Mi haltas kaj aŭskultas.
La lastaj piŝtobatoj de la vaporŝipo, kiu portis min ĉi-tien, proksime de la maro, perdiĝas en la mallaŭta vespero.
Mi ĉirkaŭvidas. Neniu homo estas videbla kaj neniu homa loĝejo. Mi estas tute sola kun la griza ĉielo supre, la griza maro ekstere kaj la griza roketaro ĉirkaŭe.
Nun mi ekspiras kiel homo alveninta sian hejmon el vojaĝo longa kaj malbona. Mi sidiĝas sur herba altaĵeto, vidas longe kaj longatempe ĉirkaŭen, ĉu ĉio estas tia, kia devas esti, ĉu io aliformiĝis.
Kaj ĉio estas tia, kia devas esti. Ja, eĉ p1i bona ol antaŭe. Du malbelaj signoj post homoj nun estas forviŝitaj. La unu estis turmentige flava marbudo sur insuleto longe for. La alia estis nudaĵo en roko, kie kelkaj urbanoj, por serĉi kupron eksplodigis grandan fendon.
Dank' al dio nun la griza haŭto propra de l' naturo superkreskis ĝiajn vundojn, eĉ la postsignojn de l' vundoj mi ne plu povas ekvidi en la vespera krepusko.
Mirinda dezertaĵo.
Kiom mi amas vian mallaŭtan potencegon! Kiom mi adoras vian senesperecon fortan kaj absolutan! - Somero kaj vintro preterpasas vin. Sed vi kontraŭvidas ĉion per via griza, neforigebla okulo. Vi estas kvita kun la vivo, nenion ĝi povas postuli de vi, ĉar nenion ĝi al vi donacis. - Tial ankaŭ la vivo forflugas for vi; malofte iu aŭ alia metas la piedojn tien-ĉi, kaj ĝi reforiras rapide; ĝi nenion havas ja por fari tialoke.
Ankaŭ neniu besto vivas tie-ĉi. - Antaŭ kelka tempo oni metis tien-ĉi ŝafinon, sed ĝi fariĝis tute sovaĝa kaj timemega; ĝi ektremis kaj ekkuris pro la nura krio de marbirdo - mortis fine pro malsato, soifo kaj teruro.
Nur kelkaj strangaj ekzistaĵoj loĝas tie-ĉi, - kelkaj grizaj, malbelegaj insektoj, sidantaj sur la griza roko, solaj, senmovaj, kvazaŭ meditante ion profundan, teruregan. Kelke da ili havas grandajn, senformajn kapojn kun pintaj kornoj. IIi ŝajnas ne aparteni ĉi-tiun mondon. Oni povus kredi, ke ili estas animoj de kondamnitoj, kiuj sidas eterne pripensante ĉion la teruran, kio la vivo estas.
Ja, ĉi-tio estas la eterno. Estas ĉi-tio, kio ne povas ŝanĝiĝi, kio estis, estas, estos - - -
Kaj tamen okazis, ke mi vidis tiun-ĉi dezerton rideti.
En malfrua aŭtunvespero mi vidis ĝin rideti, kaj en tiu rideto la melankolio de la tuta vivo ripozis. La melankolio de la tuta vivo povus trovi pacon en ĝi, ĉar ĝia malĝojego estis tiom senmezura. - Ĉar ĝi estis de eterno, tio, kio estis, estas kaj ĉiam estos.