Bernhard Severin Ingemann
Himnoj.

 
Ĉielen atingas la graco de Di';
Dane: Til himlene rękker din Miskundhed, Gud!

Tradukis: Ida Christensen (1950).

Ĉielen atingas la graco de Di'
kaj Lia fidel' ĝis la nuboj.
La manon sian etendas ja Li
ĝis nun super valoj kaj urboj.

Atingas zeniton la amo de Di',
la fundon de l' mar' Lia juĝo.
Al savo gvidas animojn nur Vi,
ĉe Vi estas nia rifuĝo.

La graco de Dio - ho, kia trezor'
al homoj vivantaj sur tero!
La amflugiloj de Lia favor'
nin ŝirmas de ĉia danĝero.

Soifa anim' refreŝiĝas per Di',
tremantan kolombon Vi savas.
La font' de l' vivo troviĝas ĉe Vi.
En lum' Via lumon ni havas.

El: Jen la Kanto de l' vojaĝ', 1970 , n-ro 48.

Ĉielen atingas la graco de Di';
Dane: Til himlene rękker din Miskundhed. (El 1841)

Melodio: J.P.E. Hartmann (1852).

Atingas la nubojn fidelo de vi;
Dane: Til himlene rękker din Miskundhed, Gud!

Tradukis: H. E. Jensen (1949).

Atingas la nubojn fidelo de vi
kaj al la ĉiel' via graco,
jen justa gard' via mano, ho Di'
por hom' en kaban' aŭ palaco.

Ĉiela profund' via amo, ho Di'
kaj saĝo de vi kiel maro.
Vi aŭdas ĉiam por savo de ni
suspiron de l'kreitaĵaro.

Trezoro al ni via graco, ho Di',
vi restas en hejm' de homfilo;
ni en malhel' fidas amon de vi
nin kaŝas sub ĝia flugilo.

Viviĝas en vi malsatulo sur mont',
tremantan kolombon vi savas;
en vi sin trovas l'eterna vivfont',
en vi nian lumon ni havas.

El: Monataj Informoj, Silkeborg, n-ro 1, jan. 1949, 6-a jareldono.


Judica: La granda majstro venas:
Dane: Den store Mester kommer, (el 1841).

Tradukis: Hans Amund Rosbach.
(Melodio de C. C. Hoffmann)

La granda majstro venas
al ni kun plena am',
Li sidas ĉe la fandujo,
arĝenton fandas per flam'.

Momenton Li atendas
en kiu al okul'
tutklare la propra bildo
aperos en la spegul'.

La granda majstro venas,
l' animon fandas Li.
Li sidas ĉe via koro,
rigardas funden en ĝi.

Kaj se la propran bildon
Li vidos en la kor',
plenumita la verko estos,
tiam ĝojos nia Sinjor'.

El: Cent Himnoj 1966, n-ro 29.

Judica: Ĝoju, Sion, ĝoju ter':
Dane: ???

Tradukis: Hans Amund Rosbach.
(Melodio de Hartnack O. K. Zinck)

Ĝoju, Sion, ĝoju ter',
nun la reĝo al vi venas,
kaj dum via frostveter' per somero
Li vin benas!
Prenu for de Lia voj'
ĉiujn ŝtonojn, kaj en ĝoj'
sur la vojon branĉojn metu,
ke sur floroj nur Li tretu.

Benon havas la popol'
kiun plene Li posedas,
tie regas Lia vol',
peko, mort, funebro cedas;
tie ĉiam loĝas am',
tie brilas paca flam',
restos la espero sub
la flugiloj de l' kerub'.

Antaŭ Li nun sur genu',
ho anim', jen via reĝo.
Teraj reĝoj, al Jesu'
humiliĝu nur, kaj preĝu!
Li tro fortas al Satan',
reĝan sceptron Lia man'
portas en la land' sen limoj,
en la regno de l' animoj.

Sidas Li sur juĝa seĝ',
juĝas Li per milda graco.
Laŭdon al la granda reĝ',
kiu venas nun kun paco.
Hosiana, kantu ni,
Fil' de David', Fil' de Di'!
Genufleksu en humilo!
Hosiano al la Filo!

El: Cent Himnoj 1966, n-ro 33.  

Tra pordegoj de l'ĉiel':
Dane: Lysets Engel gaaer med Glands (1837).

Tradukis: H. E. Jensen

Tra pordegoj de l'ĉiel'
lumanĝelo venas;
la radioj de l' anĝel'
ĉiujn ombrojn noktajn tuj forprenas.

Suno al la tuta ter'
Di-saluton diras.
Jen la Dia kurier'
alte sur la oraj nuboj iras.

Sur la teron la anĝel'
Dian brilon semas,
sub radia lummantel'
la tutmondan vivon al si premas.

Kaj al reĝo en kastel'
kaj en pajlkabanon
sun' salutas de l' ĉiel',
kisas en lulilo la infanon.

Ankaŭ nin brakumas li,
alta la anĝelo,
ankaŭ ridas li al ni
en la hela lumo de l'ĉielo.

Dio nia, ankaŭ li
homojn ne forgesas,
kaj en ĉiu sunradi'
al la laŭdo de l'homar' kapjesas.

El: Esperanto Kantu!, n-ro 16.

Melodio de C.E.F.Weyse (1837)
Lysets Engel gaaer med Glands =
Tra pordegoj de l'ĉiel'.

Brilas oro en aŭror'
Dane: Morgenstund har guld i Mund
Tradukis: H. E. Jensen.

Brilas oro en aŭror'
el la Dia de l' trezoroj maro;
plej malriĉa bird' kun gaja kor'
banas sin en brila radiaro.

Ardas vangoj en kolor';
de l' saniga puto Dia ventas;
jen la viva fluo en auror'
el la kluzoj de l'ĉiel' torentas.

Ĝoju en matena hor'
kiel bird', ho, ĉiu hom' de l' tero!
Riĉa estas plej humila kor'
en la Dia riĉo kaj espero!

El: Esperanto Kantu!, n-ro 15.

Melodio de C.E.F.Weyse
Morgenstund har guld i Mund =
Brilas oro en aŭror'.

Festo de Krist', al ĉiu hom'
Dane: Julen har bragt velsignet Bud; (1839).
Tradukis Kr. Langgaard.

Festo de Krist', al ĉiu hom'
vi portas ĝojon la helan.
Infan' en palac' kaj eta dom'
ripetu la kanton anĝelan!
Staras kristarb' en brila hel'
kun multkoloro kandela.
Infanon ĝojantan pie en bel'
ne trompas la ĝojo ĉiela.

Eta Ĉiela Reĝ al ter'
kristnaskan ĝojon kunprenas.
La riĉa kolombo kun paser'
en festo komuna kunvenas.
Dancu, infanoj en tutmond'!
Alvenis tago benita.
Naskiĝis hodiaŭ nia Savont'
Edena voj' estas trovita.

Iam ja kuŝis en luli!'
- infano - nia Savonto.
Al la paradizo Dia Fil'
kondukos nin en la estonto.
Loĝas li jam nun inter ni,
alportas feston kaj ĝojon.
Li premas infanojn ame al si
kaj montras la paradizvojon.

El: Store Esperanto-Sangbog, 1939, n-ro 52.

Melodio de C.E.F.Weyse (1841).
Julen har bragt velsignet bud =
Festo de Krist', al ĉiu hom'.


Bernhard Severin Ingemann
1789-1862

Pli milda kaj pia ol lia samtempulo Grundtvig - ofte kvazaŭ infana laŭstile - sed cetere neniel naiva - estis lia amiko B. S. Ingemann, kiu per siaj historiaj romanoj, himnoj kaj kantoj (precipe maten- kaj vesperkantoj) celis revivigon de l' popolo. Li fakte atingis la celon, antaŭ ol faris Grundtvig, ĉar lia skribmaniero tre plaĉis al la samtempo.
Lia poeta fantazio pleje triumfas en la fabela poemciklo "Holger Danske". En prozo li verkis ege romantikajn rakontojn, sian propran vivpriskribon kaj la romanon "La vilaĝ-infanoj".


Biografio kun informoj pri la kantoj, rete -
klaku ĉi-tie: "B. S. Ingemann".


En la hejmpaĝoj estas aliaj verkoj de B. S. Ingemann. Klaku:"Kantoj" kaj: "Deilig er Jorden." kaj: "Glade jul."
La teksto de la Biografio (maldekste) kaj la bela desegnaĵo estas el Dana Antologi, 1961, kaj verkis H.E.Jensen.

(Post via legado de la paĝo:) - Nun al: Klaku: Novaj paĝoj:
La tuta enhavo de la paĝoj: ...aŭ... Niaj hejmpaĝoj:
...aŭ... Nia adreso: