Holger Drachmann - kaj E. Lange-Müller:

Serenado el la dramo: Estis iam.
Meznokta fulmado.

Serenado el Estis iam

Jen plenas aero de bonodor'.
Leviĝas al vi en kvieta nokthor'
el pelvoj arom-simfonioj.
Incenso ascendas al vi kiel ŝpik!
Sopir', kiun venkis vi, iĝas muzik'.
Kun nokt' kunigita, ĝi naskas infanon,
kun pomp' ĝi ricevas ĉe bapto la banon
en sorĉaj lunlumo-radioj.

Virin', kiu fermas la koron por
la kanto kaj por la incensa odor',
por fruktoj de revoj amoraj.
Iame hektikos ĉe vi la dezir'.
Droniĝos al vi la okul' en delir'.
Vi kiel la junko pro fluo-potenco
restados sen volo, elekto, intenco,
svenfalos pro duboj angoraj.

Ĉar kiel falĉil' majstras spikon, dum
arbaron hakil' kaj nokton la lum',
regadas la koron Amoro.
Minacon la Morto' direktas al kor',
nur vivomuzik' povas ĝin sorĉi for.
Alportu oferon jubile dum kanto.
Vin pagos per altaj ĉambregoj Amanto,
per vino de pelvoj el oro.

Meznokta fulmado.

Fulmoj meznokte post la arbar'
bril-lumas en horizonta foro.
Fraŭlin', al fenestro rapidu, ĉar
por dormi ne estas la horo.
Rigardu el, la nokto brilas en stelo-hel'.

Kaŝas memorojn en animprofund'
vi, portu ilin al ĉieto!
Al steloj falantaj leviĝu la frunt':
Dezir' plenumiĝos en belo.
Rigardu el, la nokto brilas en stelo-hel'.

Ne redeziru pasinton al vi,
nek velkajn florojn de l'aŭtuno;
Deziru nur, ke la rozo-legi'
floradu sub novjara suno!
Rigardu el, la nokto brilas en stelo-hel'.

Notoj
Holger Drachmann, 1846 - 1908.


El: Dana Antologio, CDEL 1961.
Skribis: H.E.Jensen.

Holger Drachmann estis filo de kopenhaga kuracisto, celis al marista vivo, sed fariĝis studento, poste artpentristo kaj fine verkisto.

1870-71 li estis en Londono, kie li kontaktiĝis kun la nova socialista movado, kio baldaŭ manifestiĝis en liaj verkoj.

Post la reveno li renkontis la danan verkiston Georg Brandes kaj tuj aliĝis al lia anaro, kies plej eminenta poeto li fariĝis. Lia animstato estis tre pendola. De la socialista kaj internacia koncepto li poste moviĝis al konservativaj kaj naciaj vidpunktoj.

Li estis tre produktema. Krom poemojn lirikajn kaj eposajn li verkis romanojn, rakontojn kaj dramojn. Precipe en la liriko li estis majstro.


La poemoj el: Dansk Esperanto-Tidende, Danio, n-ro 9-10, 3-a jaro, Novembro 1942.- Redaktoroj: Kr. Langgaard kaj Rich. G. Nielsen.