Valdemar Rørdam:
Se!

1

Se en konfuzo vi persisti povas -
eĉ en riproĉoj de la cedemul':
se nek suspekto nek malic' vin movas,
kaj nek la dubo skuas, nek postul',

se vi atendi povas - sen malplaco -
kaj la malamon spiti sen malam',
mensogon lasi, malgraŭ mensogaĉo,
kaj resti bona, brava - sen reklam',

se klare inter sonĝo vi distingas
kaj trompo, pensas - ne por nur pensad',
sukceson aŭ fiaskon se atingas
vi kun ignor' al iu ajn persvad'.

Se al perfido de amata vero -
al vi trezoro, inda al batal' -
vi povas firme agi en tolero
kaj rekonstrui domon post la fal',

2

se vi kapablas - kie vi eĉ lernis -
la gajnon riski en decida ĵet',
fiaskon havi, ĉar la sort' alternis,
sen plendaj petoj ludi en ripet',

se ĉiun nervon aŭ tendenon regi
vi scias, eĉ la koron, per la vol',
perdinte ĉion tamen nur penegi,
elteni pro la devo, sen konso!',

se en la svarmo restas vi nobelo,
kondutas reĝe antaŭ la popo!',
dum laŭdo aŭ kritiko en fidelo
daŭrigas firme en la propra rol'.

Se el minuto tiras via povo
sesdeksekundan gajnon sen moder',
vi venkis jam antaŭ la fina provo -
eĉ pli: Per vi jam venkis la afer'.


Esperantigis H. E. Jensen, laŭ la dana traduko de Valdemar Rørdam de la anglalingva poemo If de Rudyard Kipling.

El: Dansk Esperanto-Blad, n-ro 1, 1959.

Valdemar Rørdam

1872 - 1946.


Biografio, rete - klaku ĉi-tie: "Valdemar Rørdam".