer
sin plads i livets krans,
det mørkeste sig klarer
i disse strålers glans.
Og i vor ånd sig sænker
den store faderånd,
som løser alle lænker
og bryder alle bånd;
og når de sidste falde,
da føle vi med ét:
at Gud er alt i alle,
og alle kun er ét.
|
Je vespero.
Dane: Når alting går til hvile. Tradukis: H. E. Jensen.
Dum ĉesas je vespero
la pen' de l' laborul',
kaj al pli fora sfero
forkuras la nebul',
kaj lum' de l' sun' forestas
de l'volbo de ĉiel,'
sed en la nokt' nur' restas
eterne fiksa stel':
Forvelkas la idolo,
la vanta iluzi';
de l' vero la parolo
klariĝas nun al ni;
denove ni nin sentas
portataj de la fort'
la voĉon ni atentas
de pensportanta vort'.
En la animprofundo
malfermas sin elvid'
kun perspektivabundo,
sen limoj kaj perfid';
en ĝi ni hejmon vidas,
patrujon de l' esper',
kaj ni al ĝi rapidas
for de l' mizera ter'.
Mizeroj nun sonoras
en harmoni' kaj bel',
inerto nun fervoras
en flugo al ĉiel',
faktoro plej humila
sin montras nun juvel',
en radiaro brila
klariĝas la malhel'.
Okazas jen kunveno
kun patra la spirit';
ligilo kaj kateno
rompiĝas sen evit'.
En alta simpatio
subite sentas ni:
En ĉio estas Dio,-
unuo estas ni! -
El: Dansk Esperanto-Blad, februaro 1942.
|
Frederik Paludan-Müller
1809 - 1876.
Li estis reaganto al la romantika vivpercepto, kiun li konsideris falsa kaj sen radiko en la reala vivo, kaj kiun li kondamnas en sia ĉefverko, la granda vers-romano "Adam Homo". Liaj verkoj entute - ĉefe dramatikaj aŭ lirikaj - pritraktas religiajn temojn.
Laŭ origino tre vigla kaj amuzema li iom post iom fariĝis tre serioza kaj vivis kun sia edzino tre izole.
|
Biografio kun informoj pri la himno, rete - klaku ĉi-tie: "Fr. Paludan-Müller".
La teksto de la Biografio (maldekste) kaj la desegnaĵo estas el Dana Antologi, 1961, kaj verkis H.E.Jensen.
|