Jakob Knudsen.
Se, nu stiger Solen af Havets Skød.
Jen la suno venas el mara sin'.
Jen la sun' leviĝas el sin' de l' mar'

Melodio de Oluf Ring, 1915.

Jen la suno venas el mara sin'.
Dane: Se, nu stiger Solen af Havets Skød.
Tradukis: C. Graversen.

Jen la suno venas el mara sin',
ond' kaj nubo flamas en lumkulmin',
ĉio plenjubilas, sen iu son'
venas teren nun la lumiĝ-ordon'.

Spiri pulmplenige nun volas mi',
laŭdi la tagiĝon al mia Di',
danki, ke min ravas la taga hor'
malgraŭ mortminaco kaj pek-angor'.

Mi kun danko sentas, ke sunmaten'
en mi mem leviĝas je tagalven',
ke forpasas nigra animmizer',
se laŭ Dia volo nur estas ver'.

Ho, ke vi permesu min, kara tag',
premi vin alkore per simpIa brak',
nomi vin per nomoj de aminklin':
panjo, fratineto kaj amatin'.

Maroj super maroj el flua lum'
kaj ĉirkaŭe flustra venteto-zum',
kvazaŭ spirus ĉiu ĉielradi',
ho, eterna Patro, Kreinto, Di'!

Min allasu nun al la nigra val',
for de ĉiu lumo, al mortfatal',
Li infanon sian protektas ja,
gvidos nin alsupre, al lum-era',

Tiam releviĝos orbrila sun',
Ĉiuj ombroj mortos pro viva lum';
ha, triumfjubilo. beata ĝu':
nun eterne brilas la lumo-flu'.

El: Kantante Antaŭen, 1941.

Jen la sun' leviĝas el sin' de l' mar'.
Dane: Se, nu stiger Solen af Havets Skød.
Tradukis: Hans Amund Rosbach.

Jen la sun' leviĝas el sin' de l' mar',
fajre ruĝas nuboj kaj la ondar';
aŭdu kiel kantas eĉ la silent'
dum la sun' leviĝas en orient'.

Tiel mi nun spiras per pulmoplen'
kante dankas Dion pro taga ben',
ĉar mateno ĝojas kaj riĉas tag'
spite al la morto kaj peka ag'.

Dankon, Di', pro dono dum sunaper'-
al la korp', l'animo matenliber',
ke mallumo cedu eĉ en mi,
se mi diras: Laŭ Via volo, Di'!

Venu do al mi, brila taga sun'!
vin mi vokas per nomoj sanktaj nun -
amo mia, panjo, vi amatin' -
tiel, tago, vere mi amas vin.

La matena vento nun venas el
lumo eĉ lumaro en la ĉiel'
kvazaŭ lumo spirus kaj la ozon'
rekte venus, Patro, de Via tron'.

Tial mia vojo sur viva mar'
iru al la morto kaj al tombar '-
ĉar sekure iras la Di-infan',
el la mort' levigos min Lia man'.

Tiam sun' leviĝos el sin de l' mar',
fuĝos la malluno kaj mortombrar' -
kia venka gloro aŭdiĝos dum
sur la vivan bordon alvenos lum'.

El: Preparoj al diservo
de Hans Amund Rosbach.

Jakob Knudsen: Morgensang:
Se,nu stiger Solen af Havets Skød.
El 1891.

Se, nu stiger Solen af Havets Skjød,
Luft og Bølge blusser i Brand, i Glød;
Hvilken salig Jubel, skjønt Alt er tyst,
Medens Lyset lander paa Verdens Kyst.

Jeg vil aande Luften i fulde Drag,
Synge Gud en Sang for den lyse Dag,
Takke ham, at Morgnen mig end er sød,
At mig Dagen fryder, trods Synd og Død.

Takke ham, som gav mig, naar Sol staar op,
Selv at føle Morgen i Sjæl og Krop,
At al Mørkhed svinder og Sjæleve,
Blot jeg trygt vil sige: Din Vilje ske!

O, at jeg tør favne Dig, skære Dag,
Kalde Dig med Navne, min Sjæls Behag,
Alle gode Navne, som bedst jeg ved:
Moder, Søster, Elskte: min Kjærlighed!

Lysvæld bag ved Lysvæld i Himlen ind,
Did, hvorfra den kommer nu, Morgnens Vind,
Ret, som om den aanded af Lyset ud -
O, Du milde Fader, min Skaber, Gud!

Lad mig nu kun drage ad natmørkt Hav,
Lad mig ikkun stævne imod min Grav:
Livets Gud mig skjærmer, jeg er hans Barn,
Ud hans Haand mig river af Dødens Garn.

Se, da stiger Solen af Hav paany,
Alle Dødens Skygger for evig fly,
O, for Sejers-Jubel, for salig Lyst:
Lyset stander stille paa Livets Kyst!

Jakob Knudsen,
1858 - 1917.
Dana pastro.

Biografio, rete - klaku ĉi-tie:
"Jakob Knudsen".