Mortig-afero okupigis la juĝistaron en New York. La kulpigulo, longa maldika negro kun ŝima kapo, staris antaŭ la barilo por ricevi sian juĝon. Ĉiuj ĉeestantoj konis el la gazetoj la malbelaĉajn detalojn de la mortigo. Pro tio oni aŭdis sopiron de ĝojo kaj kontenteco tra la salono, kiam la jurintoj post kvaronhora interkonsiliĝo unuvoĉe deklaris, ke la negro estas "kulpa pro hom-mortigo unuagrade".
La pergamensimila vizaĝo de la juĝisto serioze ekzamenis la dokumentojn. Li ankoraŭ unufoje trafoliis la paperojn, remetis sian nazpenĉilon, leviĝis kaj anoncis: "James Arthur Sullivan el Virginio, laŭ la propono de la juĝistaro, estas kondamnita suferi la morton!"
Malvarma blovo penetris la aŭskultantojn. Sento de teruro, de mort-tremo dum unu sekundo paralizis ĉiujn. La negro fermis la okulojn, kaj la pensoj kuris tra lia kapo.
Estis kvazaŭ li nun subite je unua fojo vidas la tutan aferon tiel, kiel ĝi okazis.
Ĉio estis treege malgaja. Liaj genuoj senfortiĝis, kaj li estis devigata palpeti per la manoj por trovi apogilon. Li sentis sin neesprimeble sola, li - la nigra krimulo inter ĉi-tiuj blankuloj. Li rimarkis, ke la juĝo ĝojegis ilin, li sentis, ke tio faras al ili ĝojon, ke li estos mortigata. Kiel tio povus esti alimaniere. Li estas mortigisto, kaj oni ja ekzekutas mortigistojn. La viro ĉi-supre sur la juĝ-seĝo, kun la akra vizaĝo kaj ĉiuj la malgrandaj sulketoj ĉirkaŭ la okuloj, estas prava. Kvankam li aspektas malvarma kaj kvieta, li certe interne estas tre kontenta mortkondamnante lin. Kial ne? Li ekrememoris la vivon, kiu baldaŭ estos flnita. Ĉio okazis tute nature.
Liaj gepatroj estis sklavoj ĉe riĉa plantist-familio en Suda Virginio. Post la milito, ili estis liberigitaj, sed restis en sia malnova servo.
Sur ĉi-tiu bieno li naskiĝis, kaj tie li grandiĝis, li - la malgranda negro Jimmy kune kun Jacab Field, la samaĝa filo de la plantisto. Ili vivis kiel fratoj, ludis kune sur la kotonkampoj kaj en la arbaroj. Por ili ne ekzistis diferenco inter nigra kaj blanka, Ili estis egale bonaj kaj sentis grandan reciprokan amon. Sed la feliĉa infantempo forflugis, Jimmy havis 14 jarojn, kaj la bienposedanto ne plu povis konservi lin; li devis vojaĝi al New York por ekzisti laŭ plej bona povo. Jacob kaj Jimmy
adiaŭis unu la alian je la lasta fojo, ambaŭ ploris, kiam la vagonaro forveturis.
Tre severa tempo atendis Jimmy en New York. De post sia naskiĝo li kutime interrilatis kun la blankuloj kiel egalulo, neniam li sentis la pikilon de l'malamo kontraŭ la raso. Nun li subite staris en tiu-ĉi granda blanka urbo, kie oni profunde malestimis homojn de lia koloro. Ĉie malvarmaj, malkompatemaj mienoj renkontis lin. La blankuloj, kiuj promenis en la strato, apenaŭ vidis lin - li povus esti kvazaŭ aero. Al negro oni nur havis fortan malvarmegon. Longtempe li ĉirkaŭmigris ne povante trovi laboron, li ja estis malgracia kampar-negro, kiu ĉie malsukcesis. Li vivis je okaza rabado, kaj tiamaniere li malfeliĉe trenis sin tra 5 longaj jaroj. Dume Jacob Field ankaŭ estis veninta al New York pro siaj studadoj. sed ĉe Jimmy, kiu nun elsciis la diferencon inter tago kaj nokto, ne aperis la penso serĉi lin.
La negro suferis kaj malsatecon kaj mizeron, kiam li fine akiris okupon, cetere aĉan aferon. Li atingis servon kiel "celtabulo" en ovbutiko sur Coney Island. Tiuj-ĉi ovbutikoj estas aranĝitaj kiel ordinaraj pafejoj, nur oni ne pafas, sed ĵetas putrintajn ovojn al la celo, kiu estas la kapo de negro. Kvankam nigrulo estas bone pagita por sidi en tiu ĉi pilorio, tamen tio estas rigardata kiel la plej malalta grado, ĝis kiu viro povas malsupreniri. Sed Jimmy havis nenian elekton. Li estis devigata toleri la putrintajn ovojn.
Tiam okazis unu tagon, ke li amalnova amiko Jacob Field kune kun kelkaj junaj studentoj estis enirintaj la pafejon. Jimmy tuj rekonis sian antaŭan kamaradon, sed tiu-ĉi kompreneble ne konis lin. La studentoj estis fieraj junaj viroj, kiuj prenis profunden en la amaso kaj ĵetis unu putrintan ovon post la alia al lia kapo. Jacob Field estis la plej fervora. Li laboris sisteme. Ovo post ovo flugis el lia mano kaj disrompiĝis sur la frunto de l'negro. La junaj homoj ridis kaj ĝojkriis pro sia lerteco.
Sed nun la afero fariĝis netolerebla por la nigrulo. Larmoj ekfluis el liaj okuloj, kaj li kriis per raŭka kaj ĝemanta voĉo: "S-ro Field, ne ĵetu pli multe da ovoj, mi estas Jimmy". Sekvis silento dum unu momento. Tiam la studentoj ekkomencis ridi. Kion do imagas ĉi-tiu nigra bubo; eble li estas amiko de Field?
Sed Jacob fariĝis silenta aŭdante la vocon de Jimmy; tiam subite ekridegis. "Nu, li estas Jimmy, bone, bone! Do estas pli bone, ke li ricevas aldonan pafon. Li ŝovis la ĉemizmanikon ĝis super la kubuto, elserĉis zorgeme grandan malbonodorantan ovon kaj sendis ĝin per mana senskuiĝanta rekten en la vizaĝon de l'negro. La ovo frape disrompiĝis, kaj la abomena flavaĵo superfluis la nigran vizaĝon. La studentoj ĝojege ĉirkaŭsaltis.
Tiam estis, ke Jimmy freneziĝis. La malamo ekflamiĝis en li - ĉiu la malico, kiun li estis kolektinta dum tiuj-ĉi multaj jaroj eksplodis. Li kuregis al Field kaj batis lian kapon per pugnoj ĝis la infankamarado morte kuŝis ĉe liaj piedoj. Tiam li fine kvietiĝis. Li sidiĝis flanken de la korpo kaj forplovis la restaĵon de sia malico. Li denove estis bona kaj submetiĝa, kiam la policanoj kunprenis lin. Tiamaniere la afero okazis? - - -
"Forportu la arestiton", sonis la voĉo de la juĝanto tra nebulo de la juĝeja ĉambrego. Du policanoj prenis lin je la manradikoj kaj puŝis lin tra la ĉambrego, preterpasis la skribantajn ĵurnalistojn, la belajn sinjorinojn, la tutan scivolan amason. Li vidis triumfon en ĉiuj rigardoj. Feliĉe ekzistas ankoraŭ leĝo kaj justeco en la lando!