La ŝarĝon mian mi portas.
Dane: Jeg bærer med Smil min Byrde. Tradukis: Chr. Heilskov.
La ŝarĝon mian mi portas
ridete kun ĝojplena kant',
l' animo mia agordas
al lud' de l' paŝtisto-vagant'.
La roso drivas de l'nordo
el super la kampo de gren',
la suno eliras el pordo
de nuboj de l' ora maten',
Rigardas mi kampojn lumantajn
laŭlonge de helblua fjord',
ekvidas mi nubojn velantajn,
kaj mankas al mi ĉiu vort'.
La ŝalmon al buŝo mi metas,
sonigas ĝin fojon post foj',
dum fontoj arbaraj kluketas,
kaj blekas la ŝafoj pro ĝoj'.
Ho, kial cerbumo kaj ploro,
dum restas la blua ĉiel'!
Tremetas pro ĝoj' mia koro,
dum ros' portas brilon de stel'!
El: DLEA Kantaro, 1947, n-ro 79. La kanto estas eldonita en 1906 en la kajero La kantoj de la sekalo.
Ankaŭ en La Semajno 43-a n-ro/1938.
|
Melodio de Carl Nielsen, 1915.
Jeg bærer med Smil min Byrde.
El: Folkehøjskolens Sangbog, 2003, nr. 422.
|
Vokas en somera tag' - (1904).
Dane: Se dig ud en sommerdag. Tradukis: H. E. Jensen..
Vokas en somera tag'
kamparanaj faroj
for de l' urb' al freŝa ag',
kantoj de l'birdaroj,
onda greno, ber' kaj flor'
lud' infana en humor',
en polvum' sekalodor'
fluanta tra la pordoj.
Eta estas hejm' de l' dan'
inter nord' kaj sudo,
sed abundas nutra pan'
kaj en dom' kaj budo.
Alten kreskas la sekal'
sur dekliv' kaj en la val',
kreskas frukt' kaj florpetal'
en suno en ĝardenoj.
Bela, forta pramŝipar'
inter bord' kaj bordo
vojon plugas en la mar'
tra markol' kaj fjordo.
Belvidaj' por la okul':
tur' kaj urb' en marspegul',
preter fora verdinsul'
la blankaj veloj ŝvebas.
Kuras trajn' en malfacil',
levas sin la fumo,
la ĉeval' ĉe la baril'
fuĝas sen buŝumo.
Hejmeniras bovinar',
vent' blovetas de la mar',
de l' forĝejo dum ripar'
forflugas la fajreroj.
Dano, se la urba viv'
estas tro laciga,
iru alten laŭ dekliv'
al vidaj' instiga,
vido el monteta rond'
al la fora horizont',
flug' ardea super ond'
solene je sunfalo.
El: DLEA Kantaro, 1947, n-ro 99.
|
Melodio de Carl Nielsen.
Se dig ud en sommerdag.
El: Arbejder-Sangbogen, 1974, nr. 118.
|
|
Se min venkos la amo-di'. Dane: Om jeg ta'r mig en livsens ven. Tradukis: Chr. Graversen.
Se min venkos la amo-di',
se fordonos la koron mi,
se alpasos la nupta hor',
tio okazu en suna or'.
Suna or', suna or',
suna or' super nupta hor',
Al ni du laŭ fortundestin'
kreskos greno ĉeval' bovin',
trifoli' en violodor',
- ĉion ellogos la suna or'.
Suna or', suna or',
suna or' en violodor',
Nian hejmon en pactrankvil'
ni prizorgos dum ŝercbabil';
tie gaston laŭ hejma mor'
ni komfortigos en suna or',
Suna or', suna or',
suna or' super hejma mor',
Nia ter' - kia brila vid',
grena oro kaj floro-rid'!
Heĝo, bosko en festkolor'
flustras, odoras en suna or'.
Suna or', suna or'
restu ĉiam en mia kor',
El: Kantante Antaŭen, 1941, n-ro 122.
|
Melodio de Th. Aagaard.
Om jeg ta'r mig en livsens ven.
Om jeg tar mig en livsens ven,
om jeg skænker mit hjerte hen,
om jeg trækker i brudekjol,
da lad det ske i gylden sol.
Gylden sol, gylden sol,
gylden sol over blommet kjol!
Hvad så siden for to skal gro,
hø og havre som kalv og ko,
klinte, kløver og martsviol,
alt skal det rinde af gylden sol.
Gylden sol, gylden sol,
gylden sol over blå viol!
Dér i hjemmets vor stille vrå
skal da trofast vort dagværk gå,
dér for gæsten vor bedste stol
stiller vi hen i gylden sol.
Gylden sol, gylden sol,
gylden sol over arnens stol!
Se, hvor jorden er lys og skøn,
havregylden og kløvergrøn;
hegn og hække og kaprifol
dufter og ler i gylden sol!
Gylden sol, gylden sol,
fyld mit hjerte, du gyldne sol!
El: Kantante Antaŭen, 1941, n-ro 122.
|
Ĉiuj miaj pensoj sin turnas nur pri vi. Dane: Alle mine Længsler de smyger sig om dig.(1913)
Tradukis: H.P.Frodelund.
Ĉiuj miaj pensoj sin turnas nur pri vi,
dideli , pri vi! dudeli, pri vi!
Se nur ankaŭ sendus penseton vi al mi,
didelu kaj dideli - al mi!
Ĉiuj ĉarmaj floroj odoras nur pri vi,
dideli, pri vi! dudeli, pri vi!
Rozoj kaj rezedoj kaj ankaŭ la tili'-
didelu kaj dideli - pri vi!
Se mi l'agron plugas, mi kantas nur pri vi -
dideli, pri vi! dudeli, pri vi!
Helpas min alaŭdo, kantanta super mi,
didelu kaj dideli - pri vi!
Zumo de l'abel' memorigas min pri vi!
dideli, pri vi! dudeli, pri vi!
Floroludo estas pro vi la ag' de mi,
didelu kaj dideli - pri vi!
En preĝej' sidante, videtas mi al vi!
dideli - al vi! dudeli, al vi!
poste al l'altar', kie staros vi kun mi,-
didelu kaj dideli - kun mi!
El: DLEA Kantaro, 1947, n-ro 71.
|
Melodio de Oluf Ring.
Alle mine Længsler de smyger sig om dig.
Alle mine Længsler de smyger sig om dig,
diddeli, om dig! duddeli, om dig!
Bare en af dine nu gik den halve Vej,
diddelu og diddeli- til mig!
Alle Havens Blomster de dufter kun om dig,
diddeli, om dig! duddeli, om dig!
Roser og Reseda og Lind og Volverlej,
diddelu og diddeli- om dig!
Pløjer jeg min Ager, da synger jeg om dig,
diddeli, om dig! duddeli, om dig!
Lærken over Ploven med Sangen hjælper mig,
diddelu og diddeli- om dig!
Biers Nyn og Sødme alt minder mig om dig!
diddeli, om dig!duddeli, om dig!
Al min Gerning bliver ved dig en Blomsterleg,
diddelu og diddeli - om dig!
Sidder jeg i Kirken, jeg titter hen til dig!
titterli- til dig! tutterli- til dig!
derfra op til Altret, hvor du vil staa med mig -
diddelu og diddeli- med mig!
El: La malnova libro Syng Danmark.
|
Ho, paca dana riveret'. Dane: Du kjære blide danske Bæk.
Tradukis Chr. Graversen.
Ho, paca dana riveret',
laŭ boskorand' kaj florobed'
al sala fjord' vi fIuas;
kaj via dolĉe flustra stri',
en niaj songĝoj kantas ĝi;
danion bele garnas vi,
dum fra l' epokoj bluas.
River-giganton de montar'
tondrantan kontraŭ roka bar'
multloke mi ja konas,
neniun tamen kiel vin,
dum post pluvad' la tagofin'
en pacaj nuboj volvas sin,
kaj ŝaf-tintiloj sonas.
Al vi loĝi gas vir', virin',
fortkolorulo kaj albin'
en ĉia vestospeco;
eĉ avon kun la kverkbaston
altiras via luma zon',
kaj sub la blanka vertokron'
li revas pri l'juneco.
Kaj ĉiu amvundita kor'
ploranta pro animdolor'
alvenas vin sen timo;
ĉu knabinet' aŭ forta vir',
fidele flustras via lir'
konsolon pri la amsopir',
trankvilon por l' animo.
Ho, gajmurmura riveret',
en via' ĉarma societ'
freŝiĝas pens' kaj sento.
En lulkanteta melodi',
en la popola poezi',
en nia lingvo kreas vi
sonoron de arĝento.
Esperanto-teksto el: DLEA Kantaro, 1947. La dana teksto estas el: Vor Barndoms Bæk, 1910. ( = La rivereto de nia infanaĝo), kiu cetere enhavas 19 versojn!
|
Melodio de Poul Schierbeck, (1918).
Du kjære blide danske Bæk.
Du kjære blide danske Bæk,
som bag om Hegn og Hybenhæk
mod salte Fjorde glider,
dit Vandrevand, din Puslestrøm
har nynnet i vor Folkedrøm
og pyntet Danmarks Kjolesøm
fra Landets ældste Tider.
Vel har jeg set saa mangen Flod,
der svulmed vildt af Bjerges Mod
og tordned i sin Vælde,
men ingen Strøm som dig saa kjær,
naar Dagen - efter Bygevejr -
randt ud bag Aftenskyers Skjær
til Hedefaarets Bjælde.
Mod dig de drages, store, smaa,
de blonde som de isengraa,
i Pynt og Hverdagstøjet.
Selv Bedstefar med hvide Haar
endnu med Kjæp til Bækken gaar
og mindes der sin Alders Vaar
og blir saa tung i øjet.
Her kommer de og titter ned,
hver som fik Sorg i Kjærlighed,
og Bækken ingen hindrer.
Om Yngling eller Pigelil,
de lytter tænksomt til dit Spil
og græder hjertetungt dertil
og synes, at det lindrer.
Du lille muntre danske Bæk
bag Hyld og Hegn og Hybenhæk
og midt i lave Enge,
du gav mit Sprog dets Sølverklang;
det bløde Nyn ved Vuggens Gang
og Rytmen i vor Folkesang
er Laan fra dine Strænge.
|
Jeppe Aakjær
1866-1930
filo de malrica jutlanda kamparana hejmo, komencis kiel instruisto, sed fariĝis studento celanta la akademion. Sed la emo al verkado kaptis lin komplete. Same kiel Skjoldborg li faris romanojn kaj rakontojn el la kamparana vivo, sed - kvankam kun sama tendenco en multe pli akra kaj radikala maniero. Tial li ne samgrade gajnis la simpation de la tuta publiko. Sed male, se temas pri lia eminenta liriko! Liaj poemoj pri la lando, la hejmregiono, la memoraĵoj el la infana tempo, la rikolto, la rivereto ktp. havigas al li senmortan reputacion.
Jeppe Aakjær multe studis la vivon kaj verkojn de Blicher (kaj sentis sin heredanto de li) kaj Robert Burns, kies kelkajn kantojn li tradukis majstre. - Ankaŭ dramojn li verkis.
El:Dana Antologio, 1961.
La biografio kaj la desegnaĵo verkis H.E.Jensen.
Biografio rete - klaku ĉi-tie: "Jeppe Aakjær"
En la hejmpaĝoj estas aliaj verkoj de Jeppe Aakjær:
Klaku: "Silentu, koro!" kaj: "Jens Vejmand, k.a." kaj:
"Tradukoj de Poul Thorsen."
| |