B. S. Ingemann.
Kantoj.

 
Sub neĝo kaŝas sin la flor';
Dane: I Sne staar Urt. . .

Tradukis: H. E. Jensen.

Sub neĝo kaŝas sin la flor';
la vintro estas estro;
sed kantas eta bird' sen plor'
sur branĉ' ĉe la fenestro.

Kuraĝu! ĝoje kantas ĝi
en skuo de l' flugilo;
kuraĝu! venos la foli'
kaj floroj en jubilo!

Kuraĝu! kaj la arb' de l'viv'
post vintra mort' verdiĝos;
la bela song' en efektiv'
sin levos, ne perdiĝos!

La vintran dormon de l' spirit'
forpelos la somero;
de Dio venos post hezit'
plenumo de l' espero.

El: Dansk Esperanto-Blad, 1942, n-ro 12/94.

En neĝo staras ĉiu heĝ'
Dane: I Sne staar Urt. . .

Tradukis: H. P. Frodelund.

En neĝo staras ĉiu heĝ',
malvarmo estas estro,
kaj tamen kantas en la neĝ'
birdeto ĉe fenestro.

Atendu, ĝoje kantas ĝi
el sia eta koro,
kaj kreskos sur la branĉ' foli',
burĝonos ĉiu floro.

Eĉ se la frosto regas nun,
la vivo-arbo verdos,
kaj kion sonĝis vi pri sun'
en vero vi ekspertos.

La vintra dormo de la kor'
forkuros pro somero.
Atendu, kaj Sinjora hor'
jam estos en apero.

El: Dansk Esperanto-Blad, 1942, n-ro 2/15.

Melodio al: I Sne staar Urt. . .:
Komponis J.P.E.Hartmann, 1866.

Matenkanto: Nun pala iras for matena stelo,:
Dane: Bleg Morgenstjernen smiler...
Tradukis: H. E. Jensen.

Nun pala iras for matena stelo,
pli granda lum' aperas sur ĉielo;
ĝi venas kun la paradiza vento
el oriento.

Ornamu vin, ho ter', en lum' ĉiela,
leviĝu, kor'! okulo, brilu hela!
Saĝulojn gvidis iam stela brilo
al Dia filo!

Spirita sun', al ĉiu stel' supera,
al homanimoj lum' de l'vivo vera,
laŭdata estu pro ĉiel-aŭroro
en nia koro!

El: Dana Antologio, 1961, paĝo 82.  

Kanto pri la vivo. El "Holger Danske"
Dane: Holgers Sang om Livet.
Tradukis: Chr. Heilskov kaj H. E. Jensen.

Pri tempoj pasintaj malgaje pensis mi,
sed en l'anim' subite eksonis harmoni':
Antaŭen nur rigardu! - dezirojn de la kor'
plenumos eble suno en estonteca hor'.

Forrulu sin ondoj! forflagru foliar'!
torentas tamen fluo, verdiĝas la arbar'.
La suno estingiĝu, malŝvelu la lun'! -
denove reaperos kaj luno kaj sun'!

Pri perdo de l'pasinto ne pensu kun ĝem'!
Jen vivo la eterna en la animo mem!
Por la anim' eterna ekzistas ne la mort',
do preskaŭ ni naskiĝis kun paradiza sort'.

Elsaltas ĉe l'radiko de l'vivarbo font',
en la mondmaron fluas la senmorteca ond',
kaj ĉiam en somero en la eterna mar'
la tero staras juna kun verda insular'!

Nur unu gut' de l'fonto, de kie fluis ĝi!
nur unu flor' de l'arbo de l'vivo - vidu vi:
la haroj ne griziĝos, malĝojo restos for,
eterne feliĉege nur ardas la kor'!

Mi celas la ejon de l'vivdona font'.
La floroj de l'vivarbo florados en estont'.
Antaŭen nur rigardu, dezirojn de l'kor'
plenumos eble suno en estonteca hor'.

Se ne l'animo trafos la celon sub la sun',
alie estas sunoj kun stela mond' kaj lun'.
Se mortos ĉiuj steloj kaj sunoj de l'mond',
eterne tamen fluos la vivdevena font'.

El: Dana Antologio, 1961, paĝo 83.


Bernhard Severin Ingemann
1789-1862

Pli milda kaj pia ol lia samtempulo Grundtvig - ofte kvazaŭ infana laŭstile - sed cetere neniel naiva - estis lia amiko B. S. Ingemann, kiu per siaj historiaj romanoj, himnoj kaj kantoj (speciale maten- kaj vesperkantoj) celis revivigon de l' popolo. Li fakte atingis la celon, antaŭ ol faris Grundtvig, ĉar lia skribmaniero tre plaĉis al la samtempo.
Lia poeta fantazio pleje triumfas en la fabela poemciklo "Holger Danske". En prozo li verkis ege romantikajn rakontojn, sian propran vivpriskribon kaj la romanon "La vilaĝ-infanoj".


Biografio kun informoj pri la kantoj, rete - klaku ĉi-tie:
"B. S. Ingemann".

La teksto de la Biografio kaj la desegnaĵo estas el Dana Antologi, 1961, kaj verkis H.E.Jensen.


En la hejmpaĝoj estas aliaj verkoj de
B. S. Ingemann. Vidu la enhavon, klaku:
"Tradukitaj verkoj..."

En ĉiujn la regnojn kaj landojn.;
Dane: I alle de riger og lande (1837)
Tradukis: L.B.Christiansen
Muziko: Gebauer.

En ĉiujn la regnojn kaj landojn,
iradis en mondo mi;
min vidis nur malamikoj,
batalis kun kredo mi.

Sur helmo mi aglon portis
surbruste la krucon nun;
sur ŝild' la leonojn mi havis
ŝirmitaj de kora sun'.

Mi ganton por vir' alĵetis,
malfermis la helmon mi;
»Dan-Holger« jen ili vidis,
ne estas »fripono« mi.

Se »Dano« en mondo skermas,
sed kaŝas vizaĝon li;
je li mi neniam kredas,
ne lin ĉirkau-brakas mi.


I alle de riger og lande,
hvorhen jeg i verden fo'r,
jeg fægted med åben pande
for, hvad jeg for alvor tror.

En ørn var mit hjælmemærke;
på brynjen stod korsets tegn.
På skjold bar jeg løverne stærke
i hjerternes milde hegn.

Når mænd jeg kasted' min handske,
opslog jeg min ridderhjælm;
de så, jeg var Holger Danske
og ingen formummet skælm.

Vil dansken i verden fægte,
men dølger åsyn og navn,
jeg ved, hans ånd er ej ægte,
­jeg tager ham ej i favn.